Termoradiilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
tipa termoradiilo
Aŭtomobila termoradiilo

Termoradiilo, teknike variaĵo de radiatoro, estas korpo, kiu kondukas varmon (de motoro) al sia ĉirkaŭaĵo (kutime al ĉirkaŭa aero, foje al akvo) per termoradiado. Termoradiiloj havas laŭeble grandan surfacon kaj prefere konsistu el materialo de bona termokondukeco. Ili do estas varmointerŝanĝilo. Ju pli ili varmas, des pli granda la kvanto de terma energio kondukebla al la ĉirkaŭaĵo: Laŭ la fizika leĝo de Stefan-Boltzmann, duoble granda varmeco en kelvinoj signifas deksesoblan (!) kapablon forkonduki varmecon ĉirkaŭen. Ofte termoradiiloj kombiniĝas kun ventoliloj, kiuj plirapidigas la fluon de la ĉirkaŭa aero preter la termoradiila surfaco por ankoraŭ pliefikigi la varmointerŝanĝon.

La diferencon inter la vortoj "termoradiilo" kaj la pli neologisma "radiatoro" en praktika lingvouzo kutime difinas la funkcio: "termoradiilo" en maŝina motoro estas ilo por malvarmigi (negrave kien malaperas la varmeco), "radiatoro" en parto de loĝejo estas ilo kies celo estas varmigi la ĉirkaŭaĵon.

Kiam fine de la 19-a jarcento ekkonstruiĝis la unuaj aŭtomobiloj, termoradiiloj estis grava konstruero de la novaj aŭtomobilaj motoroj kaj ili iĝis impresa parto de la karoserio, kutime centre de la antaŭa flanko de la aŭto, ĉar tie pro la veturado estis plej da vento, kiu dumveture ĉirkaŭfluis la termoradiilon ankaŭ sen aldona ventumilo. Por ankoraŭ pliakcenti la imponecon de la termoradiiloj de tiuj unuaj aŭtoj, la produktantaj firmaoj ofte super ĝi instalis dekoran statueton, kiu embleme reprezentis la aŭtomobilan firmaon. Tiaj statuetoj nomeblas termoradiila figuro. Nuntempe nur malmultaj, kutime aparte multekostaj kaj luksaj, aŭtomobilaj markoj ankoraŭ havas tian embleman figuron.