Terentio
El Vikipedio
Terentio (Publius Terentius Afer), latina dramatisto, mortis ĉ. 159 a.K.
Filo de sklavino, eble li naskigixis ĉ. 190 a.K. aŭ en Kartago aŭ en la greka regiono de Italio. Verŝajne li vivis en Kartago ĝis oni vendis lin al la roma senatoro Terentius Lucanus, kiu aranĝis lian edukadon kaj poste, impresata de liaj takentoj, liberigis lin. Post liberiĝo, Terentio prenis de sia antaŭ mastro la nomon Terentius.
Terentio adaptis grekajn komediojn, uzante konversaciajn latinajn esprimojn. Postvivas ses komedioj, kiuj tre influis la eŭropajn dramistojn de la Renesanco kaj postaj periodoj. Ili estas
- Adelphoe (La Fratoj)
- Andria (La Junulino de Andros)
- Eunuchus (La Eŭnuko)
- Heautontimorumenos (La Sin-turmentanto)
- Hecyra (La Bopatrino)
- Phormio (')
