Agrikulturisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pluganta terkultivisto kiel kutime ĝis la 1960-aj jaroj
Grenrikoloto en la 21-a jarcento
Plugado kun akvobubalo en Vjetnamujo
Agrikulturisto en rizkampo, Bangladeŝo
Pluganta kamparano, Hispana nacia biblioteko, 13-a jarcento
Kukumkulturisto survoje bazaren, Spree-arbaro, Germanujo

Terkultivisto estas persono, kiu profesie prilaboras la teron por kreskigi vegetaĝojn.

AgrikulturistoAgrokulturisto estas profesio de la agrikulturo, en kiu grundo estas kultivata por produkti agrikulturajn varojn. Plej ofte oni inkludas ankaŭ brutobredistojn en tiu kategorio, kvankam ambaŭ profesioj iom distanciĝas, sed ankaŭ tre ofte koincidas. Oni devas disigi tiun koncepton disde kamparano, ĉar tre ofte kamparano estas kiu loĝas en kamparo aŭ en kampara vilaĝo ĉu tiu dediĉas sin al la agrikulturo ĉu ne.

Laŭlonge de historio agrikulturistoj estis plej parto de la loĝantaro kaj preskaŭ la tuton de la aktiva loĝantaro (laboristoj). Fakte la komenco de la historio pli malpli koincidas kun la momento kiam la iamaj ĉasistoj kaj rikoltistoj iĝis ankaŭ agrikulturistoj foje ankoraŭ duonnomadaj. La komenco de la fino de tiu hegemonio koincidas kun la komenco de la Industria revolucio pli malpli komence de la 19a jarcento.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Deutschland: