Terorĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terorĉelo (el terorista ĉelo) estas terorisma grupo en strukturo de sencentra terorista reto.

Terorĉelo estas sociale, kulture, politike aŭ religie motivita loka grupo de personoj, kuniĝintaj por plani kaj realigi teroratakon. Terorĉeloj estas malcentre organizitaj, por eviti la tutan malkovriĝon de la sekvantoj.

Ili ofte kolektas monon perforte aŭ per forta psiĥa, fizika premo al civitanoj aŭ kaŝe ricevas monon de aliaj ŝtataj instancoj aŭ privataj organizaĵoj.

Ili ofte atakas "molajn celojn", kaŭzante mortojn de civitanoj.