Teodoziaj dekretoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Teodosiaj dekretoj estas serio da dekretoj elmetitaj de Teodosio la 1-a inter 391 kaj 392 por sufoki kaj elimini paganismon, Ili, fakte, reprezentas la aktualigo de la Edikto de Tesaloniko, promulgita de Teodosio en 380, kiu deklaris Kristanismon ŝtata religio de la Romia Imperio, sen tamen establi tiurilate specifan direktivon. Jen la latinaj originaj tekstoj kun la relativa, laŭliera kiam eblas, esperantigo:

Dekreto de 24-a de februaro 391: Nemo se hostiis polluat

La unua dekreto, Nemo se hostiis polluat (Neniu sin makulu pri oferoj), elemtita en Milano la 24-an de februaro 391, kiu flankenmetis ĉiaspecan paganan oferon, ankaŭ privatforman, sankciis malpermeson aliri templojn, malpermesis eĉ alproksimiĝi al paganaj sanktejoj kaj la adoradon de statuoj aŭ religiaj malfaritaĵoj. La puno antaŭvidita estis de dekkvin oraj funtoj. La dekreto estis adresita al [[Ĉeionio Rufio Albino (prefekto 389)| Ceionio Rufio Albino, Praefectus urbi (Prefekto de la urbo Romo en 391).

Aŭgusta Imperiestro Teodosio al Albino, prefekto de la pretorio:

“Neniu makulu sian puron per oferaj ritoj, neniu oferu senkulpajn viktimojn, neniu alproksimiĝu al sanktejoj, nebiu eniru templojn kaj pie adresiĝu al statuoj skulptitaj de homa mano ĉar li sin igas puninda per diaj kaj homaj sankcioj. Tiu ĉi dekreto devigu la juĝistaron tiel ke, se iu cele de profana rito eniras templon de iu ajn loko, dum vojaĝo aŭ en sia propra urbo, por preĝi, estu devigata tuj pagi dekkvin orajn funton kaj tiu puno ne estu estingita se ne antaŭ juĝisto transdonante senprokraste tiun sumon kun publika atestilo. Kontrolu la respekto de tiu normo, por egala rezulto, la ses konsulaj regantoj, la kvar direktantoj kaj ties subuloj,”

Milano, en dato de 6-a martaj kalendoj sub la konsulado de Flavio Eŭtolmio Taciano kaj Kvinto Aŭrelio Simako. Teodosia Kodo, aŭ latine Codex Theodosianus Liber XVI X.10, xvi.10.10. Idem AAA. ad Albinum praefectum praetorio.

Latine:

Nemo se hostiis polluat, nemo insontem victimam caedat, nemo delubra adeat, templa perlustret et mortali opere formata simulacra suspiciat, ne divinis atque humanis sanctionibus reus fiat. Iudices quoque haec forma contineat, ut, si quis profano ritui deditus templum uspiam vel in itinere vel in urbe adoraturus intraverit, quindecim pondo auri ipse protinus inferre cogatur nec non officium eius parem summam simili maturitate dissolvat, si non et obstiterit iudici et confestim publica adtestatione rettulerit. Consulares senas, officia eorum simili modo, correctores et praesides quaternas, apparitiones illorum similem normam aequali sorte dissolvant. (Dat. VI Kal. Mart. Mediolano Tatiano et Symmacho)

Dekreto de la 11-a de majo 391

Promulgita en Concordia kaj adresita al prefekto de la pretorio Virio Nikomako Flaviano, prefekto de la pretorio de Italio Ilirio kaj Romia Afriko.

La dekreto establas administrajn punojn por la tieldiritaj lapsi, "falintoj", nome paganoj fariĝintaj kristanaj kaj poste revenintaj al paganismo.

La aŭgustaj imperiestroj Valentiniano Teodosio kaj Arkadio al Flaviano, prefekto de la pretorio:

Tiuj kiuj perfidis la sanktan kristanan kredon kaj profanis la sanktan bapton, estu forigitaj el la komuna socio: de la rajto atesti (en tribunalo) estu senigitaj, kaj kiel ni jam dekretis ili ne partoprenu en testamentoj, nenion heredu, kaj neniu ilin indiku kiel heredantojn.

Tiuj al kiu estis ordonite iri for kaj estis ekzilitaj laŭlonga tempo, se ili ne estas viditaj transdoni kompenson pli grandan ol tiuj farataj de aliaj homoj, ankaŭ de la avantaĝa propeto de la homoj ili estu senigitaj.

Se eventuale en la antaŭan staton (paganismon) revenas (la novkonvertiĝintoj revenintaj al paganismo), nek estu kaŝita la honto de moroj per la penitenco, nek estu rezervita por ili aparta defenda protekto aŭ ŝirmo, ĉar certe tiuj kiuj makulis la kredon, per kiu ili Dion konfesis, kaj orgojle transformis la diajn misterojn al profanaĵoj, ne povas persisti en la aferoj kiuj estas fantaziaj kaj laŭplaĉaj.

Por ke estu helpo al la lapsoj (falintoj) kaj al la eraruloj, ne estu penitenca rimedo al la vera perdiĝo (= al la reveno al paganismo de la ĵuskonvertiĝintoj), nome al la profanado de la sankta bapto: (penitenco) kiu okaze de aliaj krimoj vere helpas.

(En Concordia, en dato de 5-a de la martaj iduoj, sub la regado de Taciano kaj Simako Codex Theodosianus Liber XVI#VII.4, xvi.7.4, Imppp. Valentinianus, Theodosius et Arcadius aaa. Flaviano praefecto praetorio.

Ii, qui sanctam fidem prodiderint et sanctum baptisma profanaverint, a consortio omnium segregati sint, a testimoniis alieni, testamenti, ut ante iam sanximus, non habeant factionem, nulli in hereditate succedant, a nemine scribantur heredes.

Quos etiam praecepissemus procul abici ac longius amandari, nisi poenae visum fuisset esse maioris versari inter homines et hominum carere suffragiis.

Sed nec umquam in statum pristinum revertentur, non flagitium morum oblitterabitur paenitentia neque umbra aliqua exquisitae defensionis aut muniminis obducetur, quoniam quidem eos, qui fidem quam deo dicaverant polluerunt et prodentes divinum mysterium in profana migrarunt, tueri ea quae sunt commenticia et concinnata non possunt.

Lapsis etenim et errantibus subvenitur, perditis vero, hoc est sanctum baptisma profanantibus, nullo remedio paenitentiae, quae solet aliis criminibus prodesse succurritur. (Dat. V id. mai. Concordiae Tatiano et Symmacho conss.)

Dekreto de la 16-a de junio 391

Tiu dekreto, promulgita en Akvileja, substance reprenas la dekreton de 24-a de februaro 391 kiu malpermesis la paganan kulton ĉe la temploj.(Aŭgusta Imperiestro (Teodosio) al la prefekto Evagrio kaj Romano reganto de Egiptio:

Al neniu estu konsentita la rajto plenumi oferajn ritojn, al neniu ĉirkaŭvagadi najbare de la temploj, al neniu pie atenti pri la sanktejoj. Oni identigu, kun aparta skrupuleco, tiujn alirejojn kiuj obstaklas la plenumiĝon de nia leĝo tiel ke se io incitas kiun ajn al malobservo de tiuj malpermesoj, koncernantaj diaĵojn kaj sanktajn aferojn, oni postulu ke la malobeanto devas esti senigita de iu ajn jura protekto. Ankaŭ la juĝisto, se dum la disvolviĝo de sia ofico aliris kiel sakrilegia malobeanto tiujn koruptitajn lokojn fidante en la privilegioj de sia ofico, estu devigata pagi al niaj kasoj sumon de 15 oraj funtoj, se li ankoraŭ ne trovis rimedon kontraŭ sia kulpo okaze de kuniĝo de la soldataro.

(Aquileia, en dato de 16-a de juliaj kalendoj, sub la konsulado de Flavio Eŭtolmio Taciano kaj Simako. Codex Theodosianus Liber_ XVI#X.11|xvi.10.11, Idem AAA. Evagrio praefecto augustali et romano comiti Aegypti:)

Nulli sacrificandi tribuatur potestas, nemo templa circumeat, nemo delubra suspiciat. Interclusos sibi nostrae legis obstaculo profanos aditus recognoscant adeo, ut, si qui vel de diis aliquid contra vetitum sacrisque molietur, nullis exuendum se indulgentiis recognoscat. Iudex quoque si quis tempore administrationis suae fretus privilegio potestatis polluta loca sacrilegus temerator intraverit, quindecim auri pondo, officium vero eius, nisi collatis viribus obviarit, parem summam aerario nostro inferre cogatur. (Dat. XVI Kal. Iul. Aquileiae Tatiano et Symmacho Coss.)

Elstrekado de paganaj temploj

Teofilo, episkopo de Aleksandrio epoke de la kontrastoj, pro Serapeo, de 391.

La malpermeso de la pagana kulto ĉe la paganaj temploj ne estis kompreneble facile akceptita de paganoj, kiuj ankoraŭ representis la plej grandan parton de la loĝantaro de la Romia Imperio. Okazis veraj kaj propraj armitaj okupoj de la kultaj lokoj kiuj provokis la intervenon de la kristana imperia armeo kaj kun la disrabado kaj detruado de statuoj kaj temploj flanke de kristanaj monaĥoj elirintaj el monaĥejoj kaj fanatikuloj foje gviditaj de kelka episkopo sankvante fanatika. Aparte signifa estas la kazo da la Serapeo de Aleksandrio, kie okazis masakroj kun reciprokaj kulpigoj. Alia "elstara" malfermo estis tiu de templo de Artemiso de Efeso, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Dekreto de la 8-a de novembro 392: Gentilicia constiterit superstitione

La kvara dekreto, leĝigita la 8-an de novembro 392 en Konstantinopolo, malpermesis la paganajn privatajn kultojn (tiu de la Laroj, de la Genioj kaj Penatoj. La edikto antaŭvidis la krimon de majestatenco por la efektivigantoj de oferoj, kuntrenanta la perdon de la civilaj rajtoj. Kaj foje estas ankaŭ antaŭvidita la moortopuno.

La loĝejoj en kiuj estus disvolviĝintaj tiuj ritoj estis konfiskitaj, kaj submetitaj al pezaj monpunoj. Kaj monpunoj faladu ankaŭ sur la dekurionojn ne altrudantajn la observon de la leĝo.

Aŭgustaj Imperiestroj Teodosio, Arkadio kaj Flavio Honorio al Rufino prefekto de la pretorio:

Neniu, de kiu ajn genro, klaso aŭ socia pozicio aŭ honora rolo, kaj nobela pro naskiĝo kaj kondiĉe humila, en iu ajn loko eĉ fora, en neniu urbo skulptu statuojn, kiuj ne ĝuas sensaciojn, kaj oferu iun ajn senkulpan viktimon (al la dioj) aŭ sekrete bruligu al la Laroj, al la Genioj kaj al la Penatoj, vivigu fajron, incensu, metu kronojn al tiuj dioj.

Ĉar se oni aŭdos ke kelka estis oferinta viktimon aŭ estis konsultinta viscerojn, tiu estu akuzita pri krimo de majstatenco kaj alfalu sur lin la juĝista sentenco kvankam li nenion provis kontraŭ la principo de la savo (Dio) aŭ kontraŭ (Lia) savago.

Sufiĉas, fakte, por la akuzo pri krimo la volo kontraŭstari la leĝon, plenumi nelicajn agojn, anonci ŝajnigitajn profetaĵojn, provi fari malpermesitajn agojn, serĉi savon malsaman ol tiu kristana, promesi malsama esperon.

Se kelka plue veneris mortecajn verkojn kaj mondumecan statuaron per incenso kaj, abomena ekzemplo!, eĉ timas tiujn kiujn ili reprezentas, aŭ kronis arbojn per strioj, aŭ starigis altarojn, per terbuloj elfositaj, al la vanaj imagoj, malpli severa eblas monpuno; kiu lanĉis insulton al la vera religio (kristana), estu deklarita kulpa pri profanita religio. Estu pune damaĝata en la hejmilaro aŭ havaĵoj ĉar li sin igis servisto de la pagana superstiĉo.

Ĉiuj lokoj en kiuj estis plenumitaj incensaj oferoj, se la fakto estas jure pruvita, estu akumuligitaj al nia fisko.

Se plue en temploj kaj en publikaj porkultaj lokoj aŭ en ruraj establaĵoj kelka provas oferi al Genioj, se la dommastro tion ne sciis, 25 punaj oraj funtoj estas proponite alijuĝi (al la oferanto); utilas, male, esti indulgaj al li (la dommastro) kaj la punon preterlasi.

Ĉar plue ni volas gardi la integrecon de la juĝistaro kaj advokatoj kaj oficuloj de la diversaj urboj, estu senpreterlase denuncitaj la malkovritaj (neglektantoj), kaj tiuj kulpigitaj estu punataj. Se tiuj, fakte, estas taksataj kaŝe favori aŭ neglekti, estu tuj juĝataj. Kiuj, plue, absolvas (la akuzitojn pri idolkulto) kun ŝajnigo, estos punataj per 30 oraj funtoj krom la per puno pro ilia damaĝa sinteno.

(Konstantinopolo, en dato en la 6-a de novembraj iduoj, sub la konsolado de Arcadio kaj Rufino. Codex_Theodosianus Liber_XVI#X.12|xvi.10.12, Imppp. Theodosius, Arcadius et Honorius aaa. ad Rufinum praefectum praetorio:)

Nullus omnino ex quolibet genere ordine hominum dignitatum vel in potestate positus vel honore perfunctus, sive potens sorte nascendi seu humilis genere condicione ortuna in nullo penitus loco, in nulla urbe sensu carentibus simulacris vel insontem victimam caedat vel secretiore piaculo Larem igne, mero Genium, Penates odore veneratus accendat lumina, imponat tura, serta suspendat. Quod si quispiam immolare hostiam sacrificaturus audebit aut spirantia exta consulere, ad exemplum maiestatis reus licita cunctis accusatione delatus excipiat sententiam competentem, etiamsi nihil contra salutem principum aut de salute quaesierit. Sufficit enim ad criminis molem naturae ipsius leges velle rescindere, illicita perscrutari, occulta recludere, interdicta temptare, finem quaerere salutis alienae, spem alieni interitus polliceri.

Si quis vero mortali opere facta et aevum passura simulacra imposito ture venerabitur ac ridiculo exemplo, metuens subito quae ipse simulaverit, vel redimita vittis arbore vel erecta effossis ara cespitibus, vanas imagines, humiliore licet muneris praemio, tamen plena religionis iniuria honorare temptaverit, is utpote violatae religionis reus ea domo seu possessione multabitur, in qua eum gentilicia constiterit superstitione famulatum. Namque omnia loca, quae turis constiterit vapore fumasse, si tamen ea in iure fuisse turificantium probabuntur, fisco nostro adsocianda censemus.

Sin vero in templis fanisve publicis aut in aedibus agrisve alienis tale quispiam sacrificandi genus exercere temptaverit, si ignorante domino usurpata constiterit, viginti quinque libras auri multae nomine cogetur inferre, coniventem vero huic sceleri par ac sacrificantem poena retinebit.

Quod quidem ita per iudices ac defensores et curiales singularum urbium volumus custodiri, ut ilico per hos comperta in iudicium deferantur, per illos delata plectantur. si quid autem ii tegendum gratia aut incuria praetermittendum esse crediderint, commotioni iudiciariae, subiacebunt; illi vero moniti si vindictam dissimulatione distulerint, triginta librarum auri dispendio multabuntur, officiis quoque eorum damno parili subiugandis. (Dat. vi id. nov. constantinopoli arcadio a. ii et rufino conss.)

Historiistaj juĝoj

  • Franco Cardini, Cristiani perseguitati e persecutori, Salerno Editrice, 2011, ISBN. 978-88-8402-716-0.

Notoj

Bibliografio

  • Eunapii Vitae Sophistarum.
  • Zosimo, Historia Nea.
  • Franco Cardini, Cristiani perseguitati e persecutori, Salerno Editrice, 2011, ISBN. 978-88-8402-716-0.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ