Terminaro de klasika dancado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tie estas la listo de terminoj uzataj en klasika danco kaj en klasika baleto. Grava parto de la terminaro estas en la franca lingvo, ĉar baleto estis formaligita en Francio.


Baleto estas formaligita speco de danco, kutime plenumita sur sceno kiel parto de baleta danca laboro kiu inkluzivas mimikon, agon kaj muzikon. Dancistoj povas plenumadi surfingre (pointe) aŭ duon-surfingre (demi-pointe). Dum trejnado, la dancistoj ekzercas je la manrelo kaj sur centra parto de planko.

Enhavo

A[redakti | redakti fonton]

Adagio, adage[redakti | redakti fonton]

adage (franca), adagio (itala)

En muziko, adaĝe signifas "malrapide", kaj en baleto ĝi signifas malrapidajn, malfaldantajn movadojn.

En klasika baleta klaso, la adagio porcio de la leciono koncernas malrapidajn movojn por plibonigi la dancistan eblecon regi la kruron kaj pligrandigi vastigaĵon (kio estas, por konduki la kruron en altajn poziciojn kun rego kaj komforto).

En grand pas (aŭ klasika pas de deux; grand pas d'action; kaj tiel plu), la adagio estas kutime nomata kiel la grand adage, kaj ofte sekvas post la entrée. Ĉi tiu adage estas tipe la eksteren movo de la grand pas kie la baletistino estas kun la kondukanta malina danseur aŭ unu aŭ pli multaj omaĝantoj.

En baleto, la vorto adagio signifas ne la muzikon akompanantan la dancon sed la specon de baleta movo plenumata. Ekzemple, la granda adage de la fama nigra cigna pas de deux de cignolago estas melodie andante, dum la dancordigo estas adagio.

À la seconde[redakti | redakti fonton]

Flanken aŭ en la dua pozicio. À la seconde kutime signifas paŝon kiu movas flanken aŭ movon faritan flanken kiel ekzemple grand battement à la seconde.

Teknike defianta speco de turno estas pirouette à la seconde, kie la dancisto spinas kun la laboranta kruro en dua pozicio à la hauteur. Ĉi tiu turno estas kutime plenumata per malinaj dancistoj, kaj pro la teknikaj scipovoj postulataj por plenumi ĝin korekte, ĝi estas konsiderata kiel la malina kopio de fouetté en tournant (vidu en fouetté rond de jambe en tournant).

Allegro[redakti | redakti fonton]

De la itala, signifo de la vorto estas "gaja" aŭ "ĝoja". Ĝi estas danca variado karakterizita per saltoj kaj pli rapida tempoindiko. En petit allegro la dancistoj plenumas pli malgrandajn saltojn kiel petit jeté kaj entrechat. La grand allegro estas karakterizita per pli grandaj saltoj kiel sissone ouvertegrand jeté.

Vidu ankaŭ en allegro (muziko).

Allongé[redakti | redakti fonton]

Allongé laŭvorte estas "plilongigita", "distirita". Ĝi estas pozo en kiu la brakoj estas plilongigitaj, malsimile al arrondi. Ankaŭ ĝi estas movo kiu celas atingon de la pozo.

Angulo de la sceno[redakti | redakti fonton]

La sceno estas konsiderata kvazaŭ ĝi estas ortangula. La dekstra kaj maldekstra flankoj estas difinitaj laŭ tio kiel estas por spektantoj. La parto de sceno pli proksima al spektantoj estas konsiderta kiel suba, la parto de sceno malpli proksima al spektantoj estas konsiderta kiel supra, ĉi tio estas kiel okazos se fari foton de la sceno de spektanta loko.

Aplomb[redakti | redakti fonton]

Aplomb (aplombo) estas kapablo de dancisto teni ekvilibron, stabilecon de pozicio. La termino priskribas veran koordinatigon de la korpo en danco, kiu estas kondiĉo de vera plenumado de la danco.

Apoganta kruro[redakti | redakti fonton]

Apoganta kruro estas tiu kruro kiu apogas la danciston dum kiam ĝi komencas iun dancan movon. La alia kruro estas nomata kiel laboranta kruro.

Arabesque[redakti | redakti fonton]

Arabesque
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Arabesko (baleta pozicio).

Arabesque (arabesko) laŭvorte estas "araba maniero". Ĝi estas certa pozicio de korpo subtenata sur unu kruro, kun la alia kruro etendita malantaŭ la korpo kun la genuo rekta. La dorsa kruro povas tuŝi la plankon en tendu malantaŭe (nomata kiel arabesque par terre), aŭ esti altigita je iu angulo. Komunaj anguloj estas 45° (ankaŭ nomata kiel à demi hauteur), kaj 90° (à la hauteur). Kiam la angulo estas multe pli granda ol 90° kaj la korpo moviĝas antaŭen kiel kontraŭpezilo al la dorsa kruro, la pozo estas nomata kiel arabesque penchée. Estas ankaŭ diversaj brakaj kaj kruraj kombinaĵoj, kiel brako antaŭen sur la sama flanko kiel la dorsa kruro aŭ la alia brako antaŭen.

Arrière[redakti | redakti fonton]

Arrière laŭvorte estas "malantaŭe". Paŝo en arrière movas malantaŭen, for de la spektantoj. Movo farita malantaŭen de la dancisto devus esti nomata ekzemple kiel grand battement en arrière.

Arrondi[redakti | redakti fonton]

Arrondi laŭvorte estas "ronda". Ĝi estas pozo en kiu la brakoj estas rondigitaj, malsimile al allongé. Ankaŭ ĝi estas movo kiu celas atingon de la pozo.

A solo[redakti | redakti fonton]

A solo laŭvorte estas "sole" en la itala. Ĝi estas parto de baleta spektaklo kiu estas dancata per sola dancisto.

Assemblé[redakti | redakti fonton]

Iam ankaŭ pas assemblé. Laŭvorte "muntita". Movo kie la unua piedo plenumas battement glissé / degagé, susurante eksteren. Kiam la dancisto ekigas salton, la dua piedo tiam susuras supren sub la unua piedo. La piedoj kuniĝas kune meze en aero, kaj la dancisto surteriĝas per ambaŭ piedoj sur la plankon samtempe, en tria aŭ kvina pozicio.

À terre[redakti | redakti fonton]

Vidu en par terre.

Attitude[redakti | redakti fonton]

Attitude laŭvorte estas "pozo", "pozocio", "sinteno". Ĝi estas pozicio en kiu la dancisto staras sur unu kruro (sciata kiel la apogantasubtenanta kruro) dum kiam la alia kruro (laboranta kruro) estas levita kaj bone turnita ekster kun la genuo kurba je proksimume 90-grada angulo. La levita aŭ laboranta kruro povas esti malantaŭ (derrière), antaŭ (devant) aŭ flanke (à la seconde) de la korpo. Se la kruro en attitude derrière estas sur la planko, tiam la pozo estas sciata kiel B-plus. Gravas noti ke dum plenumado de attitude pozicio devantderrière, la genuo devus konformi la maleolon, kvazaŭ la tuta kruro devus estas en ebeno. La attitude pozicio povas esti plenumita kun la apoganta kruro kaj piedo surfingre, duon-surfingre aŭ sur plata piedo. Vidu ankaŭ en arabesko.

B[redakti | redakti fonton]

Balancé[redakti | redakti fonton]

Balancé estas franca vorto por "balanci". Ankaŭ nomata kiel pas balancé. Ĝi estas kutime plenumata en tri kalkulaĵojn (valsa ritmo). La dancisto tipe komencas en kvina pozicio, en plié. Antaŭ la unua kalkulo, unu piedo etendas en degagé, tipe al dua pozicio (kvankam oni povas balancé antaŭen aŭ dorsen). Sur la unua kalkulo, pezo tradoniĝas al tiu degagé piedo finante kun ĉi tiu kruro en plié kaj la alia piedo krucigita malantaŭe (aŭ antaŭe) de la staranta kruro, en coupé pozicio. Sur la dua kalkulo, la dancisto paŝas sur la duan piedon (tipe duon-surfingre), rektigante la pezo-apoganta kruron tiel ke la unua piedo, eltirita, leviĝas malmulte super la planko. Sur la tria kalkulo, pezo tradoniĝas reen sur la unuan piedon, kiu restas en relevé, kun la dua piedo en cou-de-pied denove. Balancé estas simila al la "paŝo, pilko-ŝanĝo" kombinaĵo en frapa dancado, kvankam la paŝoj en frapa dancado estas tipe kalkulataj kiel "unu kaj du" anstataŭ "unu du tri" kiel estas priskribite pli supre.

Baleta jupo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Baleta jupo.
Baleta jupo


Ballabile[redakti | redakti fonton]

Ballabile en la itala estas "danca". En baleto la termino temas pri danco plenumata per la korpo de baleto. La termino grand ballabile estas uzata se preskaŭ ĉiuj partoprenantoj (inkluzivante ĉefajn karakterojn) de aparta scenaĵo en pleno-longa laboro plenumas grandskalan dancon.

Ballet d'action[redakti | redakti fonton]

Ballet d'action (baleto de ago) estas baleto sen parolado, en kiu la tuta drama rakonto estas montrata per danco kaj pantomimo.

Ballon[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ballon (baleto).

Ballon estas la fanfaronado, en kiu la dancisto povas montri la helecon de la movado. Ĝi priskribas kvaliton, ne la alton, de la salto. Eĉ je malgrandaj, rapidaj saltoj (petite allégro), dancistoj penas eksponi la ballon.

Ballonné[redakti | redakti fonton]

Ballonné laŭvorte estas "pufa". Ĝi estas salto je unu piedo kun movo direkte al la laboranta kruro, kiu rektiĝas dum la salto. Kiam la apoganta piedo surteriĝas post la salto, la laboranta kruro revenas al sur le cou de pied.

Ballotté[redakti | redakti fonton]

Ballotté estas salto antaŭen aŭ malantaŭen, dum kiam rektigitaj kruroj estas en la 5-a pozocio. Poste unu piedo estas alportata tra sur le cou de pied kaj rektigata je direkto de la salto, kaj la alia surteriĝas je demi-plié, la korpo inkliniĝas for de la alportita piedo.

La movo estas ofte farate dufoje, en unu kaj en la rea direkto.

Battement[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas kalcitranta movo de la laboranta kruro (kiu estas la kruro kiu plenumas la teknikaĵon). Battement-oj estas kutime plenumataj antaŭen (en avantà la quatrieme devant), flanken (à la seconde) aŭ dorsen (en arrièreà la quatrieme derrière).

  • Battement développé estas kutime malrapida battement en kiu la kruro estas unue levata al retiré pozicio, kaj poste plene etendata pasante tra attitude pozicio. La rea varianto estas battement enveloppé.
  • Battement enveloppé estas farata kiel grand battement, sed dum la reveno la laboranta kruro unue revenas tra attitude al retiré kaj poste surteriĝas. La rea varianto estas battement développé.
  • Battement fondu estas battement (kutime pli malrapida) de fondu (ambaŭ genuoj kurbaj, laboranta piedo sur la cou de pied de la apoganta) krura pozicio kaj etendiĝas ĝis ambaŭ kruroj estas streĉitaj rektaj. Ĝi povas esti plenumita duopa, tiam la laboranta kruro rektiĝas nur dum la dua ciklo.
  • Battement frappé estas battement en kiu la piedo moviĝas de fleksita pozicio apud la alia maleolo, kaj etendiĝas eksteren al streĉita rekta pozicio, kun bato de la planko (la tiel nomata frappé). En la rusia lerno la piedo estas volvita ĉirkaŭ la maleolo, anstataŭ fleksita kaj ne batas la plankon. En ĉi tiu okazo, la frappè estas farata per tio ke la laboranta piedo batas la maleolon de la apoganta kruro post la rea movo. Battement frappé povas esti plenumita duopa.
  • Battement glissé estas rapida battement normale farata al 2-3 centimetroj for de la planko (laŭvorta signifo "glitanta" battement). Vidu en battement tendu jeté.
  • Battement jeté - mallongigo de battement tendu jeté.
  • Battement lent estas malrapida battement, normale farata tiel alte kiel eblas, kiu engaĝas konsidereblan regon kaj fortecon. Ambaŭ kruroj restas streĉitaj rektaj por la tuta daŭro de la movo.
  • Battement tendu estas battement en kiu la etendata piedo neniam forlasas la plankon. La laboranta piedo glitas antaŭen, flanken aŭ malantaŭen de la unua, tria aŭ kvina pozicio por atingi la kvaran aŭ duan pozicion, levante la kalkano for de la planko kaj streĉante la instepon. Ĝi formas la preparadon por multaj aliaj pozicioj, inter ili la ronds de jambe kaj pirouette pozicioj.
  • Battement tendu jeté (rusia lerno) estas battement normale farata al iu alto ekde 2 cm for de la planko supren ĝis 45 gradoj, depende de la stilo. Ĝi estas la sama kiel battement dégagé (en lerno de Cecchetti) aŭ battement glissé (franca lerno).
  • Battement tendu pour batterie
  • Grand battement estas potenca battement ago kie la dancisto movas la kruron tiel alte kiel eblas, dum kiam la apoganta kruro restas streĉita rekta.
  • Grand battement en cloche estas granda battement kiu kontinue susuras rekte antaŭen kaj malantaŭen pasante tra la unua pozicio de la piedoj (laŭvorte: grand battement kun pendola movado).
  • Petit battement estas battement ago kie la fleksanta ago estas je la genuo, dum kiam la supra kruro kaj femuro restas senmovaj. La laboranta piedo rapide alternas inter la cou-de-pied pozicio en la antaŭo kaj la cou-de-pied pozicio en la malantaŭo, malmulte malfermiĝante flanken.


Batterie[redakti | redakti fonton]

Batterie estas aro de teknikoj engaĝantaj saltojn, en kiuj la piedoj kruciĝas rapide antaŭ kaj malantaŭ unu de la alia, kreante klakantan aŭ pulsantan efikon en la aero kaj brosante tra unua pozicio.

Ankaŭ nomata kiel batoj en la Reĝa Akademio de Danco (RAD).

Battu[redakti | redakti fonton]

Vidu en pas battu.

Bourrée[redakti | redakti fonton]

Vidu en pas de bourrée.

Brisé[redakti | redakti fonton]

Brisé estas salto simila al assemblé. Unu kruro estas puŝata de la kvina pozicio al la dua pozicio en la aero; la dua kruro atingas la unuan en mezo en aero kun bato. Ĝi estas vojaĝanta movo; la dancisto faras assemblé, poste, farante batojn, ŝanĝas kvinajn poziciojn en la aero. La dancisto povas fari petit battement-ojn en preparado por ĉi tiu paŝo.

Bras croisé[redakti | redakti fonton]

Bras croisé laŭvorte estas "krucigitaj brakoj". Brakoj estas lokitaj tiel ke, kiam la dancisto estas vizaĝanta al unu el la anguloj de la sceno, unu brako estas etendita la dua pozicio for de la spektantoj kaj la alia estas malrektigita en unua pozicio antaŭe (antaŭen-pozicio en avant de Cecchetti).

Vidu ankaŭ en croisé.

C[redakti | redakti fonton]

Cabriole[redakti | redakti fonton]

Cabriole laŭvorte estas "salto". Ĝi estas salto konsistanta el tri eroj - eksalto de unu piedo, teno de ĝi apud la alia piedo estanta en aero, surteriĝo je la sama piedo. Povas esti farita je diversaj direktoj, je 45° aŭ 90°, je malsama kvanto de tenoj (unufoje, dufoje, trifoje).

Cabriole estas unu el la plej malfacilaj specoj de salto. Unu kruro restas altigita antaŭen aŭ malantaŭen (je arabesque), la alia kruro atingas ĝin en aero kaj estas tenata apud la alia. Korpo restas forte inklinata en direkto for de la direkto de altigo de la piedoj. Dum cabriole aperas aspekto ke la dancisto restas en aero en preskaŭ horizontala pozo.

Cabriole estas termino prenita de ĉevalrajdado, kie ĝi signifas salton de ĉevalo kun forta elĵeto de la kruroj.

Chaîné[redakti | redakti fonton]

Chaîné estas laŭvorte "ĉeno". Ĝi estas komuna mallongigo por tours chaînés déboulés, kiu estas serio de rapidaj turnoj sur alternaj piedoj kun progresio laŭ rekta streko aŭ cirklo. Ili estas ankaŭ sciataj kiel chaînés tournes. En klasika baleto ĝi estas farata surfingre aŭ duon-surfingre.

En iuj el la variantoj, antaŭ chaîné multaj dancistoj staras laŭ iu kurbo, ofte rekta streko aŭ cirklo. Dum chaîné, duono el ili iras en unu direkto laŭ la kurbo, la alia duono iras en la kontraŭa direkto laŭ la kurbo. Ĉiu el la dancistoj trapasas la aliajn dancistojn, irantajn en la kontraŭ direkto, alterne dekstre kaj maldekstre. Se la chaîné estas farata laŭ ne-fermita kurbo (rekta streko, arko, ktp), ĉiu dancisto okazante en la fino turniĝas kaj daŭrigas en la kontraŭa direkto. La turno je la fino povas esti farata tuj aŭ kun ĉirkaŭiro de ankoraŭ unu neekzistanta imagata dancisto.

Changement de piedchangement de pieds[redakti | redakti fonton]

Changement de pieds estas laŭvorte "ŝanĝo de piedoj". Ĝi estas salto en kiu la piedoj ŝanĝas poziciojn en la aero. Ekzemple, komencante en kvina pozicio kun la dekstra piedo antaŭe, povas esti plié kaj salto, reŝalto al dekstra piedo malantaŭe, surteriĝo kun la maldekstra piedo antaŭe en kvina pozicio. En la maniero de Vaganova, petit changement de pieds indikas changement kie la piedoj apenaŭ lasas la plankon.

Vidu ankaŭ en entrechat.

Chassé[redakti | redakti fonton]

Chassé estas laŭvorte "ĉasita". Ĝi estas glito antaŭen, malantaŭen, aŭ flanken kun ambaŭ kruroj kurbaj, poste salto en la aeron dum kiu la kruroj kuniĝas kaj rektiĝas. Ĝi povas esti farata en galopo (simile al infanoj simulantaj ĉevalrajdadon) aŭ per puŝado de la unua piedo laŭ la planko en plié por fari la eksalton.

Coda[redakti | redakti fonton]

Coda estas laŭvorte "vosto". En muziko, coda estas pasaĵo kiu kondukas movadon aŭ apartan pecon al konkludo. En baleto coda havas esence la saman funkcion, kvankam ĝi estas ĉiam sendependa melodia movado.

En baleto, coda estas tipe la finaĵo, aŭ finale, de suito de dancoj sciataj kiel la grand pasgrand pas d'action, kaj kondukas la suiton al la fermo. Coda ankaŭ servas la saman funkcion en klasika pas de deux, kaj tiel plu.

Coda povas havi multajn formojn. Por granda aŭ kompleksa pas d'actiongrand pas, al la coda estas kutime donita la titolo grand coda. Se granda grupo de dancistoj estas koncernata, ĝi estas kutime nomata kiel la coda générale. La coda povas servi ankaŭ kiel la fina ero de aparta scenaĵo, en ĉi tiu okazo ĝi estas kutime nomata kiel grand coda générale.

En baleto estas multaj famaj coda. Unu aparta estas por la nigra cigna pas de deux de Cignolago, en kiu la baletistino plenumas la faman 32 fouettés en tournant. Alia konata coda estas de la Le Corsaire Pas de deux.

Corps de ballet[redakti | redakti fonton]

Vidu en korpo de baleto.

Cou de pied[redakti | redakti fonton]

Vidu en sur le cou de pied.

Coupé[redakti | redakti fonton]

Coupé estas laŭvorte "distranĉita". Ĝi estas tranĉanta movo devena de saltotour (vojaĝo).

La piedo estas tuŝanta la maleolon devantderrière.

En la muziko ĝi estas je la 'kaj' kalkulo.

Coupe jeté[redakti | redakti fonton]

Coupe jeté estas saltoj de unu piedo al la alia, farataj ĉirkaŭ la sceno.

Croisé, croisée[redakti | redakti fonton]

Croisé

Croisé, croisée estas laŭvorte "krucigita". Ĝi estas unu el la direktoj de épaulement. La dancisto staras vizaĝante al unu el la anguloj de la sceno; lia/ŝia korpo estas lokita je oblikva angulo al la spektantoj. La kruro povas esti krucigita al la antaŭo aŭ al la dorso.

Croisé estas uzata en la tria, kvara kaj kvina pozicioj de la kruroj. La dancisto estas en croisé se la antaŭa kruro estas la dekstra kruro kaj korpo la dancisto estas turnita al la antaŭo-dekstra angulo de la sceno, aŭ se la antaŭa kruro estas la maldekstra kaj korpo la dancisto estas turnita la antaŭo-maldekstra angulo, tiam la dancisto estas en croisé. En croisé-pozicio la dancisto devas situi tiel, ke la spektantoj povas vidi ambaŭ ŝultrojn kaj koksojn.

Vidu ankaŭ en bras croisé, croisé derrière, croisé devant.

Croisé derrière[redakti | redakti fonton]

Du dancistoj en croisé derrière

Croisé derrière estas croisé-pozicio kun la malantaŭa piedo en tendu-pozicio malantaŭe.

Croisé devant[redakti | redakti fonton]

Croisé devant estas croisé-pozicio kun la antaŭa piedo en tendu-pozicio antaŭe.

D[redakti | redakti fonton]

De côté[redakti | redakti fonton]

Dancisto levas kruron flanken (de côté)

De côté estas pozoj kaj movoj direkte al flankoj de la sceno.

La malsameco de à la seconde estas en tio, ke en de côté estas konsiderata flanko de la sceno, kaj en à la seconde estas konsiderata flanko de korpo de la dancisto.

Déboulé[redakti | redakti fonton]

Degagé[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ sciata kiel pas dégagé. Ĝi konsistas el eltiro de la piedo de fermita pozicio al malfermita pozicio, kaj la piedo malmulte lasas la plankon kun la kalkano altigita kaj la instepo streĉita.

Ofte sekvata per paŝo sur ĉi tiun piedon en la duan aŭ kvaran pozicion. Tiam estas farata demi-plié kaj poste la apoganta piedo estas altirata, en maniero rea al tio, kiel la laboranta piedo estis movata komence.

Ĉi-ĉio povas esti farita el la unua pozico flanken, tra la dua pozicio, kaj finante en la unua pozicio starante flanke de la komenca situo. Ĉi-ĉio ankaŭ povas esti farita el la kvina pozico antaŭen aŭ malantaŭen, tra la kvara pozicio, kaj finante en la kvina pozicio starante respektive antaŭe aŭ malantaŭe de la komenca situo.

Demi[redakti | redakti fonton]

Demi estas "duono" aŭ "malgranda". Povas esti aplikita al plié kaj surfingre kaj alia movoj kaj pozicioj por indiki pli malgrandan version.

Demi detourné[redakti | redakti fonton]

Demi detourné estas duono de turno plenumita sur ambaŭ piedoj.

Demi-plié[redakti | redakti fonton]

Vidu en plié.

Demi-plié relevé[redakti | redakti fonton]

Demi-plié relevé estas demi-plié sekvita per relevé.

Demi-pointe[redakti | redakti fonton]

Vidu en duon-surfingre.

Derrière[redakti | redakti fonton]

Derrière estas io je aŭ al la malantaŭo aŭ la dorsa flanko. Ekzemple, battement tendu derrière estas battement tendu farita al la malantaŭo.

Dessous[redakti | redakti fonton]

Dessous estas laŭvorte "sub". La vorto estas uzata en okazoj, en kiuj la antaŭa kruro estas movata malantaŭen, ekzemple en la assemblé, pas de bourrée, glissade.

Dessus[redakti | redakti fonton]

Dessus estas laŭvorte "super". La vorto estas uzata en okazoj en kiuj la antaŭa kruro estas movata al la antaŭo, ekzemple en la pozicioj assemblé, pas de bourrée, glissade.

Détourné[redakti | redakti fonton]

Détourné estas turno sur du piedoj en kvina pozicio, surfingre aŭ duon-surfingre en relevé, sur la finoj de la piedoj.

Devant[redakti | redakti fonton]

Devant estas laŭvorte "antaŭo". Devant estas la direkto antaŭen. Paŝo en devant movas rekte antaŭen. Movo farita al la antaŭo povas esti ekzemple grand battement en devant. Ekzemple, tendu devant estas streĉado de la piedo al la antaŭo, aŭ attitude devant estas attitude al la antaŭo.

Développé[redakti | redakti fonton]

Komuna mallongigo por battement développé.

Duon-surfingre[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Duon-surfingre.

Duon-surfingra dancado estas plenumado de paŝoj estante sur la plenaj piedfingroj. La piedfingroj estas paralelaj al la planko. La kalkano estas levita, la instepo estas streĉita. La pezo estas je loko kie la piedfingroj estas almutitaj al la piedo.

Ĉi tio ne bezonas specialan trejnadon kaj estas uzebla de novuloj anstataŭ surfingrado. Ankaŭ, malinaj dancistoj plejparte ne uzas surfingradon kaj plenumas duon-surfingre.

Vidu ankaŭ en surfingrado.

Duopa[redakti | redakti fonton]

Farado du iuj movoj povas esti duopa, ekzemple duopa battement fondu kaj duopa rond de jambe en l'air.

E[redakti | redakti fonton]

Écarté[redakti | redakti fonton]

Écarté devant

Écarté esta pozo, en kiu la korpo de la dancisto estas distirita je diagonalo. La laboranta piedo estas flanke (á la seconde), la korpo estas forklinita de la laboranta piedo, brako respektiva al la apoganta piedo estas en la tria braka pozicio (super la kapo), brako respektiva al la laboranta piedo estas en la dua braka pozicio (metita flanken). La kapo estas turnita en direkto de la laboranta piedo aŭ direkto de la apoganta piedo.

Écarté devant estas écarté diagonale al la spektantoj. Écarté derrière estas écarté diagonale for de la spektantoj.

Échappé[redakti | redakti fonton]

Échappé estas laŭvorte "eskapita". Movo farita de fermita (unua aŭ kvina) pozicio al malfermita (dua aŭ kvara) pozicio. Estas du specoj de échappé:

  • Dum échappé sauté la dancisto faras profundan plié sekvitan per salto, en kiu la kruroj kvazaŭ eskapas en duan pozicion (kutime se starti el la unua pozicio) aŭ kvara pozicio (kutime se starti el la kvina pozicio), surteriĝante en demi-plié.
  • Dum échappé sur le pointeséchappé sur le demi-pointes la dancisto, post faro de profunda plié, saltetas al surfingre aŭ duon-surfingre, finante en la dua pozicio (se startante de unua pozicio) aŭ en la kvara pozicio (se startante el la kvina pozicio) kun genuoj streĉitaj rektaj.

En ĉiuj okazoj, la dancisto povas reveni aŭ ne reveni al la komenca pozicio, depende de la dancordigo.

Échappé battu[redakti | redakti fonton]

Effacé, effacée[redakti | redakti fonton]

Effacé
Effacé devant
Effacé derrière

Effacéeffacée estas laŭvorte "nerimarkebla". Unu el la direktoj de épaulement en kiu la dancisto staras je oblikva angulo al la spektantoj tiel ke parto de la korpo estas malantaŭe kaj preskaŭ latenta de vido. Ĉi tiu direkto estas nomata kiel ouvert en la franca maniero. Effacé estas ankaŭ uzata por priskribi pozon, en kiu la kruroj estas malfermitaj, ne krucitaj. Ĉi tiu pozo povas esti prenita devantderrière, kaj krom tio à terreen l'air.

Se la antaŭa kruro estas la dekstra, kaj korpo de la dancisto estas turnita al la antaŭo-maldekstra angulo de la sceno, ĝi estas en effacé; aŭ, se la antaŭa kruro estas la maldekstra kaj la korpo estas turnita al la antaŭo-dekstra angulo, ĝi estas en effacé. Ĉi-tiu pozicio estas la kontraŭa al croisé.

Elevé[redakti | redakti fonton]

Elevé estas laŭvorte "pligrandiĝo". Ĝi estas simila al relevé, sed sen la plié, tiel ke la dancisto simple altiĝas senpere al duon-surfingresurfingre ekde plataj piedoj.

Elturniĝo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Elturniĝo (dancado).

Turnado de la kruroj ekde la koksoj, kaŭzanta la genuojn kaj piedojn al ankaŭ turniĝi eksteren.

Elturniĝa tekniko estas difinanta karakterizo de klasika baleto. Ne ĉiuj dancistoj havas perfektan elturniĝon; sed ĝi estas difinita atributo por elektado. En komenculaj klasoj, malpli ol perfekta elturniĝo estas tolerata por malpligrandigi streĉon en la genuaj artikoj, ĝis kiam la kapablo estos akirita.

Emboîté[redakti | redakti fonton]

Enchaînement[redakti | redakti fonton]

Enchaînement estas vico de kombinitaj movoj kaj pozoj, konsistantaj dancan frazon.

En croix[redakti | redakti fonton]

Principo de en croix

En croix estas laŭvorte "en la formo de kruco" aŭ "en kruco". Ĉi-tiu termino estas kutime uzata por priskribi faradon de manrelaj ekzercoj kiel ekzemple battement tendu kaj battement frappé. La movo estas farata al la antaŭo, poste al la flanko, poste al la malantaŭo kaj poste denove al la flanko.

En dedans[redakti | redakti fonton]

Principo de rond de jambe par terre en dedans

En dedans estas laŭvorte "enen". Ĝi estas movo en cirklo tia, ke la kruro startas dorsen aŭ flanken kaj poste moviĝas al la antaŭo. Por la dekstra kruro, ĉi tiu estas kontraŭhorloĝnadla turnado. Por la maldekstra kruro, ĉi tio estas laŭhorloĝnadla turnado. Ekzemple, en ronds de jambe en dedans, startanta de unua pozicio, la piedo devas unue atingi pozicion tendu malantaŭe, poste moviĝi al tendu flanke, poste moviĝi al tendu antaŭe kaj poste moviĝi malantaŭen, por fini denove en la unua pozicio.

Ĝi estas ankaŭ konsiderata kiel movo enen: en pirouette en dedans la dancisto spinas al la flanko de la apoganta kruro.

La kontraŭa estas en dehors.

En dehors[redakti | redakti fonton]

En dehors
Principo de rond de jambe par terre en dehors

En dehors estas laŭvorte "eksteren". Ĝi estas movo en cirklo tia, ke la kruro startas je la antaŭo aŭ la flanko kaj moviĝas al la dorso. Por la dekstra kruro, ĉi tio estas laŭhorloĝnadla turnado. Por la maldekstra kruro, ĉi tiu estas kontraŭhorloĝnadla turnado. Ekzemple, en ronds de jambe en dehors, startante de unua pozicio, la piedo devas unue atingi pozicion tendu antaŭe, poste moviĝi al tendu flanke, poste moviĝi al tendu malantaŭen kaj poste moviĝi antaŭen, por fini denove en la unua pozicio.

Ĝi estas ankaŭ konsiderata kiel movo eksteren: en pirouette en dehors la dancisto spinas al la flanko de la laboranta kruro (la kruro levita en passé).

La kontraŭa estas en dedans.

En face[redakti | redakti fonton]

En face

En face estas pozo direkte al la spektantoj.

En l’air[redakti | redakti fonton]

En l’air estas laŭvorte "en la aero". La termino indikas movon, kiu estas farata kun laboranta kruro ne tuŝanta la plankon, male ĝi estas tenata je certa alto. La kontraŭa estas par terre.

En tournant[redakti | redakti fonton]

En tournant estas laŭvorte "en turno". La termino indikas movon kiu estas farata kune kun turno ĉirkaŭ la vertikala akso de la dancisto. Unu turno estas 360 gradoj.

Vidu ankaŭ en tour.

Entrechat[redakti | redakti fonton]

Entrechat estas laŭvorte "salto". Ĝi estas batada paŝo en kiu la dancisto saltas en la aeron kaj rapide krucigas la krurojn antaŭ kaj malantaŭ unu la alian, kutime saltante de la kvina pozicio kaj surteriĝante denove en la kvina pozicio. Entrechat-oj estas nombrataj ekde du ĝis dek laŭ la kvanto de krucigoj postulitaj, kun kalkulado de ĉiu krucigo kiel du movoj, po unu per ĉiu kruro. Ĉi tio estas ke, en entrechat quatre, ĉiu kruro faras du malsamajn movojn. Entrechat-oj estas disdividita en du klasojn: estas la para-nombritaj en kiuj la surteriĝo estas sur du piedojn - deux (du), quatre (kvar), six (ses), huit (ok), dix (dek); kaj estas la nepara-nombritaj en kiuj la surteriĝo estas sur unu piedon - trois (tri), cinq (kvin), sept (sep), neuf (naŭ).

Ekzemple, en entrechat-quatre startanta de kvina pozicio kun dekstra piedo antaŭe, la dancisto saltas krucigante siajn krurojn kaj batante unue la dekstran kalkanon je la malantaŭo de la maldekstra kalkano, poste batante je la antaŭo de la maldekstra kalkano, kaj poste surteriĝante en la sama pozicia en kiu ĝi startis.

Vidu ankaŭ en changement de pieds.

Entrée[redakti | redakti fonton]

En baleto la termino entrée havas du signifojn:

  • Entrée estas malfermanta ero en sinsekvo de dancoj sciataj kiel la grand pas (aŭ grand pas d'action, klasika pas de deux kaj tiel plu). La entrée tipe antaŭvenas la grand adage, kaj estas tipe mallonga ero kiu servas kiel enkonduko por la sinsekvo. Unu fama entrée estas la malfermanta ero de la fama Paquita granda pas classique, en kiu la konduka baletistino kaj la korpo de baleto plenumas valson. Alia fama entrée estas la malfermanta valso al la nigra cigna pas de deux de la Cignolago. Kiam la termino entrée temas pri la malfermanta ero de la grand pas, kaj tiel plu, ĝi estas en muzikaj terminoj la intrada.
  • Entrée estas ero en kiu la konduka karaktero aŭ karakteroj de baleto faras sian komencan aspekton sur sceno. Unu fama entrée okazas en la unua ago de la baleto Dornorozeto de Marius Petipa, en kiu la princino Aŭroro faras sian entrée dum siaj naskiĝtagaj celebradoj. Alia okazas en la unua ago de la baleto La Bajadero, en kiu la preĝeja dancisto Nikiya faras sian eneniron dum la festivalo de fajro. La malfermanta harmoniko candenza de la le corsaire pas de deux servas kiel la melodia entrée, kiam la dancisto ankaŭ faras sian entrée antaŭ la grand adage.

Enveloppé[redakti | redakti fonton]

Vidu en battement enveloppé.

Épaulement[redakti | redakti fonton]

Épaulement estas laŭvorte "apogilo, listelo".

En la maniero de Vaganova, ĝi estas pozicio de dancisto en kiu ĝia vizaĝo estas turnita al unu el la subaj anguloj de la sceno, alivorte je direkto je 45 gradoj de direkto al la spektantoj, alivorte je la direkto 2 aŭ 8. Depende de tio kiu kruro estas antaŭa, épaulement-pozicio povas esti croiséeffacé.

En la maniero de Cecchetti, ĝi estas turnado de la ŝultroj kaj kapo relative al la koksoj en pozo aŭ paŝo.

F[redakti | redakti fonton]

Failli[redakti | redakti fonton]

La dancisto saltas en la aeron, surteriĝante sur la antaŭan piedon kun la malantaŭa piedo altigita. La malantaŭa piedo tiam glitas al la antaŭo. Dum la salto la korpo estas turnita malmulte enen al la antaŭo piedo kun la vizaĝo turnita for.

Fendo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fendo (gimnastiko).

Fendo povas esti farita en dekstra, maldekstra aŭ centra pozicioj. Ĝi povas esti farita surplanke. Manrela sinprilaboro helpas fortiĝon de fendo. Ju pli proksime al la planko iu kapablas esti en fendo, des pli bona la fendo estas.

Flekso[redakti | redakti fonton]

Flekso estas movo de la piedoj en kiu ili eltiriĝas suben kaj fleksiĝas supren. Ĝi estas plejparte uzata en varmiĝoj. La piedo estas kvazaŭ ĝi estas sur la tero, tute plata en la subo.

Flic-flac[redakti | redakti fonton]

Flic-flac estas ekzerco por trejnado de fleksebleco kaj turniĝo.

Fondu[redakti | redakti fonton]

Fondu estas laŭvorte "fandita", "neakra" (pri ŝanĝo de koloro ktp). La dancisto malgrande fleksas unu kruron, kaj metas la eltiritan piedfingron de la alia kruro kun la kurba genuo sur la unuan kruron je sur le cou-de-pied.

Ankaŭ fondu estas mallongigo por battement fondu.

Fouetté[redakti | redakti fonton]

Fouetté estas laŭvorte "batmiksita". La termino indikas turnon kun rapida ŝanĝo de direkto de la laboranta kruro kiam ĝi trapasas antaŭe aŭ malantaŭe de la apoganta kruro, aŭ rapidan batmiksadon ĉirkaŭ korpo de unu direkto al la alia. Estas multaj specoj de fouetté: petit fouetté (à terre, duon-surfingresauté) kaj grand fouetté (sauté, relevéen tournant). La formo por komencantaj dancistoj, plenumata je la manrelo estas sekva: vizaĝante al la manrelo, la dancisto plenumas grand battement flanken, tiam turnas la korpon tiel ke la levita kruro finas en arabesque-pozicio.

Fouetté jeté[redakti | redakti fonton]

Fouetté jeté estas laŭvorte "batmiksata ĵeto". Ĝi estas salto kiu startas kiel fouetté kaj poste la dua kruro ankaŭ kalcitras antaŭen.

Fouetté rond de jambe en tournant[redakti | redakti fonton]

Fouetté rond de jambe en tournant estas turno (360 gradoj) farata per uzo de fouetté. Por ĉiu turno la dancisto staras ĉiuokaze komence momente sur plata piedo kaj en plié, la laboranta kruro estas etendita en kvara pozicio en l'air (aŭ à la hauteur) antaŭen kaj tiam batmiksanta ĉirkaŭ flanken por tuŝi malantaŭe la apogantan genuon, por krei la impulson por turniĝi unu turnon kun tio ke la dancisto faras relevé al surfingriĝo. La impulso estas kreata kiam la dancisto estas sur plata piedo kaj estas sufiĉe granda frotado por turniĝo de piedo relative al la planko, poste ĝi plialtiĝas, surfingre estas pli malgranda frotado kaj la dancisto turniĝas. Se ĉio estas farita kiel necesas, la dancisto restas en loko.

En la maniero de Vaganova, la kruro estas etendita à la seconde anstataŭ kvara pozicio antaŭen.

La famaj 32 kontinuaj fouetté en la coda de la nigra cigno pas de deux de Cignolago estas bravado dizajnita por esprimi la fortecon kaj triumfon de la rolato. Vidu ankaŭ en 32 fouettés en tournant.

Animacio de fouetté en tournant

Frappé[redakti | redakti fonton]

Frappé estas laŭvorte "bato". Vidu en battement frappé por priskribo de batado de la planko aŭ la maleolo per movanta piedo.

G[redakti | redakti fonton]

Glissade, glissé[redakti | redakti fonton]

Glissade estas laŭvorte "glito". Ĝi tiu estas vojaĝanta paŝo startanta en kvina pozicio kun demi-plié: la antaŭa piedo moviĝas eksteren kaj eltiriĝas, ambaŭ kruroj lakone rektiĝas kiam pezo estas ŝovita sur la eltiritan piedon, kaj la alia piedo moviĝas por kuniĝi kun la unua. Glissade povas esti en avant, en arrière, dessous kaj dessus.

Grand jeté[redakti | redakti fonton]

Studantaj dancistoj en grand jeté

Grand jeté estas longa horizontala salto, startanta de unu kruro kun surteriĝo sur la alian. Ĝi estas plej ofte farata antaŭen kaj kutime engaĝanta faron de plena krura fendo meze en aero. La antaŭa kruro estas movata rekte en la aeron, malsimile al plenumado de dévelopé, malfaldanta movo. La dorsa kruro sekvas farante la fendon en la aero. Ankaŭ nomata kiel grand écart en l'air (laŭvorte "fendo en la aero"), saut de chat (laŭvorte "salto de kato") aŭ grand pas de chat (laŭvorte "granda paŝo de kato"). Ĝi povas esti plenumita en avant (antaŭen), à la seconde (flanken), en arrière (dorsen), kaj en tournant (turnante en dedans).

Grand pas kaj grand pas d'action[redakti | redakti fonton]

Grand pas laŭvorte estas "granda paŝo". Grand pas estas sinsekvo de apartaj dancoj kiu servas kiel montriĝado por kondukaj dancistoj, duon-solistoj, kaj eble la korpo de baleto. En la ĉirkaŭteksto de pleno-longa baleto la grand pas estas konsiderata kiel pièce de résistance. La grand pas estas nur elmontro de danco kaj neniel kontribuas al la baleta rakonto.

Se tamen la grand pas faras kontribuon al la baleta rakonto, ĝi estas nomata kiel grand pas d'action (laŭvorte "granda paŝo de ago").

Kiam grand pas estas nomata grand pas classique (laŭvorte "granda paŝo klasika"), ĝi simple signifas ke klasika tekniko dominas kaj karakteraj dancoj ne estas inkluzivitaj.

Grand pas kutime konsistas el la entreé, la grand adage, iam danco por la korpo de baleto (ofte nomata kiel la ballabile), elekteblaj variadoj por la duon-solistoj, variadoj por la kondukaj dancistoj, kaj fina coda (iam nomata kiel coda généralegrand coda) kiu servas por konduki la tutan pecon al granda konkludo.

Unu fama grand pas estis kreita der Marius Petipa en 1881 por lia revivigo de baleto Paquita. Ĉi tiu estas sciata nun kiel la paquita grand pas classique, kaj estas dancata per multaj kompanioj ĉie en la mondo.

Iom ellaborita grand pas estas prenita de la baleto de Petipa La Filino de Faraono de 1862 kaj Pugni, kiu estis revigligita en 2000 post jardekoj de neuzado. La dancoj estas prezentitaj en originala ordo de Petipa: entrée, variadoj por 3 duon-solistoj, grand adage, valso por la korpo de baleto, variadoj por la tri kondukaj solistoj, kaj la fina coda générale.

Estas multaj famaj grand pas d'action, unu el ili estas de la unua ago de la baleto Dornorozeto de Petipa de 1890. Ĝi konsistas de la fama grand adage sciata kiel la rose adagio, danco por la servistinoj de honoro kaj la servistmalinoj, la variado de la princino Aurora, kaj la coda, kiu estas interrompita per la malvirta feo Carabosse kiu donas al la princino Aurora la venenizitan ŝafton. En la ĉirkaŭteksto de la pleno-longa baleto, ĉi tiu aparta grand pas d'action helpas kontribui al la ago, kun la princino Aurora elektanta inter ŝiaj kvar ontaj princoj kaj ricevanta rozon de ĉiu.

Multaj grand pas kaj grand pas d'action estas ofte ekstraktitaj el pleno-longaj laboroj kaj plenumataj sendepende.

Grand pas de deux estas grand pas kiu servas kiel la pièce de résistance por la ĉefaj ina kaj malina karakteroj de pleno-longa baleto. Se pliaj solistoj estas inkluzivitaj, la titolo ŝanĝiĝas per inkluzivo de la kvanto: pas de trois, pas de quatre, kaj tiel plu.

Grand pas de chat[redakti | redakti fonton]

Grand pas de chat estas laŭvorte "granda paŝo de kato". Ĝi estas salto simila al grand jeté sed la kruro etendiĝas al la antaŭo kun developpé.

Grand plié[redakti | redakti fonton]

Grand plié estas la plena plié, aŭ flekso de la genuoj. La dorso estas rekta kaj laŭliniigita kun la kalkanoj, kaj la kruroj estas turnitaj eksteren kun genuoj super la piedoj. Kiel movo, ĝi devas esti senskua. Ĝi povas ankaŭ esti en preparado por aliaj movoj, ekzemple salto.

J[redakti | redakti fonton]

Jeté[redakti | redakti fonton]

Jeté estas laŭvorte "ĵeto". Ĝi estas salto de unu piedo al la alia, en kiu unu kruro aspektas kiel ĵetita direkte laŭ la movado (antaŭen, dorsen aŭ flanken). Sendepende de la direkto, la pozicio restas kun la sama piedo en antaŭo. Estas kelkaj specoj de jeté: petit jeté, grand jeté, jeté en tournant, jeté entrelacé, kaj tiel plu.

Vidu en battement jeté.

K[redakti | redakti fonton]

Karaktera danco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Karaktera danco.

Karaktera danco estas la stiligita prezento de tradicia popola aŭ nacia danco, kun uzo de movoj kaj muziko adaptitaj por teatro.

Korpo de baleto[redakti | redakti fonton]

Korpo de baleto estas la ensemblo de baleta kompanio; aparte, la ensemblo krom la trajtitaj dancistoj (solistoj).

Krescento[redakti | redakti fonton]

Krescento estas la enenturniĝo, la malo al la elturniĝo. Ĝi okazas kiam la maleoloj kaj la piedfingroj estas turnitaj enen, kreanta D-similan formon. Ĝi estas ankaŭ rimarkinde malutila por instepo se estas plenumita multfoje.

Kunulado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Danca kunulado.

Ĝenerale, kunulado estas peno de ambaŭ la malinaj kaj inaj dancistoj al atingi harmonion de movado por ke la spektantoj ne atentu la mekanikon sed ĝuu la emociajn efikojn. Ankaŭ sciata kiel pas de deux, aŭ dancado por du.

Por malina dancisto, kunulado inkluzivas levadon, kaptadon kaj portadon de la ina kunulo, ankaŭ asistadon kun saltoj, promenoj kaj subtenon de pirouette-oj. Por ina dancisto, kunulado signifas helpadon kun ĉi tiu helpo.

L[redakti | redakti fonton]

Laboranta kruro[redakti | redakti fonton]

Laboranta kruro estas tiu kruro movo de kiu la dancisto komencas iun dancan movon. La kontraŭa kruro estas nomata kiel apoganta krurosubtenanta kruro.

M[redakti | redakti fonton]

Makuligo[redakti | redakti fonton]

La tekniko de turnado inkluzivas makuligon, en kiu dancisto faras periodan rapidan turnadon de la kapo por ke la rigardo de la dancisto estu fiksita sur sola makulo. Makuligo estas aparte grava en vojaĝantaj turnoj kiel tour chaînétour piqué ĉar ĝi helpas la dancisto regi la direkton de vojaĝo konservante ekvilibron.

Manrelo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Manrelo (dancado).
Edgar Germain Hilaire Degas 072.jpg
Planka kvazaŭ-manrela ekzerco

Manrelo estas reko, je proksimume alto de talio, uzata por varmigo de diversaj partoj de korpo kiuj estos poste uzataj en la centraj ekzercoj kaj ekzercoj por baletaj teknikoj. Varmigaj ekzercoj povas iam inkluzivi streĉadon kaj diversajn poziciojn, kiuj malstreĉas muskolojn. La studo de baleto, kaj ĉiu klaso, kutime komenciĝas je la manrelo por ĉiu.

Kutime la manrelo estas ligna aŭ metala kaj estas muntita laŭlonge de muro, ofte kun la speguloj, estadas ankaŭ porteblaj manreloj.

Merde[redakti | redakti fonton]

Merde estas la baleta formo de diraĵo "bonan ŝancon" aŭ "rompi kruron" ambaŭ kiuj estas konsideritaj kiel malbonŝancigaj per multaj homoj.

O[redakti | redakti fonton]

Ouvert, ouverte[redakti | redakti fonton]

Ouvertouverte estas malfermita. Ĝi indikas certajn poziciojn de korpo aŭ la brakoj aŭ la kruroj; ekzemple la dua kaj kvara pozicioj estas ouverte. En la franca lerno ĝi ankaŭ indikas direkton de korpo similan al effacé.

P[redakti | redakti fonton]

Par terre[redakti | redakti fonton]

Par terre estas laŭvorte "je grundo". La termino indikas movon kiu estas farata kun laboranta kruro tuŝanta la plankon kaj susuranta je la planko. La kontraŭa estas en l’air.

Pas battu[redakti | redakti fonton]

Pas battu estas paŝado kun ĉiu paŝo ornamita per batterie, kio estas per unu aŭ kelkaj batoj de piedo al piedo.

Pas d’action[redakti | redakti fonton]

Vidu en grand pas d'action.

Pas de basque[redakti | redakti fonton]

Pas de basque laŭvorte estas "paŝo de eŭsko". Ĝi estas meza inter paŝo kaj salto, farata sur la planko (glissé) aŭ kun salto (sauté). Ĝi povas esti farita ankaŭ kun movado al la antaŭo aŭ al la dorso. Ĉi tiu paŝo troviĝas ankaŭ en skota alta terena dancado.

La dancisto startas en kvina pozicio croisé kaj faras plié dume brosante la antaŭan kruron eksteren al tendu antaŭen. La antaŭa kruro faras demi rond de jambe al la kontraŭa angulo en la dorso dum kiam la dancisto turniĝas por vizaĝi la alian antaŭan angulon. La pezo estas rapide tradonata sur la laborantan kruron. La dancisto brosas la apogantan kruron tra unua pozicio kaj tiam faras chassé antaŭen sur la apoganta kruro kaj fermas en croisé.

Pas de biche[redakti | redakti fonton]

Pas de bourrée[redakti | redakti fonton]

Pas de bourrée laŭvorte estas "paŝo de drinkinta (virino)". Ĝi konsistas el tri rapidaj paŝoj kaj kiam farita à la seconde la piedoj kutime ŝanĝas poziciojn (dekstra, maldekstra, dekstra) aŭ (dorso, flanko, antaŭo).

La plej simpla ĝia formo pas de bourrée simple estas suloka krucoforma paŝado de unu piedo al la alia. La piedo sen pezo estas tenata je sur le cou-de-pied.

Pas de bourrée bateau[redakti | redakti fonton]

Pas de caractère[redakti | redakti fonton]

Pas de chat[redakti | redakti fonton]

Pas de chat laŭvorte estas "paŝo de kato".

  • La dancisto saltas flanken, kaj estante en aero fleksas ambaŭ krurojn dorsen por ke la piedoj tuŝu al la gluteojn, kun genuoj aparte. La danse des petits cygnes de Cignolago engaĝas 16 dek ses pas de chat plenumataj per kvar dancistoj tenantaj la brakojn alterne interplektitajn.
  • Salto de la maldekstra kruro, startanta de plié kaj altigante la dekstran kruron enen de retiré. En aero, altigo de la maldekstra kruro enen de retiré, ankaŭ tiel la kruroj formas formon de karoo en la aero. Surterigi dekstran kruro kun la maldekstra kruro ankoraŭ en retiré; tiam surterigi ĝin suben, en alia plié.

Pas de cheval[redakti | redakti fonton]

Pas de cheval estas laŭvorte "paŝo de ĉevalo". La dancisto faras coupé kaj poste malgrandan developpé kaj tendu dorsen en startan pozicion.

Pas de deux[redakti | redakti fonton]

Pas de deux estas laŭvorte "paŝo de du". Ĝi estas duopa ero kutime plenumata per ina kaj malina dancistoj. Unu fama pas de deux estas la nigra cigna pas de deux.

Pas de poisson[redakti | redakti fonton]

Pas de poisson estas laŭvorte"paŝo de fiŝo". Ĝi estas la samo kiel temps de poisson. Ĝi estas speco de soubresaut, aŭ salto sen ŝanĝo de piedoj. De kvina pozicio, la dancisto faras profundan demi plié kaj saltas kurbigante la dorson kun la kruroj rektigitaj malantaŭ, tiel ke la tuta korpo estas malrektigita simile al fiŝo saltanta el akvo.

Pas de quatre[redakti | redakti fonton]

Pas de quatre estas ero de danco plenumata de 4 dancistoj.

Pas de soubresaut[redakti | redakti fonton]

Pas de soubresaut estas salto je du piedoj. Ĝi komenciĝas kaj finiĝas kun piedoj en la kvina pozicio. En aero, la piedo restas ĉiam en la pozicio, kaj la korpo forte fleksiĝas malantaŭen.

Pas de trois[redakti | redakti fonton]

Pas de trois estas ero de danco plenumata de 3 dancistoj.

Pas de valse[redakti | redakti fonton]

Pas de valse estas laŭvorte "paŝo de valso". Vidu en paŝo de valso.

Pas marché[redakti | redakti fonton]

Pas marché estas paŝo simila al kutima, ne danca, paŝo. Sed en ĝi piedo surteriĝas komence je fingroj, sed ne komence je kalkano kiel kutime.

Passé[redakti | redakti fonton]

Passé

Kiel pozicio passé estas tiu, en kiu piedo estas lokita proksime de aŭ sur la alia genuo.

Kiel movo passé estas tiu en kiu la laboranta piedo pasas proksime al la genuo de la staranta kruro. Kiam la piedo trapasas la genuon, ĝi moviĝas de la antaŭo al la dorso aŭ de la dorso al la antaŭo, kaj daŭras movon por reveni al la planko per glitado suben laŭ la apoganta kruro aŭ moviĝas al arabesqueattitude kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ en retiré.

Paŝo de valso[redakti | redakti fonton]

Paŝo de valso estas vojaĝanta paŝo farata je muziko en 3/4 tempoindiko, simple aŭ turniĝante (en tournant). Paŝo de valso en tournant povas esti farita de du dancistoj kune.

Unu valsa paŝo povas esti farita de dekstra piedo kaj de maldekstra piedo, antaŭen aŭ malantaŭen. Por fari paŝon de du dancistoj kune, ili devas paŝi de malsamaj piedoj kaj je malsama direkto.

La valsa paŝo reale engaĝas tri paŝojn plenumatajn sur ĉiu kalkulo de la "(kaj) unu, du, tri". La valsaj paŝoj povas ripetiĝi tiel longe kiel necesas; tiam la valsaj paŝoj estas farataj alterne de du piedoj.

Jen estas priskribo de du valsaj paŝoj, la unua de la dekstra piedo kaj la dua de la maldekstra piedo. La komenco estas kiel paŝo de la dekstra piedo sur la "kaj" kalkulo kaj brosado de la maldekstra piedo antaŭen enen de degagé (sur la unua kalkulo), tiam paŝo sur maldekstran piedon, sur la dekstran en duon-surfingre (ĉi tie la dancisto povas ŝanĝi la direkton de korpo al la kontraŭa se estas farata en tournant), tiam paŝo sur maldekstran piedon, tiam brosado de la dekstra piedo antaŭen (malantaŭen se farado de la en tournant), tiam paŝo sur la dekstran piedon, tiam paŝo sur la maldekstran denove (por esti denove en la sama direkto por la en tournant).

La pozicio de la brakoj varias inter stiloj.

Penché[redakti | redakti fonton]

Petit saut[redakti | redakti fonton]

Petit saut estas (laŭvorte kaj fakte) malgranda salto, en kiu la piedoj ne ŝanĝas poziciojn en aero; ankaŭ nomata kiel temps levé sauté en la maniero de Vaganova.

Piqué[redakti | redakti fonton]

Piqué estas laŭvorte "punktita". Ĝi estas movo en kiu la forte eltirita piedfingro de la levita kaj etendita kruro akre malaltiĝas por bati la plankon kaj poste tuj resaltas supren. Por iuj la samo kiel la termino pointé.

Ankaŭ ĝi estas movo en kiu la dancisto ŝanĝas pozon de unu kruro en plié al la alia kruro per paŝo eksteren senpere al surfingreduon-surfingre kun streĉita rekta kruro; ekzemple, piqué arabesque.

Pirouette[redakti | redakti fonton]

Por la ĉevalrajdada movo, vidu en pirouette (ĉevalrajdado).

Pirouette estas regita turno sur unu kruro, startanta kun unu aŭ ambaŭ kruroj en plié kaj pligrandiĝanta al duon-surfingresurfingre. La ne-apoganta kruro povas esti tenita en retiré-pozicio, aŭ en attitude, arabesque nivelo aŭ en la dua pozicio. La pirouette povas reveni al la startanta pozicio aŭ finĝi en arabesqueattitude-pozicioj, aŭ procedi alie. Pirouette estas plej ofte en dehors kurbiĝanta eksteren al la dorsa kruro, sed povas ankaŭ esti dedans kurbiĝanta enen al la antaŭa kruro.

En baleto pirouette estas plenumata kun la koksoj kaj kruroj turnitaj eksteren, kaj en la aliaj specoj de dancoj ĝi povas ofte esti plenumata ankaŭ kun paralelaj piedoj.

La tekniko de turnado inkluzivas makuligon.

Pirouette povas esti plenumita kun sola aŭ multaj turnadoj.

Plié[redakti | redakti fonton]

Plié estas laŭvorte "fleksado de la genuoj". Ĝi estas glata kaj kontinua fleksado de la genuoj.

Ĉi tio povas esti grand-plié, kurbiĝo al la plej profunda pozicio, kie la kalkanoj leviĝas for de la planko. Por demi-plié la dancisto fleksas genuojn nur ĝis kiam la piedoj povas daŭre plene tuŝi la plankon.

Dume faratas klasika turnado eksteren je la koksaj artikoj, permesante al la femuroj kaj genuoj al esti rekte pli supre la linio de la piedfingroj kaj al la kalkanoj resti sur la planko.

Pointe[redakti | redakti fonton]

Vidu en surfingrado.

Port de bras[redakti | redakti fonton]

Port de bras estas laŭvorte "porto de brakoj". Ĝi estas movado de la brakoj al malsamaj pozicioj, ĝi estas konsiderata kiel simpla movado sed por dancistoj necesas multe prilabori sin por fari tiel ke ĉi tio aspektu gracie, balanciĝinte kaj senjunte.

La baza port de bras ekzerco enhavas movon ekde kvina je manrelo al unua braka pozicio, al dua braka pozicio, tiam malfieriĝo al kvina je manrelo. Plena port de bras enhavas movon ekde kvina je manrelo al kvina super kapo kaj reen, sed variadoj de la vico estas komunaj.

Posé[redakti | redakti fonton]

Posé estas termino de la lerno de Cecchetti. De fondu, la dancisto paŝas kun rekta kruro enen de duon-surfingresurfingre, tiam kondukas la laborantan kruro enen coupé, tiel ke, se la paŝo estas ripetita, la kruro estas plenumata petit developpé. Ĉi tio povas esti farita en ĉiu direkto aŭ turnante (ĉi tiu estas ankaŭ sciata kiel tour piqué).

Pozicioj de brakoj[redakti | redakti fonton]

Brakoj en "hispana kvara" pozicio de Cecchetti.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pozicio de brakoj en baleto.

Estas du bazaj pozicioj por la brakoj. En unu, la dancisto konservas la fingrojn de ambaŭ brakoj preskaŭ tuŝantajn por formi ovalan formon, preskaŭ tuŝante la koksojn, aŭ je umbilika nivelo, aŭ altigite pli supre de la kapo. En la alia, la brakoj estas etenditaj al la flankoj kun la kubutoj malmulte malrektaj. Ĉi-tiuj pozicioj povas esti kombinitaj por doni la aliajn poziciojn.

Nomoj malsamas laŭ la lerno/maniero sekvita, de Vaganova, franca, de Cecchetti, kaj tiel plu, tiel ekzemple tria rusia pozicio estas la ekvivalento al kvina pozicio en haut de Cecchetti.

Pozicioj de piedoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pozicioj de piedoj en klasika dancado.

Preparations[redakti | redakti fonton]

Preparations estas movoj preparantaj plenumadon de certa paŝo.

R[redakti | redakti fonton]

Raccourci[redakti | redakti fonton]

Vidu en retiré.

Relevé[redakti | redakti fonton]

Relevé

Relevé estas laŭvorte "levita". Plisupreniĝo de ĉiu pozicio al staro sur unu aŭ ambaŭ piedoj je almenaŭ duon-surfingre (kio estas ke la kalkanoj estas for de la planko) aŭ pli alte al plena surfingrado kie la dancisto staras sur finoj de la piedfingroj. Ĝi estas glate farata en iuj versioj, kaj male estas rapida malgranda salto supren en la aliaj lernoj.

Vidu ankaŭ en elevé.

Retiré[redakti | redakti fonton]

Retiré

Retiré estas laŭvorte "tirita al si". En la retiré-pozicio la laboranta kruro estas altigita flanken, kun genuo akre kurba tiel ke la piedfingro estas eltenita apud la apoganta genuo (antaŭe, flanke, dorse). Ĝi estas komuna pozo dum norma pirouette kaj intera pozicio de la aliaj movoj. Ankaŭ nomata kiel raccourci en la franca lerno.

Retiré devant[redakti | redakti fonton]

En retiré devant la laboranta kruro estas altigita ĝuste antaŭ la patelo (sed povas esti altigita pli alte) kaj estas akre kurba kaj turnita eksteren flanken. Ĝi estas komuna pozo dum norma pirouette ambaŭ en dedans kaj en dehors, kaj ĝi estas intera pozicio por la alia movoj ekzemple battement développé antaŭen.

Révérence[redakti | redakti fonton]

Révérence


Rond de jambe[redakti | redakti fonton]

Principo de rond de jambe par terre en dehors
Principo de rond de jambe par terre en dedans

Rond de jambe estas laŭvorte "cirklo de la kruro". Reale, ĝi estas nur duono de cirklo farita per la eltirita piedo, revenanta tra unua pozicio por ripeto, kreante la literon 'D' sur la planko. De la antaŭo al dorso estas rond de jambe en dehors, aŭ de la dorso al la antaŭo rond de jambe en dedans.

  • Rond de jambe à terrerond de jambe par terre: rektigita kruro kun eltirita piedfingro restanta sur la tero por balai ĉirkaŭ.
  • Rond de jambe en l'air: en la aero. La kruro estas levita flanken, movado estas nur pli sube de la genuo. Se la femuro estas horizontala, la piedfingro desegnas ovalon proksimume inter la genuo de la subtena kruro kaj la dua pozicio en la aero. Se la femuro estas en la suba duon-pozicio tiam la ovalo estas al la suro de la subtenanta genuo.
  • Rond de jambe attitude: la kruro estas balancata de la antaŭo ĉirkaŭ al la flanko en attitude-pozicion malantaŭ dum kiam la apoganta piedo ŝanĝas pozicion al surfingre.
  • Demi-grand rond de jambe: la kruro estas rektigita kaj tenata horizontala por fari la cirklon flanken. Se la movo ne estas farata reen, piedo redonatas pasante la genuon.
  • Grand rond de jambe: la kruro estas rektigita kaj ĉiam estas je alto de grand battement, kun la piedo faranta la cirklon alte. Postulas plibonigitajn vastigaĵon, flekseblecon kaj fortecon. Se la movo ne estas farata reen, piedo redonatas pasante la genuon.


S[redakti | redakti fonton]

Saut[redakti | redakti fonton]

Saut estas laŭvorte "salti". La adjektivoj estas sauté (malina) kaj sautée (ina). La termino estas uzata por modifi la kvaliton de paŝo. Ekzemple, échappé sauté indikas échappé plenumata dum saltado.

Saut de basque[redakti | redakti fonton]

Saut de basque estas alta salto de unu piedo al la alia kun unu aŭ du turnoj en aero. Dum la salto unu kruro estas je alto 90 gradoj, la alia tuŝas per siaj fingroj genuon de la unua.

Saut de chat[redakti | redakti fonton]

Saut de chat estas laŭvorte "salto de kato". En la franca lerno, la termino indikas paŝon similan al la itala pas de chat, kie la laboranta piedo estas je raccourci derrière anstataŭ esto altigita flanken de la genuo, kaj la surteriĝo estas farata sur fondu sur la kruron kiu startis la movon, dum kiam la alia kruro estas en raccourci devant. La altigita piedo estas tiam malaltigita al kvina pozicio antaŭe.

Simple[redakti | redakti fonton]

Simple estas laŭvorte "simpla". La termino signifas ke iu movo estas en la plej simpla ĝia varianto.

Sissonne[redakti | redakti fonton]

Sissonne estas aro de saltoj ekde du piedoj kun surteriĝo je unu piedo. Ili povas esti farataj surloke, kun movo flanken, kun turno en aero ktp.

Sissonne fermè[redakti | redakti fonton]

Sissonne fermè estas sissonne, en kiu la levita kruro estas fermata en la kvinan pozicion dum surteriĝo.

Sissonne ouverte[redakti | redakti fonton]

Sissonne ouverte estas sissonne, en kiu la levita kruro restas levita por iu tempodaŭro post surteriĝo, antaŭ ol kiam la pozicio estas fermita.

Sissonne simple[redakti | redakti fonton]

Sissonne simple estas salto supren el la kvina pozocio. Kiam salto startas, kruroj restas kune kaj la piedoj eltiriĝas. Surteriĝo estas sur unu piedon en demi-plié, kun la alia je sur le cou-de-pied, antaŭ aŭ malantaŭe same kiel estis antaŭ la salto.

Vidu ankaŭ en temps levé.

Soubresaut[redakti | redakti fonton]

Soubresaut estas termino de la rusia kaj francaj lernoj; ĝi indikas subitan salton de ambaŭ piedoj, vojaĝante antaŭen en croisé- aŭ effacé-pozicio kaj surteriĝante sur ambaŭ piedojn en la sama pozicio kiel estis komence.

Sous-sus, "sus-sous[redakti | redakti fonton]

Sous-sus" aŭ "sus-sous estas tipe plenumata de kvina pozicio, dancisto altiĝas supren al surfingreduon-surfingre kun la piedoj intertuŝantaj kaj maleoloj krucigitaj en aparte strikta kvina pozicia relevé. Ĉi tio povas esti plenumita restante en la loko aŭ vojaĝante antaŭen, dorsen aŭ flanken. Je la manrelo post la plié ekzercoj ĝi estas parto de la varmiĝo por centra surfingrado. Sous-sus estas termino de la lerno de Cecchetti kaj sus-sous estas termino de la franca kaj rusia lernoj.

Soutenu[redakti | redakti fonton]

Soutenu havas du signifojn:

  • Soutenu estas indiko ke la movo estas glata kaj malrapida.
  • Soutenu estas prepara paŝo, kutime antaŭ turno aŭ pirouette. Ĝi konsistas el movo de la laboranta piedo glite antaŭen, flanken aŭ malantaŭen, dum kiam la apoganta piedo moviĝas al demi-plié. Poste la apoganta piedo moviĝas al surfingre aŭ duon-surfingre dum kiam la laboranta piedo estas almetata en kvinan pozicion kiel post sus-sous.

Soutenu en tournant[redakti | redakti fonton]

Soutenu en tournant estas simila al tours chaînés. Ĝi estas serio de turnoj en rapida sinsekvo. La dancisto devas unue plenumi demi plié dume etendante la kondukantan kruro en tendu-pozicion kaj tiam paŝi supren sur streĉitan kruron kaj komenci la turnon, samtempe kondukante la alian kruron supren ĝis altigita pozicio farante plenan turnon je 360 gradoj.

Subtenanta kruro[redakti | redakti fonton]

Vidu en apoganta kruro.

Sur le cou-de-pied[redakti | redakti fonton]

Sur le cou-de-pied

Sur le cou-de-pied estas laŭvorte "sur la kolo de la piedo". Ĝi estas pozicio, en kiu la laboranta piedo estas lokita sur la maleolo de la apoganta kruro.

Surfingrado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Surfingrado.

Surfingrado estas plenumado de paŝoj estante sur la finoj de la piedfingroj, uzante specialajn ŝuojn. Kvankam ĝi estas plejparte scipovo de inaj dancistoj, nuntempe ĝi estas iam uzata ankaŭ de malinaj dancistoj.

Vidu ankaŭ en duon-surfingre.

T[redakti | redakti fonton]

Temps[redakti | redakti fonton]

Temps estas laŭvorte takto.

Temps levé[redakti | redakti fonton]

Temps levé estas termino de la maniero de Cecchetti, kun signifo "takto altigita" aŭ "altiganta movo". Ĉi tio estas salteto de unu piedo kun la alia altigita en iu pozicio. La instepo estas plene kurbigita kiam lasanta la teron kaj la salteto devas komenciĝi de la eltiro de la piedfingro kaj etendado de la kruro post la demi-plié.

En la maniero de Cecchetti la termino ankaŭ signifas salteton de la kvina pozicio altigante unu piedon al sur le cou-de-pied. En la rusia kaj franca lernoj ĉi tio estas sciata kiel sissonne simple.

Temps levé sauté[redakti | redakti fonton]

Temps levé sauté estas termino de la rusia lerno, kies signifo estas "takto altigita saltita". Ĝi povas esti farita en unua, dua, tria, kvara aŭ kvina pozicio. La dancisto, post demi-plié, saltas en la aeron kaj tiam surteriĝas kun la piedoj en la sama pozicio kiel ili startis. Ĝi povas ankaŭ esti plenumita de unu piedo, dum kiam la alia konservas la saman pozicion kiun ĝi havis antaŭ starto de la salto (ekzemple je cou-de-pied).

Temps lié[redakti | redakti fonton]

Temps lié estas aro de ekzercoj farataj je malgranda rapido en centro de halo, por ellaboro de ekvilibro kaj koordinateco. Temps lié povas esti kiel preparo al adagio aŭ dum adagio. Temps lié konsistas el diversaj battement, port de bras ktp.

Tendu[redakti | redakti fonton]

Tendu ests laŭvorte "tirita", "streĉita". La termino estas komuna mallongigo por battement tendu, povas esti antaŭen, flanken aŭ dorsen.

Terre a terre[redakti | redakti fonton]

Terre a terre estas paŝoj aŭ danco farataj surplanke (par terre), malsimile al danco bazita je saltoj.

Tirado supren[redakti | redakti fonton]

Tirado supren estas kritika al la sukceso de dancisto ĉar sen ĝi, la simpla ago de pligrandiĝanta supren devus esti ege malfacila. Ĝi engaĝas la uzon de la tuta korpo. Por elteriĝi, dancisto devas levi la ripan kaĝon kaj sternumon sed konservi la ŝultrojn malstreĉiĝitajn kaj centritajn super la koksoj kio postulas uzon de la abdomenaj muskoloj. Aldone, la dancisto devas konservi sian dorson streĉitan por eviti kurbiĝon kaj ĵeton de si for de ekvilibro. Tirado supren estas ankaŭ esenca por dancado surfingre por eviti meton de pezo pli granda ol la necesa al piedfingroj.

Tire-bouchon[redakti | redakti fonton]

Tire-bouchon estas situo de laboranta kruro altigita je 90 gradoj kaj fleksita je genuo tiel ka la piedfingroj tuŝas genuon de la alia kruro.

Pirouette farita en ĉi tiu pozo aspektas kiel pli virtuoza ol tiu kun laboranta piedo je passésur le cou-de-pied.

Tombé[redakti | redakti fonton]

Tombé estas movo en kiu dancisto streĉigas la laborantan piedon kaj falas enen de plié sur la apoganta piedo.

Tombé estas tipe komenca movo. Por tombé en avant, la dancisto komencas kun coupé antaŭe kaj tiam, post etendo de la kruro de la coupé al kvara pozicia antaŭe (aŭ dua aŭ kvina dorse, se la tombé estas farata flanken aŭ dorsen), redistribuas la pezon kaj apogas sin sur la etendita kruro, kiu estas lokita sur la planko en profunda plié. Ĉi tio lasas la laborantan kruron rektigitan sed levitan malmulte for de la planko. Ofte ĉi tiu movo estas uzata por faro de vojaĝantaj paŝoj kiel pas de bourrée.

Ankaŭ eblas ne plenumi la coupé je la komenco de la movo, sed atingi la kvaran pozician antaŭe senpere de kvina pozicio kun glitanta salteto.

Tour[redakti | redakti fonton]

Tour estas laŭvorte "turno". Ĝi estas turno ĉirkaŭ la vertikala akso de la dancisto. Unu turno estas 360 gradoj.

Vidu ankaŭ en en tournant.

Tours en l'air[redakti | redakti fonton]

Tours en l'air estas laŭvorte "turno en la aero". Salto, tipe por malino, kun plena turnado. La surteriĝo povas esti al ambaŭ piedoj; sur unu kruron kun la alia etendita en attitudearabesque; aŭ suben ĝis unu genuo, kiel je la fino de variado. Sola tour estas 360° turnado, duopa estas 720°. Vaclav Niĵinskij plenumis triopan tours en l'air.

Tour lent[redakti | redakti fonton]

Tour lent estas malrapida turno en pozoj arabesque, attitude, à la seconde, croisé, effacé, écarté. Ĝi estas farata starante je la tuta piedo, duon-surfingre aŭ surfingre. La pozo povas ŝanĝiĝi dum la turno.

Triopa kuro[redakti | redakti fonton]

Unu granda paŝo, sekvita per du malgrandaj paŝoj, povas esti farita en cirklo.

V[redakti | redakti fonton]

Valso[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Valso.

La termino povas esti uzata por priskribi specon de baleta muziko, kiu estas kalkulita en 3/4 muzika tempoindiko (kiel "unu, du, tri").

Valso estas ankaŭ paŝo en baleta danco, vidu en paŝo de valso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]