Tepekermeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tepekermeno
Tepekermeno vidata de nordo
Tepekermeno vidata de nordo
Tepekermeno (Krimeo)
Tepekermeno (Krimeo)
DMS
Situo de la monto Tepekermeno sur la mapo de Krimeo
montoarkeologia loko
Alteco Esprima eraro: Nekonata vorto “m”.
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Koordinatoj 44° 43′ 2.3″ N 33° 55′ 48″ O / 44.717306 °N, 33.93000 °O / 44.717306; 33.93000 (mapo)
vdr

Tepekermeno (ruse Тепе-Кермен, ukraine Тепе-Кермен, krime-tatare Töpe Kermen) estas aparte situanta monto en la Baĥĉisaraja distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La monto situas 7 kilometrojn sud-oriente de Baĥĉisarajo kaj altas 544 metrojn. Oni povas suriri la monton nur de nordo, ĉar de ĉiuj aliaj flankoj ĝi havas krutajn deklivojn. Sur la monto troviĝas restaĵoj de mezepoka kavern-urbo, kiu havas la saman nomon.

La nomo de la monto havas tjurkan devenon: tradukite el la krime-tatara lingvo ĝi signifas "monteto-fortreso", "fortreso sur monteto".

Inter la 6-a kaj 14-a jarcentoj sur la monto troviĝis kavern-urbo (aŭ monaĥejo), kovranta areon de ĉ. 1 hektaro. La urbo plej prosperis en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Grandas la kvanto de artefaritaj kavernoj — pli ol 230. Ĝis nun konserviĝis kaverna preĝejo kun elĉizitaj krucoj, tomboj kaj grek-lingvaj skribaĵoj. La muroj de konstruaĵoj ne konserviĝis; videblas nur la restaĵoj de la fundamentoj. Laŭ la plej verŝajna teorio la urbo pereis en la jaro 1299 post la milit-iro de orhordaj trupoj.

La monto estas vaste konata (sed ne tre ofte vizitata) natura vidindaĵo de Krimeo.

Galerio

Eksteraj ligiloj