Teorio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Ĝenerale, teorio estas ideo formata pere de spekulacio.

En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas modelo aŭ kadro por kompreni. Ĉiu scienca scio estas kadre de iu teorio.

Teorio ne estas absoluta vero, kaj povas ĉiam esti repensita aŭ plibonigita. Teorio estas provizoraj klarigoj pri faktoj. Evoluo de specioj estas fakto, akumulo (ekonomio) estas fakto. Kiel tiuj faktoj okazis, estas teorio.

Laŭ kriterio pri malverigebleco de Karl Popper, teorio estas scienca nur de kiam oni el ĝi povas eltiri eksperimenton kiu eventuale kapablus pruvi ĝin malvera. Tamen ne ĉiuj scienco-filozofoj konsentas pri tio.

Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.