Terakota armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maŭzoleo de la unua imperiestro de dinastio Ĉĥin*
Monda Heredaĵo

Xian museum.jpg
terakota armeo
Lando Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv, vi
Fonto 441
Regiono** Azio
Registra historio
Registrado 1987  (11-a sesio)
Ruĝa listo 1987
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la dinastio Qin (aŭ Muzeo de Terakota Armeo) estas unu el la plej grandskalaj, plej karakterize strukturaj kaj plej enhavo-riĉaj maŭzoleoj de la mondo. En la ĉina historio, Ying Zheng, nome la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, estis ambicia suvereno. Li surtroniĝis en la aĝo de 13 jaroj. En l0 jaroj li konkeris la aliajn 6 regnojn, unuigis Ĉinion, kaj fondis la unuan centralizisman feŭdan dinastion Qin (221-206 antaŭ nia erao) en la ĉina historio.

Nelonge post sia surtroniĝo, Ying Zheng komencis konstruigi por si mem maŭzoleon ĉe la piedo de Lishan-monto, oriente de la nuna urbo Xi’an. 720 000 homoj partoprenis en la konstruado, kiu daŭris 37 jarojn. Historiaj libroj notas, ke sur la maŭzoleo estis haloj, dormohaloj, turoj, pordegoj kaj muroj internaj kaj eksteraj. Ili estis ekstreme luksaj. Subtere estis ne nur palacoj kaj sidlokoj de la korteganoj, sed ankaŭ multaj trezoroj. Tie estis riveroj kaj lagoj el hidrargo. La maŭzoleo estis ekipita per multaj kaŝitaj sagpafiloj kontraŭ ŝtelado. Oni diras, ke antaŭe, kiam kamparanoj tie fosis puton aŭ konstruis tombon, ili ofte vidis “monstron”, kiu kaŭzis aŭ subitan disfalon de la tombo aŭ subitan elĉerpiĝon de la putakvo. Foje la “monstro” eĉ staris sur la putmuro, kun larĝe malfermitaj okuloj kvazaŭ rigardantaj la laborantojn.

Terakota armeo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la Terakotan Armeon:

Al Hju-Ĉan ili venas, ĉe la dezerto de Gobi,
kie leviĝas tombo de l'Imperia Majesto.
Jen centoj da skulptistoj plurloke tajlas argilajn
figurojn de soldatoj kaj de ĉevaloj en ordo
laŭ ĝustaj dimensioj, kiuj fosaĵe parados.

[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bildoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 114.