Terapeŭtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terapeŭtoj (el la greka therapeutai: servistoj, t. e., servistoj de Dio) estis judaj sektanoj, samtempuloj de Jesuo, loĝantaj precipe en Aleksandrio, en Egiptio. Ili havis multajn rilatojn kun la esenoj, kies principojn ili praktikis; same kiel ĉi tiuj lastaj, ili dediĉis sin al la praktikado de ĉiuj virtoj. Ilia nutraĵo estis ekstreme simpla. Dediĉataj al la celibato, al la meditado kaj al la soleca vivado, ili formis veran religian ordenon. Filono el Aleksandrio, juda platona filozofo en Aleksandrio, estis la unua, kiu parolis pri Terapeŭtoj kaj nomis ilin judoj, sed Eŭzebio, Sankta Hieronimo kaj aliaj pastroj opiniis ke ili estas kristanoj. Egale, ĉu ili estis judoj aŭ kristanoj, ili prezentis interligitecon inter judismo kaj kristanismo.