Teréz Brunszvik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Desegnaĵo de Theresia Brunswik
Statuo de Theresia Brunswik

BRUNSZVIK Teréz, aŭ Theresia Brunswik, Therese Gräfin Brunsvick, ktp. (naskiĝis en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio), je la 4-a horo aŭrore, la 27-an de julio 1775, mortis 1867) estis hungara nobelino kaj la fondinto de la unuaj infanĝardenoj en Hungario.

Ok tagojn post ŝia naskiĝo, prenis ŝin sub baptoakvo Maria Teresia, kiun ŝi poste dumvive adoris.

Ŝiaj gepatroj estis Brunszvik Antal, grafo de Korompa kaj baronino Seeberg Anna. La familio vivis en Martonvásár, kie la avo de Tereza (ankaŭ Brunszvik Antal) aĉetis bienon. Li kaj lia filo faris el la akva, marĉa bieno eminentan bienon.

La patro sidigis la filinon jam trijare antaŭ pianon, pli poste instruis al ŝi pri grekaj filozofoj, dungis instruiston pri la angla. La patrino instruis al ŝi la francan lingvon.

Kiel 12-jara junulino ŝi iris en 1787 al eminenta viena edukejo. Ŝi travivis tie la solecon la diversecon.

La patro de Tereza proponis planon por akcepto de la parlamento (1790–1791): tio temis pri la hungarlingva, nacia virina edukado, ŝtataj junulin-lernejoj kaj ties organizo. Kvankam la landa kunsido akceptis tion, la efektivigo ne okazis. La patro mortis en 1792, en vilao de Fehéregyháza, proksime al Nagyszombat.

En 1799, la familio translokiĝas al Vieno, kie Ludwig van Beethoven instruis la du filinojn. Oni poste longtempe mise pensis, ke ŝi estis la „Senmorta Amatino” de Beethoven, al kiu li skribis leterojn.

Post vidviniĝo de sia pli juna fratino, ŝi partoprenis en la edukado de la infanoj. En 1808, ŝi en Yverdon persone renkontis Johann Heinrich Pestalozzi por peti edukajn konsilojn. Krom Pestalozzi, ŝi taksis gvidlinion la verkojn de Johann Friedrich Herbart kaj Jean-Jacques Rousseau.

En 1817 kaj la sekva jaro okazis en Hungario malsatego. Brunszvik Teréz tuj ekagis kaj organizis bonaniman virinan asocion, kies enspezojn ŝi eldonis por konstruigo de hejmoj por laboristoj, malriĉuloj kaj ĉefe de infanĝardenoj.

Spite al la kontraŭuloj, la unua hungara infanĝardeno malfermis siajn pordojn la 1-an de junio de 1828, en Buda, en la strato Mikó. La sekvaj infanĝardenoj ekfunkciis en Besztercebánya, Bratislavo (2) kaj en 1830 en Kolozsvár. Tiam la infanoj vizitis la infanĝardenojn (nomataj tiam anĝelĝardenoj) ĝis la 7-a jaro kaj akirante bazajn konojn en la lasta jaro. Tio gravis por la malriĉuloj, kiuj ne vizitis pli poste lernejojn.

Komence, en la anĝelĝardenoj laboris viroj, sed Tereza akcentis la taŭgecon de la virinoj. La edukado enhavis preĝojn kaj kantojn, laikajn konojn, la ludo rolis nur en kvarona tempo.

Laŭ spertoj de Yverdoni, Tereza taksis grava la ludon; influo de Pestalozzi estis la morfologio, figurado kaj ilustrado.

En 1828, ŝi ankaŭ fondis metilernejon por la pli aĝaj junulinoj, sed tiu funkciis nur unu jaron.

Ŝi multe vojaĝis eksterlanden por kolekti spertojn kaj propagandi la infanĝardenojn. Kun ŝi veturis ofte la nevino: Teleki Blanka. Ŝi fondis - kiel unua en Eŭropo – infanĝardenistan lernejon en Tolna, kie oni akceptis nur virojn.

Ŝi fondis kun apogo de nobeloj kiel Lajos Kossuth, Bezerédj István, Szentkirályi Móric la Asocion por Disvastigo de la Infanĝardenaj Instituoj en Hungario (Kisdednevelő Intézeteket Magyarországban Terjesztő Egyesület) kaj tiu asocio skizis en 1845 regularon pri la infanĝardenista instruado, ekde 1892 la infanĝardenista lernejo akceptis nur virinojn.

Ŝia persona influo trafis la nevinon (grafino) Teleki Blanka, kiu laŭ siaj instruoj malfermis la unuan junulinedukan instituton en 1846, en Peŝto.

Ŝi mortis 86-jare en la duka-a bieno de baronino Forray Andrásné, en 1861. Oni trovas tie, en Duka ŝian tombejon.

Ŝian nomon portas nun en Hungario multaj edukejoj (elektoj):

  1. Budapeŝto, Brunszvik Teréz Napköziotthonos óvoda [Bp., I. Attila út 89.];
  2. Budapeŝto, Erzsébetvárosi Gr. Brunszvik Teréz óvodavédő Egyesület;
  3. Körös Főiskola Brunszvik Teréz Óvóképző Intézete Békéscsaba;
  4. Tessedik Sámuel Főiskola Brunszvik Teréz Óvóképző Intézete;
  5. Vecsés, Brunszvik Teréz Óvoda, Vecsés, Telepi út 41–43.]

Ŝian nomon portas ankaŭ:

  • Muzeo pri infanĝardena historio en Martonvásár
  • premio Brunszvik Teréz por infanvartistinoj
  • programo Brunszvik Teréz (2004), kiu celis disdividi komputilojn inter la infanĝerdenoj. (Tio kaŭzis skandalon en Hungario, ĉar la kakaorezista (!), tuŝekrana komputilo kostis 3-4 oble ol normala komputilo.)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

hungare[redakti | redakti fonton]

  • Brunszvik Teréz pedagógiai munkássága. Tankönyvkiadó, Bp., 1962.
  • Dániel Anna: Teréz küldetése. Kossuth Könyvkiadó. Bp., 1986.
  • Ezer éves a magyarországi iskola. Veszprém megyei neveléstörténelmi tanulmányuk, Veszprém megyei Pedagógiai Intézet. Veszprém, 1995.
  • Élet és Tudomány 1990. VII. 6.; Kelemen Elemér: Ezeréves a magyar iskola. Lapok a neveléstörténetből. Kiadja a Pedagógusok Szakszervezete Országos Irodája, 1994.
  • Lázár István: S középen ott a Velencei-tó… Móra Könyvkiadó 1979.; *Neveléstörténelem. A tanító és a Tanítóképző Intézetek V. osztályának számára. Bp. A Szent István Társulat kiadása. Bp., 1945.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]