Teofilo de Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teofilo

Teofilo de Aleksandrio (naskiĝis ?; mortis en 412) estis la 23-a patriarko de Aleksandrio (de 385 ĝis 412).

Oni scias malmulton pri la juneco de Teofilo, antaŭ ol li iĝis patriarko. Li havis fraton, kies filo Kirilo de Aleksandrio iĝis patriarko en 412.

Dum lia patriarkeco ekzistis multaj problemoj inter kristanoj kaj paganoj en Aleksandrio. Oni multe diskutis pri jena teologia demando: kiu reprezentas la veran kristanan dogmon pri la eco de Dio?

Ligitaj al Teofilo estas tri historiaj eventoj:


La persekuto de la paganoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 391 Teofilo detruigis paganajn templojn, la faman Serapeum eble laŭ dekreto de la imperiestro Teodosio la 1-a. La Serapeum estis templo de la dio Serapis kaj enhavis parton de la biblioteko de Aleksandrio.

Tamen Teofilo ne utiligis la oron de la Serapeum, kiel postulis tion la imperiestro, por helpi la malriĉulojn, sed por la eklezio de Aleksandrio.

La kontroverso pri Origeno[redakti | redakti fonton]

La doktrino de Origeno, varianto de la arianismo, postulis, ke Dion oni vidu nur abstrakte, estis malpermesate prezenti Dion bilde.

La doktrino de la arianismo kontraŭis tiun de la Sankta Triunuo. Ili malsimilis pri la kristana interpreto de la persono de Jesuo de Nazareto.

Sed ankaŭ antropomorfismo, reprezentita de "pri teologio nekleraj" egiptaj monaĥoj kontraŭis la doktrinon de Origeno. Tiuj imagis Dion kiel ĉielan patron homfiguran.

Teofilo estis komence, kiel ankaŭ liaj antaŭuloj, ano de la doktrino de Origeno. En 399 li esprimiĝis kontraŭ la teorio de antropomorfismo en Egiptio. Tiam monaĥoj iris al Aleksandrio por defendi sian vidpunkton, perforte se necese.

Inter 399 kaj 400 Teofilo ŝanĝis sian opinion, post kiam li rimarkis, ke Romio havis kontraŭ-origenan pozicion kaj multaj kristanoj en Aleksandrio obeis la doktrinon de antropomorfismo. Aldone, Teofilo povis tiel opoziciiĝi kontraŭ la patriarkon de Konstantinopolo, Johano Krizostomo, ĉar jam de longe li konkurencis Konstantinopolon.

Teofilo eĉ ekziligis monaĥojn, kiuj obeis la doktrinon de Origeno, el Egiptio. Inter tiuj ekzilitoj, kiuj petis helpon al Johano Krizostomo, troviĝis Johano Cassian, kiu pli fuĝis al la Rhone-valo, kie li fondis la unuajn "okcidentajn" kristanajn monaĥejojn.

Tiam alvenis la unua nur religia libromalpermeso. Laŭ ordono de Teofilo, la verkojn de Origeno neniu rajtis posedi aŭ legi en Egiptio.

Ekziligo de Johano Krizostomo[redakti | redakti fonton]

En 403 Teofilo vojaĝis al Kalkedo ĉe Bosporo. Li devis respondeci pri la ekzilo de la origenaj monaĥoj el Egiptio. Sed Teofilo sukcesis konvinki la episkopojn dum la tiel nomata kverkosinodo (tiel nomita pro la el kverko konstruita palaco, kie okazis la sinodo). Ili ordonis, ke Johano Krizostomo venu al Kalkedo por klarigi siajn amikecajn rilatojn al la herezuloj, la origenaj monaĥoj. Ĉar Johano ne prezentis sin, kaj jam malamikiĝis al la imperiestron Arkadio kaj ĉefe al ties edzino Eŭdokia, li estis forpelita kun helpo de la imperiestro.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • E. Grünbeck: Theophilos von Alexandria, en: Lexikon des Mittelalters, Bd. 8, Sp. 665.
  • W. A. Löhr: Theophilus von Alexandrien, en: Theologische Realenzyklopädie, Bd. 33 (2002), S. 364–368.