Territoire de Belfort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Territoire de Belfort
Insigno de Territoire de Belfort
Situo de Territoire de Belfort
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Franĉkonteo
Numero 90
Prefektejo Belfort
Subprefektejoj Belfort
Prezidanto de la
departementa konsilio
Yves Ackermann
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 139 654 (2021)
Areo 609,4 km²
Loĝdenso 229 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 1
Kantonoj 15
Komunumaroj 6
Komunumoj 102
vdr

Territoire de Belfort (ankaŭ Territoire-de-Belfort [tɛʁitwaʁ də bɛlfɔʁ], “teritorio de Belfort”) estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Franĉkonteo. Ĝi etendiĝas sur 609,4 km2 kaj havas 143 839 loĝantojn[1]. Ĝi estas malgranda teritorio kreita el la sola parto de Alzaco, kiu restis franca post la Francia-Prusia Milito.

La departemento havas entute 102 komunumojn kaj ĝia prefektejo (ĉefurbo) estas Belfort.

Historio

Post la milito de 1870, Francio malvenkis kaj perdis la provincon Alzaco favore al Germanio, kiu aneksis Alzacon krom tiu parteto. La teritorio de Belfort fariĝis nova franca departemento en 1922.

Ekonomio

Industrio okupas la plej grandan parton de la laborantaro (35,2 %) : mekaniko, elektromekaniko, aŭtofabrikado (Peugeot). Teknologiaj industrioj nun disvolviĝas (Alsthom, Bull).

Vidindaĵoj

Kiel ĉefan vidindaĵon oni menciu la citadelon de Belfort. Multaj festivaloj donas viglan kulturan vivon al la ĉirkaŭaĵoj de Belfort (Internacia muzikfestivalo, rok-festivalo “Les Eurockéennes”, ktp.).

Notoj kaj fontoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-francio