Terijakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
terijakio el koko.
Whopper Teriyaki ĉe Burger King

Terijakio (kanji: き; hiragana: てりやき, en romaji: teriyaki) estas kuirtekniko en Japanio. Manĝaĵoj estas kuiritaj aŭ frititaj en dolĉa sojsaŭco.

La vorto terijakio devenas de la vorto teri (照り?), kiu indikas la brilon de la sukero kiu enestas. yaki (焼き?), signifas kuiri aŭ rosti. La viando estas enmetata kelkfoje en saŭcon antaŭ kaj dum la kuirado aŭ oni metas la saŭcon per peniko.

La saŭco, nomita tare estas tradicie farita per miksado kaj kuirado de sojsaŭco, sakeomirin kaj sukeromielo.

Terijakio povas ankaŭ esti surtabligita malvarme, kiel ekzemple en bento, menuo en kesteto.

Teriyaki burger[redakti | redakti fonton]

Teriyaki burger (照り焼きバーガー?) estas variaĵoj de hamburgero, kreitaj de la japana restoraci-grupo Mos Burger en 1973.