Teokrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teokrito (en greka Θεόκριτος; Sirakuzo, Sicilio, ĉirkaŭ 310 a. K. - ĉirkaŭ 260 a. K.), estis poeto greka konsiderata fondinto de la bukolika aŭ paŝtisteska poezio kaj unu el la plej gravaj de la helenisma epoko.

Vivo

Oni scias malmulte pri li, nur tion kiun oni povas dedukti el lia verkaro. Oni kredas, ke li naskiĝis en Sirakuzo kaj loĝis multe da tempo en Kos, unu el la insuloj de la Egea Maro. Protektis lin la tirano Hierono la 2-a de Sirakuzo kaj la reĝo Ptolemeo la 2-a en Aleksandrio, kie loĝis ankaŭe, kaj kie konis Kalimakon. En siaj versoj li aludis tiujn du lokojn kaj en ambaŭ li situas kelkajn el siaj poemoj.

Oni ne scias certe en kiu jaro li naskiĝis, sed la ĉefaj etapoj de lia vivo situas inter la jaroj 300 a. K. kaj 260 a. K. Ĉirkaŭ 274 a. K. li loĝis ankoraŭ en Sirakuzo, ĉar li tiam komponis sian poemon 16-an, dediĉitan al Hierono la 2-a. Tamen, la 17-a, omaĝo al la reĝo Ptolemeo la 2-a, devis esti verkita inter la 274 kaj la 270 a. K., kio supozigas pri translokiĝo el Sirakuzo al Aleksandrio okazinta inter tiuj du datoj.

Teokrito, pli ol iu ajn samtempulo, estas la poeto de la urbo de Aleksandrio. Li situigas en ĝi ekzotajn ĝenrojn kiel la pantomimo, de sicilia deveno, kaj li respondas al la figuro de la poeto de kortego, al homo de urbo, kio kontraŭdiras iel lian bildon de fondinto de la bukolika poezio.[1]

Verkaro

Li estas konsiderata la poeto de amo kaj de simpleco de naturo kaj de la kamparana kutimaro. Li sciis kunigi tion draman kaj tion lirikan en trideko de siaj nomitaj Idilioj (‘poemetoj’ en greka), dialogaj kantoj plejparte inter paŝtistoj kiuj rakontas sin unu el la alia siajn amdolorojn meze de paradiza pejzaĝo kiun la aŭtoro identigis kun la greka regiono de Arkadio. Li komponis ankaŭ epigramojn. Li uzis la dorikan dialekton de Sicilio kaj kreis ĝenron kiu estis sekvata de Mosko de Sirakuzo kaj Biono de Smirno.

Lia poezia verkaro povas dividiĝi en tri grupojn, laŭ la ĝenro: bukolikaj poemoj, poemoj de mitologia temo kaj mimoj.

Idilioj kaj bukolikaj poemoj

La scenejoj estas kamparaj, la roluloj estas paŝtistoj, bovo- aŭ kaprobredistoj, estas gregoj kiuj paŝtiĝas kaj multnombraj paŝtaj terminoj. La temo estas kutime erotika kaj la kantikoj kaj la muziko ĉeestas konstante. Tamen, la faktoj estas pli kompleksaj: ekzemple, la poemo 3-a reproduktas la ĝenron komosronda, kiu estas de urba deveno.

Al tiu grupo apartenas ankaŭ poemoj kiuj, kiel la 20-a, 21-a kaj 27-a, enhavas kelkajn kamparajn elementojn. En multaj el tiuj oni kunuzas la dialogon aŭ la rakonton kun kantoj, elemento kiu intervenigas la muzikon kaj kiu restos por la futuro kiel unu el la tipaj signoj de la paŝtista ĝenro. La temaro de tiuj kantoj kutime estas erotaj aŭ mitaj.

Himnoj kaj eposo

Al tiu grupo apartenas ĉiuj poemoj de temo pri mitologio kaj kiuj povas esti algrupigitaj en ĝenroj kiel eposo kaj himno. Estas la kazo de la poemoj 13-a, 18-a, 22-a, 24-a, 25-a kaj 26-a, krom la poemo titolita Berenizo.

Kelkaj el tiuj tekstoj reprezentas tipon de poezio tre renoviga rilate la antikvajn modelojn; ties mitaj materialoj estas traktataj kontraŭheroece kaj homige, kio reduktas la moralan altecon de la herooj ĝis alproksimigo al la tiama homo. Laŭ la formo, tio komplementiĝas per la partigo de la antikvaj sagaoj, tiele ke aperas antaŭ oniaj okuloj nur izolita epizodo.

Mimoj

Temas pri idilioj de markita karaktero urba, kiel ekzemple la 2a kaj la 15a. En tiuj tekstoj Teokrito praktikas ĝenron kiu laŭlonge de la jarcentoj 3-a kaj 2-a akiris ege gravan sukceson, sed kun klara distancigo de siaj popolaj devenoj. Temas pri tipo de pantomimo kiu, pli precize drama ĉe la kazo de lia samtempulo Herodaso, ofte estas poluita en Teokrito per elementoj de Epopeo kaj Poezio.

Influo

Longos imitis la paŝtistan etoson de la Idilioj en sia novelo Dafno kaj Kloo kaj Vergilio revigligis tiun tradicion en siaj Bukolikoj. Dum la renesanco, Giovanni Boccaccio kaj Jacopo Sannazaro inspiriĝis en lia verkaro kaj en tiu de liaj sekvantoj por krei la subĝenron de la paŝtista novelo, kiu kultiviĝos ĝis komenco de la 17-a jarcento.

Notoj

  1. Brioso Sánchez M., 1986, Bucólicos griegos, Akal

Eksteraj ligiloj