Pasul Ghimeş-Palanca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Terkolo de Djimeŝo)
Pasul Ghimeş-Palanca
Istmo
montpasejo [+]

LandoRumanio
Koordinatoj46° 33′ 19″ N, 26° 6′ 44″ O (mapo)46.555326.1122Koordinatoj: 46° 33′ 19″ N, 26° 6′ 44″ O (mapo)


Pasul Ghimeş-Palanca (Rumanio)
Pasul Ghimeş-Palanca (Rumanio)
DEC

Map
Pasul Ghimeş-Palanca
vdr
Montpasejo de Djimeŝo

Pasul Ghimeş-Palanca (Pasejo de Djimeŝo, hungare Gyimesi-szoros) estas montpasejo en Rumanio en Orientaj Karpatoj, kiu el Baseno de Ĉiko kondukas tra la valo Tatroŝo al Moldavio je alto de 1006 m super marnivelo. Unu el la fervojlinioj, kiuj transiras la montojn, estas tie. En la pasejo, kiu estas proksimume 30 km. longa kaj kelkcent metrojn larĝa, kaj en la valoj de riveretoj kuŝas tri komunumoj en multaj vilaĝetoj: Lunca de Sus, Lunca de Jos kaj Ghimeş-Făget. La loĝdomoj situas en disŝutitaj grupoj. Ĝia loĝantaro plejparte estas hungare nomata "ĝimeŝaj ĉangoj". Ili vivtenas sin precipe per bredado kaj arbarproduktado pro manko de plugkampo. Ilia popolkulturo pro izoliteco estas pli arkaika kontraŭ de tiu de sikuloj en la Baseno de Ĉiko.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ferenc Dobos (filo): A Gyimesi-szoros földrajza (Pécs, 1939).
  • Kallós Zoltán-Martin György: Tegnap a Gyimesben jártam (1989).
  • Antal Imre: Gyimesi krónika (1992).
  • Tánczos Vilmos: Gyökerekkel gyökereztél. Gyimesi és moldvai imádságok. Pro-Print Kiadó, Csíkszereda, 1995. (Popolpreĝoj).
  • Tankó Gyula : Gyimesi szokásvilág. Erdélyi Gondolat Kiadó, Székelyudvarhely, 1996.
  • Antalné Tankó Mária: Gyimesi írott tojások,1999;[1]
  • Antalné Tankó Mária: Gyimes-völgyi népi gyógyászat,2003.
  • Tankó Gyula: Én is tudtam hazudni: Népi humor Gyimesben. Erdélyi Gondolat Kiadó, Székelyudvarhely, 2003.
  • Antal Mária: A gyimesvölgyi csángó magyarok hiedelmei. General Press Kiadó.
  • Antal Imre: Történelmi események a Gyimes vidékén a régmúlttól napjainkig. PALLAS-AKADÉMIA Könyvkiadó, Csíkszereda, 2005.
  • Babai Dániel, Molnár Ádám, Molnár Zsolt: "Ahogy gondozza, úgy veszi hasznát" (Tradicia ekologia scio kaj mastrumado en Gyimes), Magyr Nemzeti Vidéki Hálózat, 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.