Terence White

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terence White
Persona informo
Terence Hanbury White
Naskiĝo 29-an de majo 1906 (1906-05-29)
en Mumbajo
Morto 17-an de januaro 1964 (1964-01-17) (57-jaraĝa)
en Pireo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Unua Tombejo de Ateno vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Cheltenham College • Reĝina Kolegio vd
Profesio
Alia nomo James Aston vd
Okupo verkisto • romanisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto vd
Verkado
Verkoj The Sword in the Stone vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Terence Hanbury WHITE (n. la 29-an de majo 1906, m. la 17-an de januaro 1964) estis angla verkisto plej konata pro sia Artura romano La Estinta kaj Estonta Reĝo.

Li naskiĝis en Mumbajo. Liaj fruaj jaroj malfacililis: lia patro estis alkoholulo kaj disiĝis de lia (emocie frigida) patrino kiam Terence havis dek kvar jarojn. Li studis en la privata lernejo Cheltenham College kaj en Queen's College, Universitato de Kembriĝo, kie li verkis disertaĵon pri Le Morte d'Arthur de Thomas Malory. Poste li instruis ĉe Stowe School, kiu estas privata lernejo.

En 1936 eldoniĝis lia unua presita verko, England Have My Bones (Anglio Havu Miajn Ostojn), pri jaro en Anglio. Tiun jaron li lasis sian postenon kaj ekloĝis en laborista dometo kie li verkis, fiŝis, ĉasis kaj falkĉasis. Li relegis Le Morte d'Artur kaj estis inspirata komenci romanon pri la infaneco de Reĝo Arturo, The Sword in the Stone (La Glavo en la Ŝtono), kiu estis tuj laŭdata kiam ĝi aperis en 1939.

En februaro de 1939 li translokiĝis al Irlando, kie li loĝis dum la dua mondmilito kaj verkis du sekvaĵojn de The Sword in the Stone - The Witch in the Wood (La Sorĉistino en la Arbaro) - poste renomata The Queen of Air and Darkness (La Reĝino de Aero kaj Mallumo) - kaj The Ill-made Knight (La Misfabrikata Kavaliro).

En 1946 li denove translokiĝis, tiam al Alderney, unu el la Manikinsuloj, kie li pasis la reston de sia vivo. Tiun jaron eldoniĝis porinfan-romano, Mistress Masham's Repose. En 1947 aperis The Elephant and the Kangaroo (La Elefanto kaj la Kanguruo), pri irlanda inundo simile al tiu de Noa. Dum la 1950-aj jaroj aperis du nefikciaj libroj - The Age of Scandal (La Epoko de Skandalo, pri Anglio dum la 18-a jarcento, kaj The Goshawk (La Falko), pri siaj klopodoj trejni falkon por falkĉasado. En 1954 li tradukis kaj redaktis The Book of Beasts (La Libro de Bestoj), mezepokan libron pri diversaj bestoj unue verkita en la latina kaj poste tradukita en la mezepokan anglan.

En 1958 li kompletigis sian kvaran Arturan romanon, The Candle in the Wind (La Kandelo en al Vento). Ĝi neniam aperis sendepende: ĝi aperis kun la aliaj (iom reviziataj) romanoj en la libro The Once and Future King (La Estinta kaj Estonta Reĝo), tiel formante tetralogion. Tiu libro inspiris la muzikan teatraĵon Camelot (1960).

Terence White mortis pro kormalsano surŝipe en Pireo, Grekio, revenante al Alderney de prelegveturo al Usono. Li entombiĝis en Ateno.

En 1977 eldoniĝis, anonime, lia fina Artura romano, The Book of Merlyn (La Libro de Merlino).