Teresa Carreño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teresa Carreño
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1853 (1853-12-22)
en Karakaso
Morto 12-an de junio 1917 (1917-06-12) (63-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Panteono Nacia de Venezuelo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Venezuelo
Subskribo Teresa Carreño
Familio
Patro Manuel Antonio Carreño
Edz(in)o Eugen d'Albert • Émile Sauret • Giovanni Tagliapietra • Arturo Tagliapetra
Infanoj Eugenia Harris-D'Albert • Hertha Weber-D'Albert
Okupo
Okupo komponistodirigentopianisto • operkantisto
vdr

Teresa CARREÑO (n. la 22-an de decembro 1853 — m. la 12-an de junio 1917) estas venezuela pianistino, konsiderata unu el la plej grandaj el ĉiuj tempoj, naskiĝis en 1853 en Caracas (Karakaso), filino de la muzikisto Manuel Antonio Carreño.

En sia naŭjaraĝo ŝi jam estis perfekta pianvirtuozino kaj komenciĝa komponistino. Krom ŝia patro, kiu gvidis ŝiajn unuajn paŝojn sur la klavaro, instruis ŝin la germana komponisto Julius Hohene. En la jaro 1863 ŝi translokiĝis al Novjorko, kie ŝi ricevis lecionojn de la monde konataj komponistoj Luis M. Gottschalk kaj Anton Rubinstein.

Perfektiĝinte sian muzikan edukadon en Eŭropo, en la aĝo de dek ok jaroj ŝi komencis sian karieron de brila koncertistino[1]. Tiu kariero kondukos ŝin al la triumfoj en Usono, Latinameriko, Aŭstralio, Novzelando, Egiptujo, Sudafriko kaj Eŭropo, kie ŝiaj koncertoj eksplodigis la admiron de la popoloj.

La karakasa Teresa Carreño alpropigis al si, speciale, la spiritan koron de Germanujo, de kie imperiestra kortego ŝi estis artistino preferata. Berlino adoptis ŝin kiel sian civitaninon. Tie oni nomis ŝin "Brunilda la Valkirio". Antaŭ ŝia arto kliniĝis eminentaj komponistoj kiel Brahms, Liszt, Grieg, Wagner, Bruckner, Von Bülow, Clara Schumann, kiuj ĉiuj ĝuis ŝian amikecon.

En 1889 ŝi elektis Berlinon kiel sian restadejon, kaj en tiu ĉefurbo festis sian oran edziniĝon kiel artistino la 21an de novembro 1892.

Denove ŝi translokiĝis al Novjorko, kie ŝi mortis en la jaro 1917. Caracas dediĉis al ŝi monumenton, konstruitan de la skulptisto Pedro Basalo, en la promenejo El Calvario. En la ombro de la arboj, en la kvieteco de la silenta parko, apud fontanoj kaj ĝardenoj, ŝia imago reviviĝas kaj staras antaŭ la novaj generacioj de Venezuelo.

El serio Virinoj en Muziko[redakti | redakti fonton]

Plaque commemorating Teresa Carreño at the place of her death. New York City.
Memortabulo de Teresa Carreño ĉe la loko de sia morto, 740 West End Avenue 96th Street, Novjorko

María Teresa Carreño (1853-1917) estis venezuela pianisto, soprano, komponistino kaj dirigento. Ŝi naskiĝis en Karakaso, membro de grava kaj muzikista familio: ŝia avo estis la komponisto José Cayetano Carreño; ŝia patro, krom pianisto, estis Ministro pri Financoj kaj bo-familiano de Simón Bolivar, unu el la fondpatroj de Sudameriko.

De frua aĝo la patro donis al Teresa la unuajn muziklecionojn, kiujn ŝi sekvis ĉe la germana muzikisto Julio Hohene. Sed baldaŭ la patro ekkomprenis ke ili ne povas sekvi la rapidan progreson de sia filino kiel pianisto, ĉar Teresa estis prezentanta siajn proprajn piankomponaĵojn jam en la aĝo de ses jaroj.

La ŝanĝoj en la politika situacio de la lando, kaj la bezono doni al Teresa taŭgan muzikan edukadon kiu permesus al ŝi koncerti en famaj koncertejoj, decidigis la familion translokiĝi al Novjorko (1862) kie ŝi studis unue kun Regina Watson.

Sed en la sama jaro de ilia alveno al Novjorko, Teresa jam debutis ĉe la Irving Hall. Tiu ĉi prezentado estis rimarkita de la granda pianisto kaj komponisto Louis Moreau Gottschalk, kiu fariĝis ŝia profesoro. Al li estas dediĉita la unua publikigita komponaĵo de Teresa: “La Valso de Gottschalk” (1863), elĉerpita en tri sinsekvaj eldonoj en ununura jaro.

Al la sukcesa Novjorka koncert-serio de Teresa, sekvis dek du plenvenditaj prezentadoj en Bostono la sekvan jaron.

Ravitaj, la kritikistoj festis la naŭjarulinon, kiu havis problemojn grimpi sur la pian-tabureton sed brile prezentis komponaĵojn, kaj de ŝia instruisto kaj de Franz Liszt. Ŝi ricevis la faman medalon de la Filharmonia Societo okaze de sia unua publika prezento kun orkestro. Abraham Lincoln ricevis ŝin en la Blanka Domo, kiun ŝi vive rememoris: "La prezidanto estis tiel afabla ke mi preskaŭ forgesis mian malbonhumoron (ĉar) la pedaloj estis for de mia atingo”.

De tiam, kaj en rapida sinsekvo Teresa Carreño konkeris plurajn koncertejojn de Ameriko kaj Eŭropo. Finfine la familio translokiĝis al Parizo, kie ŝia vivo fariĝis riĉa en trejnado kaj novaj spertoj. Ŝi renkontiĝis kaj ludis antaŭ eminentaj muzikistoj. Ŝia repertuaro inkludis verkojn de Beethoven kaj Chopin, sed ĉe multaj koncertoj ŝi ankaŭ prezentis siajn proprajn komponaĵojn, kiuj ŝajnas tre rafinitaj konsiderante ŝian junan aĝon. Grava nombro da ŝiaj verkoj originas en tiu ĉi nekredeble produktiva kaj okupata periodo de ŝia vivo, kaj estis sekve publikigitaj antaŭ ŝia dudeka naskiĝtago.

Surbaze de la alta teknika kapablo de Teresa Carreño, estas ne surprize ke ĉiuj tiuj fruaj komponaĵoj postulis tre spertan prezentiston. Sed, jes! surprizas “la emocia profundo de ŝiaj komponaĵoj”… “kvazaŭ ŝia muziko jam antaŭsignus la tragikan perdon de ŝia patro, la antaŭtempajn mortojn de ŝiaj infanoj kaj ŝiajn malsukcesajn geedziĝojn”.

Teresa Carreño estis unu el la grandaj pianistoj de ĉiuj tempoj, aspekto kiu ombris ŝian gravan produktadon kiel komponisto. Dum sia vivo, ŝi komponis ĉirkaŭ 75 verkojn por piano, voĉo kaj piano, koruso kaj orkestro kaj instrumenta ensemblo. Ŝi ankaŭ verkis kelkajn “merengue” -tradicia latinamerika ritmo- kiujn ŝi integris al kelkaj pecoj kiel interludon.

Plej multaj el la komponaĵoj estis verkitaj antaŭ ŝia 22-a jaraĝo. Komponado okupis duan lokon en ŝia plenaĝeco. Ŝi devis alfronti esencajn bezonojn: subteni sian familión el ses infanoj, kaj pianludado estis la plej sekura kaj daŭra ekonomia agado.

Kolumnisto el New York Times (1917) diris: “Ne multaj homoj de la malfrua deknaŭa jarcento atingis tian sukceson kaj kontenton kiel Teresa Carreño en ŝiaj tri malsamaj sed interrilataj profesioj. Sendube la pianisto Carreño venas unue, sed ŝiaj instrumetodoj kaj ŝiaj komponaĵoj estas spegulbildoj de ŝia pianismo. Tial, ŝiaj kontribuoj al la muzika mondo meritas esti pli konataj”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 193 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean-Pierre Thiollet, 88 notes pour piano solo, "Solo nec plus ultra", Neva Editions, 2015, p.51. ISBN 978 2 3505 5192 0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Andres Turrisi, Venezuela Stelo numero 14, junio 1978, paĝo 4a