Tepari-fazeolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tepari-fazeolo

La Tepari-fazeolopintfolia fazeolo (Phaseolus acutifolius) estas planto el la familio fabacoj (Fabaceae). Tiu kulturplanto estas proksime parenca al aliaj „fazeoloj“.

La tepari-fazeolo estas indiĝena en la sekaj regionoj de Meksiko, kie oni kultivas ĝin jam de 5000 jaroj. Ĝia kultivado neniam estis larĝe disvastiĝanta, sed la interesiĝo pri ĝi kreskas pro ties sekorezisto. Ĝi gravas ankaŭ por protekto kontraŭ erodo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La sovaĝaj formoj de la tepari-fazeolo ofte kuŝas sur la grundo kaj rampas. La tigo longas ĝis 3 metroj. La kultivataj formoj de la fazeolo kreskas kiel kurt-vivaj, starantaj herboj, kiuj altas ĉirkaŭ 30 cm, dum kelkaj subspecioj grimpas kaj havas tigon de 2 metroj.

La plej subaj folioj havas tenilon de ĉirkaŭ 5 cm, la folioj mem estas simplaj, long-ovalaj, 5 ĝis 6 cm longaj kaj 3 ĝis 4 cm larĝaj. Ĉiuj aliaj laŭbaj folioj estas kunmetitaj el tri folieroj kaj havas ĝis 15 cm longan tenilon. La tri pint-ovalaj folieroj longas 4 ĝis 8 cm kaj larĝon de 2 ĝis 3 cm.

La aksaj infloreskoj entenas du ĝis kvin florojn. La ambaŭseksaj floroj estas zigomorfaj. Plej ofte okazas mempolenado.

La guŝo estas kovrita per silkofajnaj haroj, la guŝoj longas 5 ĝis 8, maksimume ĝis 15 cm kaj dikas ĉirkaŭ 1 cm. Ĉiu guŝo entenas ĝis sep grajnojn, grandajn 5 ĝis 10 mm × 6 mm. La milgrajna maso varias de 125 ĝis 175 gr.

Uzebleco[redakti | redakti fonton]

Oni uzas la junajn guŝojn kiel legomojn, la sekigitajn grajnojn en supoj.