Teraso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino kaj infanino rigardante el teraso.

Teraso estas ebena tegmento kun balustrado. En domoj de varmaj klimatoj ĝi havas multajn utilojn kaj ĉefe ĝui mildan veteron, sunbanadi, sekigado de lavitaj vestaĵoj, kunvenejo, salono, rigardejo ktp. En kelkaj urboj kaj landoj terasoj estas grava parto de urba pejzaĝo. En multaj lokoj eblas trairi de unu domo al alia tra terasoj.

Laŭ Francisko Azorín teraso estas Vasta plataĵo sur konstruaĵo, sur monto, sur altaĵo.[1] Li indikas etimologion el la latina terraceus (teraĵo), de terra.[2]

En agrikulturo ĝi estas ebena agro, elformita sur deklivoj per konstruo de ŝtona aŭ tera digeto. Ĝi estas uzata en altmontaroj por protekti agron, kulturplantojn pro erozio. Kaj en ĝardenado teraso estas alta ebena teramaso subtenita per masonaĵo kaj aranĝita en ĝardeno por ĝui belvidon aŭ faciligi promenadon.

En geografio ĝi estas ebena larĝa benko, interrompanta deklivon. [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 200.
  2. Azorín, samloke.
  3. PIV2, p. 1152.