Teresa Hoppe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri pola instruistino kaj politikistino. Vidu ankaŭ la tekston pri la rumanihungara verkistino Teréz Hoppe.
Teresa Hoppe
Persona informo
Teresa Hoppe
Naskiĝo la 13-an de septembro 1947
en Kowalewo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater University of Life Sciences in Poznań vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Varsovio vd
Dum la 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teresa Jadwiga HOPPE (naskiĝis la 13-an de septembro 1947 en Kowalewo, en Pomerio) estas pola politikistino, instruistino, entreprenistino kaj aktivulino de la kaŝuba minoritato, vicprezidantino de Kaŝub-Pomeria Asocio, parlamentanino de la Pola Sejmo de la 2011 en la 7-a oficperiodo kaj la anino de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi finis la Hortikulturan Teknikumon en Pruszcz Gdański, kie en la jaro 1965 ŝi ricevis abiturientan diplomon. En la jaro 1979 ŝi finis Hortikulturan Fakultaton en Agrikultura Akademio (Universitato) en Poznano. En la jaro 1991 ŝi akiris titolon de magistro pri teologio en la Universitato je la nomo de Stefan Wyszyński t.e. en la Katolika Teologia Akademio.

Postdiplomajn studojn pri ĵurnalistiko ŝi finis en Altlernejo de Socia Komunikado en Gdynia.

Faklaboron ŝi komencis en la duono de la 60-aj jaroj de pasinta jc. Ŝi eklaboris en la Stacio de Kultivado de Plantoj en Krokowa kaj en la Entrepreno pri Urbaj Vojoj kaj Verdaĵoj en Gdynia, kie ŝi ekloĝis en la jaro 1975. Poste ŝi havis privatan entreprenon. De la komenco de la 90-aj jaroj de pasinta jc ŝi dum dek kelkaj jaroj instruis religion en unu el la bazaj lernejoj en Gdynia.

En la jaro 1980 ŝi aliĝis al la Sendependa Memstara Sindikato Solidareco, poste kunlaboris kun la Civitana Komitato Solidareco. En la unua duono de la 80-aj jaroj de la pasinta jc aliĝis al la Kaŝub-Pomeria Asocio, kaj reaktivigis la Filion de la Asocio en Gdynia. En la jaro 2010 ŝi estis kandidatino por la posteno Prezidanto de la Asocio, tamen malvenkis kun Łukasz Grzędzicki[2]. Ŝi plenumis plurajn funkciojn en tiu Asocio i.a. vicprezidantino en la oficperiodo 20112013[3]. Ŝi estis engaĝiĝinta en la popularigado de la kaŝubia folkloro kaj iniciatis la kreon de la Centro de Kaŝub-Pomeria Kulturo kaj ankaŭ promociis la eldonadon de la lokaj gazetoj kaj publikaĵoj kaj ankaŭ la popularigadon kaj disvastigon de la kaŝuba lingvo.

Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2011 ŝi estis senpartia kandidatino, sed de la listo de Civitana Platformo en la balotregiono n-ro 26 en Gdynia. Ŝi akiris la mandaton la parlamentanino de Pola Sejmo de la 7-a oficperiodo akirante 7552 da balotvoĉoj[4].

Oktobre 2015 ŝi estas kandidatino en parlamentaj balotoj al Pola Sejmo de la Civitana Platformo en la balot-regiono n-ro 26 (Gdynia) en la distriktoj: Gdynia, Slupsko, Wejherowo kaj Rumia.

En la jaro 2006 ŝi ricevis la ŝtatan ordenon - Bronza Kruco de Merito[5].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2012 ŝi renkontiĝis en sia parlamentana oficejo en Gdynia kun la anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) Kazimierz Krzyżak kaj Eduardo Kozyra kiuj konvinkis ŝin aliĝi al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). Kiam la 15-an de marto 2013 okazis en Gdynia la vernisaĝo de la Senata Ekspozicio "125 jaroj de la lingvo Esperanto" ŝi sendis tien sian asistantinon el sia parlamentana oficejo de Gdynia. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, du aliaj parlamentanoj de Pola Sejmo: universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń ... kaj pluraj aliaj.

Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (en la pola).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
  2. url=http://expresskaszubski.pl/aktualnosci/2010/12/lukasz-grzedzicki-prezesem-zrzeszenia-kaszubsko-pomorskiego[rompita ligilo] Łukasz Grzędzicki prezesem Zrzeszenia Kaszubsko-Pomorskiego Wojciech Drewka expresskaszubski.pl 5 grudnia 2010, 2011-10-10
  3. url=http://www.kaszubi.pl/?p=page&page_id=33 Skład Zarządu Głównego XVIII kadencji 2011–2013 kaszubi.pl 2011-10-10.
  4. url=http://wybory2011.pkw.gov.pl/wyn/220000/pl/okr-26.html#tabs-1 Serwis PKW – Wybory 2011 2011-10-10.
  5. Monitor Polski 2007, 21, 242.