Teorio pri multoblaj inteligentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La teorio pri multoblaj inteligentoj estis kreita de Howard Gardner je 1983. Per tiu teorio Gardner volis pli bone difini la koncepton de inteligento kaj dubigi la klasikajn testojn de intelekto kaj ilia taŭgo. La teorio postulas, ke difino de inteligento ne enhavas ĉiujn homajn kapablojn. Laŭ lia koncepto, infano kiu lernus kalkulojn pli facile, ne estas nepre pli inteligenta ol infano kiu lernus ĝin post longa strebo.

Inteligentoj[redakti | redakti fonton]

Parol-lingvista inteligento[redakti | redakti fonton]

Al parola inteligento apartenas la kapablo al parolata kaj skribata lingvo, la kapablo lerni lingvojn kaj uzi ilin al iaj celoj. Advokatoj, parolistoj, verkistoj kaj poetoj estas homoj kun alta parola inteligento.

Famuloj, kiuj havis altan parol-lingvistan inteligenton estis ekzemple Homero, William Shakespeare kaj Johann Wolfgang von Goethe.

Logik-matematika inteligento[redakti | redakti fonton]

Al logik-matematika inteligento apartenas la kapablo logike analizi problemojn, solvi matematikajn operaciojn kaj ekzameni sciencajn problemojn. Logik-matematikan inteligenton uzas matematikistoj, logikistoj kaj sciencistoj.

Famuloj kun alta logik-matematika inteligento estis: Aristotelo, Eŭklido, Al-Ĥorazmi, Pascal kaj Leibniz.

Muzik-ritma inteligento[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu kampo rilatas al ritmo, muziko, kaj aŭdado. Tiuj, kiuj havas altnivelan muzik-ritman inteligenton montras pli grandan sensemon al sonoj, ritmoj, tonoj kaj muziko. Ili kutime havas bonan sonsentadon, foje eĉ absolutan, kaj estas kapablaj kanti, ludi muzikinstrumentojn kaj komponi. Ĉar granda parto de ĉi tiu inteligento rilatas al aŭdokapablo, la plej bonaj nepre lernos plie per aŭskultado. Pluse, ili ofte uzos muzikaĵojn aŭ ritmojn por lerni kaj parkerigi informojn, kaj eble laboros pli se muziko estas ludata en la etoso. Metioj rilataj al tiu inteligento inkluzivas instrumentistojn, kantistojn, orkestrestrojn, publikparolantojn kaj verkistojn.

Bild-spaca inteligento[redakti | redakti fonton]

Korpo-kineta inteligento[redakti | redakti fonton]

Naturalisma inteligento[redakti | redakti fonton]

Interpersona inteligento[redakti | redakti fonton]

Interpersona (emocia) inteligento[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gardner, Howard. (1983) Frames of Mind: The Theory of Multiple Intelligences. New York: Basic Books.
  • Gardner, Howard. (1993) Multiple Intelligences: The Theory Into Practice. New York: Basic Books.
  • Gardner, Howard. (1999) Intelligence Reframed: Multiple Intelligences for the 21st Century. New York: Basic Books.
  • Gardner, Howard. (1998) A Reply to Perry D. Klein's 'Multiplying the problems of intelligence by eight' Canadian Journal of Education, 23(1), S. 96-102.
  • Gardner, Howard und Seana Moran. (2006). The science of Multiple Intelligences theory: A response to Lynn Waterhouse. Educational Psychologist, Volume 41, Issue 4, August 2006, S. 227-232.
  • Gardner, H. (2004) Changing minds: The art and science of changing our own and other people's minds. Boston: Harvard Business School Press, S. 196.