Terpomo
Terpomo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Solanum tuberosum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Terpomo (Solanum tuberosum) estas grava kulturplanto de la homaro. La tubero de la planto enhavas la nutran amelon grandkvante.
La planto venis en la 16-a jarcento el Sudameriko. Konatigis ĝin en Eŭropo Charles de l'Ecluse. Sed longtempe ĝi estis uzata nur por nutri gregojn.
Historio
La historio de la terpomo komenciĝas en la montaro de Andoj, ĉe la lago Titikako inter la teritorioj, kiuj nuntempe estas Bolivio kaj Peruo antaŭ ĉirkaŭ 8.000 jaroj[1]. Tie komunumoj de ĉasistoj kaj kolektantoj enhejmigis ĝistiame sovaĝajn vegetalojn de terpomo, kiuj abundis ĉirkaŭ la lago, verŝajne Solanum brevicaule.
Post kelke da jarmiloj la terpomo disvastiĝis en la okcidenta Sudameriko kaj la origina kultivita speco estis miksita kun aliaj specoj de sovaĝaj terpomoj, ĉefe ĉiliaj.[2]
En Eŭropo oni ekkonis terpomojn unue en la Kanarioj kaj poste en Hispanio en 1526, post kiam Pizarro konkeris Peruon. Dekomence oni ne manĝis tiun tuberon en Eŭropo, ĉar oni konsideris ĝin taŭga nur por gregoj kaj por malriĉeguloj; paradokse la nobelularo ja miris pri ĝiaj floroj. En kelkaj lokoj eĉ oni kredis, ke terpomo estas venena.
Nur post Granda malsatego en Irlando kaj en aliaj lokoj oni komencis uzi ĝin por normala homa nutrado. De Eŭropo la terpomo pasis al Hindio, al Japanio kaj ĉien ajn. Nuntempe oni kultivas terpomojn sur areo de ĉirkaŭ 195.000 kvadrataj kilometroj. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj la terpomo estas la kvara nutraĵo plej konsumata en la mondo kaj UN volas dediĉi la jaron 2008 al eventoj pri tiu tubero.
Kvankam la deveno de la terpomo estas en la Andoj eblas manĝi detieajn terpomojn en Eŭropa Unio nur se ili estis prilaboritaj. Eŭropunia regularo malpermesas importadon de la freŝa terpomo el Andoj, kvankam eblas importi ekzemple vinberojn aŭ aliajn fruktojn el Ĉilio, Ekvadoro aŭ aliaj sudamerikaj landoj.
Priskribo
Terpomoj estas herbaj plantoj, maksimume 1m altaj.
La folioj estas malsimplaj.
La fruktoj estas beroj similaj al tomatoj, sed pli malgrandaj. Ili povas esti verdaj, ruĝaj aŭ violkoloraj, kaj ne estas manĝeblaj.
La radikoj enhavas tuberojn, kiu estas manĝeblaj post kuirado.
Varioj
Ekzistas 3,840 varioj registritaj nur en Peruo de ĉiu koloro (flava, oranĝa, purpura, ruĝa, blua...eĉ kun desegnoj) kaj de ĉiu formo (longaj, rondaj anasaj,ktp.) En la tuta anda regiono estas ĉirkaŭ 5,000 variantoj kaj sep specioj.
Enhavo
La terpomo estas riĉa nutraĵo. Ĝi enhavas multe da karbonhidratoj - preskaŭ 20% krude. (Ĉirkaŭ 75-80% de kruda terpomo estas akvo.)
La terpomo enhavas ankaŭ altan kvanton da proteinoj kompare al aliaj tuberoj kaj radikoj, ĉirkaŭ 2,1%. Krome ĝi havas multe da vitamino C. Nur unu terpomo (200 g) enhavas kvinonon de la bezonata kalio.
Kultivado
Terpomoj estas kultivataj ĉefe en malvarmaj landoj (nordaj landoj, montoj).
En la plej favoraj kondiĉoj, la kultivado de terpomoj povas produkti pli ol 100 t/ha.
Damaĝantoj
La terpoma skarabo, unu el la ĉefaj malamikoj de terpomoj, nomata ankaŭ koloradia skarabo ĉar li devenis de la nuntempa Kolorado, en Nordameriko, origine nutris sin el alia sovaĝa herbo, simila al terpomoj (Solanum rostratum). Kiam la kultivado de terpomoj disvastiĝis, terpomoj renkontis terpomajn skarabojn.
Alia grava malamiko de terpomoj estas fitoftoro, mikroskopa fungo.
Terpomoj povas malsaniĝi pro multaj pluaj kaŭzoj: virusoj, bakterioj, fungoj, akaroj, insektoj ktp.
Produktokvantoj
La landoj plej fortaj produktantoj de terpomo estas (areoj plantitaj kaj pezoj produktitaj, 2012[3]) :
- 1. Ĉinio : 5,4 milionoj da hektaroj - 86 milionoj da tunoj
- 2. Rusio : 2,2 - 30
- 3. Barato : 1,9 - 45
- 4. Ukrainio : 1,4 - 23
- 5. Usono : 0,46 - 19
- 6. Germanio : 0,24 - 10
- 7. Pollando : 0,37 - 9
- 8. Bangladeŝo : 0,43 - 8
- 9. Belorusio : 0,33 - 6,9
- 10. Nederlando : 0,15 - 6,8
Uzo en kuirarto
Terpomojn eblas prepari laŭ multaj manieroj, ekzistas miloj (kaj eble milionoj) da receptoj. Inter la plej konataj estas jenaj:
- Kuiritaj terpomoj, kun aŭ sen ŝelo
- Rostitaj terpomoj
- En oleo frititaj terpomoj, plej ofte en la formo de kvarangulaj prismoj, tre ŝatataj kiel hastmanĝo
- Terpomkaĉo
- Buloj aŭ fritaĵoj el terpoma kaĉo
- Terpoma supo
- Terpomo bakita aŭ stufita en la ŝelo, kun acida laktokremo
- Terpoma salato
- Ĉipsoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
Referencoj
- ↑ angle F.Engel, 1970 Exploration of the Chilca Canyon, Peru. Current Anthropol. 11: 55–58.
- ↑ angle M.Ames kaj D.M.Spooner, 2008 |fecha=Febrero de 2008 DNA from herbarium specimens settles a controversy about origins of European potato Am.J.Botany 95:2 252-257
- ↑ FAOSTAT
- El País, "La papa celebra su año", 14a de januaro 2008, p. 52.
Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:Link FA