Teofil Fabiny

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teofil Fabiny [fabini], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabiny Teofil estis hungara politikisto, ministro, juĝisto, luterana inspektoro.

Teofil Fabiny en 1886

Teofil Fabiny [1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1822 en Pest (urbo). Li mortis la 4-an de marto 1908 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Teofil Fabiny ricevis juran diplomon en Universitato de Budapeŝto, poste li laboris en la departementa administrado. En 1850 li iĝis juĝisto, en 1881 jam en la supera juĝejo. Inter 1880 kaj 1898 li havis altan postenon en la luterana eklezio. Inter 18871892 li estis parlamentano, dume inter 1886 kaj 1889 ministro pri justico.

Fontoj[redakti | redakti fonton]