Tera radiuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La radiuso de la terotera radiuso estas grava kvanto en multaj fakoj, aparte en geosciencoj kaj tekniko. Ĝi mezuras proksimume 6.370 km.

Kalkulo de la ĉirkaŭmezuro de la Tero

La unua metodo por mezuri la teran radiuson estis proponita de Eratosteno la jaro 225 a.K. surbaze de la surfaca kurbeco. Ĝi rezultigis 40.000 km por la perimetro (= 2 \pi r\!), do 6.366,19 km.
Tio estis konfirmita de ekspedicio en 1735—1741 de Franca Akademio.
La metodo eliras de la hipotezo, ke la tero estas sfero.

Tamen, la tero - same kiel tio de ĉiuj ĉefaj planedoj - NE estas ekzakte sfera. Ekzakta sfero laŭdifine havas ununuran radiuson, sed surtere la distanco de marnivelo ĉe ĉiu punkto de la surfaco al la centro iom varias de loko al loko.
Kun malmultaj esceptoj tiu distanco, la tera radiuso varias de 6.356,750 km ĝis 6.378,135 km (diferenco de 0,335 %), tiuj du ekstremoj estas la polusa radiuso kaj la ekvatora radiuso, respektive.

Notu: Tera radiuso foje estas uzata kiel mezurunuo de distancoj, aparte en astronomio kaj geologio. Ĝia simbolo tiam estas by R_\oplus.

Devio de la tera formo de ideala sfero[redakti | redakti fonton]

Fakte ĉiuj planedoj devias en formo de ideala sfero. Kaŭzoj por tio estas sistemaj:

Efiko de rotacio[redakti | redakti fonton]

Rotacio de planedo kaŭzas, ke ĝi fakte estas iom pli dika ĉe la ekvatoro kaj iom pli plata ĉe la Norda kaj Suda polusoj, ke do ĝi ne estas sfero sed fakte elipsoido kaj la ekvatora radiuso a estas pli granda ol la polusa radiuso b je proksimume a q, kie la konstanto de flateco q estas

q=\frac{a^3 \omega^2}{GM}\, ,\!

kie \omega estas la angula frekvenco, G estas la gravita konstanto, kaj M estas la maso de la planedo.

Por la tero la kalkulita valoro estas q\approx 1/289, proksimume egala al la mezurita valoro de la flateco de f\approx 1/298,257.[1]

Efiko de gravita reliefo (geoido)[redakti | redakti fonton]

Geoid EGM96.gif

La gravito de la tero ne estas homogena, ĝi varias de loko al loko pro diferencaj denseco kaj profundeco de la terkrusto. Ligante lokojn de sama gravito (komparebla al izohipsoj en ĝenerala kartografio) oni ricevas geoidon, kvazaŭ cikatran elipsoidon kun multaj gravitaj malprofundaj valoj kaj malaltaj montetoj - la diferenco inter la ekstremaj punktoj tamen nur estas malpli ol 100 m.

Krome la gravito en iu punkto povas abrupte ŝanĝiĝi per tertremoj (kiel ekzemple en la Sumatro-Andamana tertremo en 2004) aŭ reduktiĝo de glaciamasoj (sur Gronlando). [2]

Efiko de la tajdoj[redakti | redakti fonton]

Tajdoj estas la leviĝo kaj malleviĝo de la mara surfaco je dekoj da metroj pro la gravito de luno kaj suno en ritmo de ĉ. 12-hora periodo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Plie, la trodikiĝo de la tero ĉe la ekvatoro ne ĉiam estas konstanta: ĝi estis malgrandiĝanta, sed depost 1998 ĝi pligrandiĝas, eble pro la ŝovo en la oceanaj masoj per fluo. - Laŭ: Satellites Reveal A Mystery Of Large Change In Earth's Gravity Field (angle - "Satelitoj malkaŝas enigmon de grandaj ŝanĝoj en la gravita kampo de la tero"), Aug. 1, 2002, Goddard Space Flight Center.
  2. NASA's Grace Finds Greenland Melting Faster, 'Sees' Sumatra Quake (angle - "Projekto GRACE malkovras ke Gronlandaj glaĉeroj degelas pli rapide"), December 20, 2005, Goddard Space Flight Center.