Terkarbo
Terkarbo (aŭ pli simple karbo) estas plejparte minerala karbono, eltirata el la tera profundo por servi ĉefe kiel brulaĵo, kelkfoje ankaŭ kiel bazo por kemiaj procesoj. Kiam oni bruligas ĝin kiel energiofonton, liberiĝas karbona dioksido, kio kontribuas al la forceja efiko kaj tiel al la tervarmiĝo.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverbo pri karbo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo. ”