Teorbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teorbo

La teorbo (it. Tiorba, fr. Tuorbe, angl. Theorbo) estas muzikinstrumento, kiu apartenas kiel plukinstrumento al la kordinstrumentoj. La nomo teorbo markas serion de diversaj basliutoj, la tiel nomataj arĉliutoj, ties komuneco konsistas en dua agordejo por la muntado de bordunkordoj: Liuto attiorbato, Arciliuto, Chitarrone, franca Théorbe des pieces, angla Theorbo, Archlute, germana Barocklaute, Angelique / Angelica. La etimologio de la nomo ĝis nun estas neklara.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nova muziko ekde 1600 (monodio, Giulio Caccini) necesigis instrumentojn kun malalta basregistro por la akompano. Pli malaltsonajn enterokordojn de la liuto oni povas produkti aŭ pli dikajn aŭ pli longajn. Ĉar la dikeco estas limigita, oni alstrebis la longecon kaj disvolvixis la duan agordejon ĉe plilongigita kolo.

Plua distingilo de la diversaj tipoj de teorboj estas ilia alteco kaj ligite al tio la longa fingrotabulo-mensuro, kiu povas varii inter 76 kaj 98 cm. Enterokordoj, kiuj estas tiel longaj kaj tamen sonu, ne estas produkteblaj. Tiel oni devas agordi je kelkaj tipoj la unuan aŭ ankaŭ la unuan kaj duan ĥoron oktavon pli malalte (Chitarrone, Théorbe des pieces, Archlute), tiel ke la tria ĥoro estas la plej alta.

Theorbo

La plej elstaraj muikistoj de la instrumento en Italio estis Johann Hieronymus Kapsberger kaj Alessandro Piccinini. Oni ne scias, ĉu en Anglio ekzistis solomuziko por teorbo, sed i.a. William Lawes uzis ĝin en sia ĉambromuziko. En Francio oni ŝatis teorbojn ĝi meze de la 18-a jarcento kaj utiligis ilin kaj por ĉambromuziko kaj orkestraĵoj (Nicolas Hotman, Robert de Visée). La kortegorkestroj de Vieno, Bayreuth kaj Berlino laborigis teorbistojn ĝis multe post 1750 (Ernst Gottlieb Baron, Francesco Conti).

Solomuzikon por teorbo oni notis en tabulaturojn.

Teorbistoj[redakti | redakti fonton]

E la teorbistoj niatempaj estaras Lynda Sayce, Pascal Monteilhet, Edin Karamazov, Eduardo Egüez, Nigel North, Hopkinson Smith, Paul O'Dette, Andreas Martin, Rolf Lislevand, Christina Pluhar, Matthias Spaeter, Terrell Stone, Jakob Lindberg kaj Stephen Stubbs i.a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ekkehard Schulze-Kurz: Die Laute und ihre Stimmungen in der ersten Hälfte des 17. Jahrhundert, 1990, ISBN 3-927445-04-5, alirebla kaj ricevabla ĉe Autoren
  • Robert Spencer: Chitarrone, Theorbo and Archlute en: Early Music, Vol. 4 No. 4 (oktobro 1976), 408-422, alirebla ĉe David van Edwards

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]