Terlingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terlingvo, Earth Language (EL) aŭ, Japane, 地球語 ([ĉi-KJU-go]) estas planlingva projekto destinita por internacia helplingvo, kreita de Yoshiko F. McFARLAND.

Ŝi publikigis la lingvon en sia retpaĝo en 1996.

EL uzas ne fonetikajn sed ideografiajn literojn. Ĝi pli respektas komunikadon per simbolo ol komunikadon per voĉo. Ĝi uzas 89 fundamentajn simbolojn inklude de gramatikaj signoj kaj numeraloj, ĉiu simbolo estus bazita je vide komprenebla komuna elemento de homa rekono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.