Terrence Holder

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terrence Holder (naskiĝis en 1898 je Muskogee en Oklahomo; mortodato nekonata) estis usona trumpetisto de ĵazo, kiu direktis la bandon Dark Clouds of Joy kaj aliajn teritoriajn bandojn.

Vivo kaj verkado

Holder prezentis komence en sia naskiĝurbo kun Ida Cox, antaŭ ol li aliĝis al la bando de Alphonse Trent, en kiu li laboris kiel ĉeftrumpetisto kaj mastrumanto. Li validis kiel talenta solisto kun malferma sono. Onidire li devis forlasi la bandon, ĉar li trompis la muzikistojn pri parto de la enspezoj. Post tio li fondis en 1925 propran ensemblon, la Dark Clouds of Joy, kun kiu li sukcese prezentis ĉirkaŭ kaj en Kansasurbo kaj en Teksaso kaj donis gravan kontribuon al la kansasurba ĵazo. En 1929 la muzikistoj de la bando elektis novan bandestron, ĉar Holder estis malaperinta kun la kaso. Holder fondis kun Jesse Stone novan bandon, kiu ankaŭ laboris en la usona Mez-Okcidento, sed ankau ĉi tiun bandon li baldaŭ devis forlasi pro financaj malkorektaĵoj. En pli malfruaj bandoj verkis muzikistoj kiel Buddy Tate, Budd Johnson kaj Claude Williamson. En la 1940-aj jaroj li estis membro en la bando de Nat Towles. Poste li laboris en kuprominejo en Billings.

Literaturo

  • Frank Driggs, Chuck Haddix: Kansas City Jazz. From Ragtime to Bebop - A History. Oxford University Press, Oksfordo 2005