Terpeckunigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terpeckunigokomasacio estas kunigo de terpecoj, kiu havas la celon starigi kontinuecon en la proprieto kaj en la utiligeblo de terenoj, per la aligo al pli vasta tereno de tiuj malgrandaj terpecoj (eventuale, apartenantaj al aliaj proprietuloj), kiuj enŝoviĝas en la ĉef-terenon, kaj ne estas memstare ekspluateblaj.

Diversaj landoj havas diversajn leĝojn rilatajn al terpeckunigo. En Germanujo ekzistas la Flurbereinigungsgesetz (komasacia leĝo), laŭ kiu federacia registara oficejo (en multaj federaciaj landoj nomataj "Kulturamt") okupiĝas pri terpeckunigo, kaj kombinas ĝin kun la kreo de vojoj, stratoj, akvaj vojoj kaj apudvojaj naturzonoj. La komasacio ebligas pli ekonomia kultivado de la tereno, ĉar la agroj fariĝas pli grandaj kaj aronditaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]