Terpeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La terpenoj[1] estas organikaj kemia kombinaĵoj, hidrokarbonoj, apartenantaj al lipidoj. Ili estas aŭ alifataj aŭ ciklaj kombinaĵoj. Ili troviĝas en multaj plantaj organoj, organaj sukoj i.a. terebinta oleo. Ili ne enhavas glicerinon, ilia ĝenerala empiria formulo (C5H8)n (izopreno)[2], kie n estas >= 2.

Al la terpenoj apartenas rezinacidoj, kaŭĉuko, volatila oleoj, kies konataj reprezentantoj en la naturo estas la limoneno en la citrona ŝelo; la mentolo; la karvono en la karvioleo, anetoleo, kaj pliĝenerale multaj spicoj. Multaj terpenoj servas kiel bazmaterialo por la parfum- kaj nutraĵindustrio.

Derivaĵoj estas skvaleno (C30H50, necikla triterpeno, trovata en la hepatoleo de fiŝoj, interprodukto de la kolesterola biosintezo), fitolo.

Klasifiko de la terpenoj

greke Hemiterpenoj, konsistantaj el nur unu unuo da izopreno, kun molekula formulo C5H10. Ekz: prenolo kaj izovalerata acido greke Unuterpenoj, konsistantaj el du unuoj da izopreno, kun molekula formulo C10H16. Ekz: kamfeno, α-Pineno, β-Pineno, geraniolo, citronelolo, nerolo, eŭkaliptolo, borneolo, fenkolo, fenĉono, felandreno, limoneno, kaj mirceno. greke Seskviterpenoj, konsistantaj el tri unuoj da izopreno, kun molekula formulo C15H24. Ekz: humuleno, farnezenoj, farnezolo greke Duterpenoj, konsistantaj el kvar unuoj da izopreno, kun molekula formulo C20H32. Ekz: kafestolo, kaŭiolo, cembreno kaj taksadieno, antaŭanto de taksolo. greke Sesterterpeno, konsistantaj el kvin unuoj da izopreno, kun molekula formulo C25H42. Ekz: geranila-farnezolo[3] greke Triterpenoj, konsistantaj el ses unuoj da izopreno, kun molekula formulo C30H48. Ekz: skvaleno, ĉefa komponanto en la ŝarkohepata oleo. greke Seskvarterpenoj, konsistantaj el sep unuoj da izopreno, kun molekula formulo C35H56. Ekz: feraĵokadiolo, kvarfenilakurkumeno. greke Kvarterpenoj, konsistantaj el ok unuoj da izopreno, kun molekula formulo C40H64. Ekz: likopeno greke Politerpenoj, konsistantaj je longĉenaj kun multaj unuoj da izopreno, kun molekula formulo C40H64. Ekz: natura kaŭĉuko. greke Nor-izo-prenoidoj, ĉeestantaj en la foliaro de la "Muskato de Aleksandrio".

Vidu ankaŭ

Referencoj