Teotiŭakano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teotiŭakano
arabe: Teotihuacán, naŭatle: Teotihuacán
malaperinta urbo
View from Pyramide de la luna.jpg
Vido el Piramido de Luno al Avenuo de la Morto kaj Piramido de Suno
Oficiala nomo: Teotihuacán
Moto: Loko, kie estas abundeco de dioj.
Ŝtato Flago de Meksiko  Meksiko
Historiaj regionoj Prekolumba Mezameriko, Azteka imperio
Ŝoseo Avenuo de la Morto
Sanktaj konstruaĵoj
Situo Teotiŭakano
 - alteco 2 200 m s. m.
 - koordinatoj 19°41′33″N 98°50′38″W  /  19.6925°N, 98.84389°U / 19.6925; -98.84389 (Teotiŭakano)
Areo 25,0 km² (2 500 ha)
Loĝantaro 160 000 (650)
Denseco 6 400 loĝ./km²
Konstrumaterialo Ŝtono, Adobo, Mortero
Estiĝo 100 antaŭ Kristo
 - parte forlasita 750
 - tute forlasita 900
 - dezertiĝinta 1000
Malkovrintoj Aztekoj
 - dato ĉ. 1300
Horzono MTZ (UTC-6)
 - somera tempo MSTZ (UTC-5)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Teotihuacan
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 414
Regiono Latina Ameriko
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Tiamaj loĝantoj nekonataj
Situo enkadre de Meksiko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Meksiko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Teotihuacán
Teotiŭakano, pentrita en 1878 de José María Velasco
Piramido de Luno

Teotiŭakano (navatle, Teotihuacán (la urbo de la dioj) estis antikva kaj sankta urbo de Meksiko, "la urbo, kie la dioj estis kreitaj", kiu floris inter la jaroj 300 kaj 700, estinte urbo de 160 mil homoj, la sesa plej granda urbo de la tiama mondo. Ĝi estas 40 km nordoriente de Meksikurbo. Ni ne scias la originalan nomon de la urbo, sed nomas ĝin laŭ la azteka nomo: Teotihuacán, "la urbo de la dioj". Ĝi estis la semo de civilizo, kiu daŭris pli ol mil jarojn, ĝis la alveno de la hispanoj. Kvankam Teotiŭakano ekzistis en la tempo de la majaoj (300-900), ĝi estas urbo pli antikva, kiu influis la majaojn. La urbo pereis en fajro kaj disfalis je 700, sed post 250 mallumaj jaroj, la civilizo daŭris sub la toltekoj (950-1200) kaj la aztekoj (1325-1521).

Kvankam la aztekoj estas pli famaj—ĉar ili estis la ĉefa gento de pra-Meksiko kiam alvenis la hispanoj—Teotiŭakano estis en la historio de antikva Meksiko pli fama, influa kaj potenca, simile al Romo de Eŭropo. Nur la majaoj preterpasis ĝin en arto kaj scienco. Kvankam la aztekoj ne konis la nomon de la urbo kaj nur vidis urbon ruinigitan, ili profunde respektis ĝin, pilgrimante al la urbo kaj servante ĝiajn diojn. Laŭ la aztekoj, la nuna, kvina mondo estis kreita tie. Eble ne la tuta mondo, sed certe la mondo de antikva Meksiko konata al la aztekoj.

En sia tago, Teotiŭakano klare estis la centro de religio kaj komerco en antikva Meksiko, urbo tre sankta kaj riĉa. Ni ne scias, ĉu ĝi estis centro de politika imperio. La urbo estis tre riĉa, sed estis planita sen penso pri milita defendo, kiu kutime estas signo de granda potenco. Teotiŭakano oferis homojn al la dioj, kaj eble tio devigis ĝin militi por kapti homojn—kiel faris la aztekoj en epoko posta. La religio de Teotiŭakano ne estis religio milda: apud unu templo la korpoj de 130 viroj kaj virinoj estis amase enterigitaj.

Ni ne konas la lingvon de Teotiŭakano. Ĝi eble estis la navatla, la lingvo, kiun la aztekoj parolis. La urbo ŝajne ne postlasis iujn ajn skribojn kaj eble estis senskriba.

La kvartaloj de la urbo estis laŭ metio kaj gento. En la centro, inter la temploj, estis la palacoj de la nobelaj familioj de sacerdotoj.

La urbo estis regata de sacerdotoj. Se Teotiŭakano similis la aztekojn, la sacerdotoj ankaŭ estis la militestroj. Ili klare estis la plej riĉaj urbanoj, loĝante en palacoj.

En la komenco Teotiŭakano eble estis simpla loko de pilgrimado, kiu, per la hazardoj de historio, fariĝis unu el la grandaj urboj de la mondo. La plej grandaj kaj centraj konstruaĵoj estis piramidaj temploj al dioj kaj en la urbo okazis grandaj, pompaj festoj kaj oferoj de homoj al la dioj.

En Teotiŭakano loĝis metiistoj kaj komercistoj el ĉiu parto de Meksiko. Eble du trionoj de la urbanoj estis kamparanoj: tiuj dumtage prilaboris siajn kampojn ekster la urbo kaj vespere revenis al siaj domoj en la urbo. Sed spite de tio, la urbo estis tro granda por esti subtenata sole de siaj kampoj, sed dependis de komerco, metio kaj eble tributo.

La urbo montras altan scion pri la steloj, arto, konstruado kaj kalkulado.

La Strato de la Mortintoj estas la ĉefa strato de la urbo. Ĝi estas 40m larĝa kaj 5 km longa kaj iras norden rekte al la sankta monto de Cerro Gordo (dika monto). Laŭ la strato estis la ĉefaj temploj, palacoj kaj placoj. El la temploj la du plej grandaj estis:

La Piramido de la Suno, kiu staras apud la centro de la urbo laŭ la Strato de la Mortintoj. Ĝi estas 63 m alta (kaj iam 75 m) kun bazo de 225 x 222 m. Ĝi estas la tria plej granda piramido en la mondo kaj la plej granda de Meksiko. Ĝi havas volumenon de unu miliono da m³.

La Piramido de la Luno, kiu estas ankaŭ ĉe la Strato de la Mortintoj, sed en la nordo de la urbo. Malpli granda ol la Piramido de la Suno, ĝi tamen estas ankoraŭ granda: 43 m alta kun bazo de 150 x 140 m.

En la centro de la urbo laŭ la strato estis la malgranda Piramido de Kecalkoatlo, la Serpento de Plumoj, dio fama de antikva Meksiko. Sur la muroj estas centoj da skulptaĵoj de la kapo de la dio. La placo de la templo estis sufiĉe granda por 100 mil homoj.

Sub la urbo estas multaj kavernoj kaj tuneloj.