Terscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tersciencoj)
Saltu al: navigado, serĉo
La geologo, 19-a jarcenta pentraĵo de Carl Spitzweg.
Vulkana erupcio
Lafo fluas el la vulkano Kīlauea en la oceanon sur insulo Havajo
La magnetosfero ŝirmas la surfacon de Tero de la ŝargitaj partikloj de la suna vento. Ĝi estas kunpremata sur la taga flanko pro la forto de la alvenantaj partikloj, kaj etendata sur la nokta flanko. (Bildo ne en skalo)
Vulkano de la monto Bromo sur la insulo Javo en Indonezio
Tero vidata el kosmo

Terscienco estas fako de sciencoj, kies esplorobjekto estas Tero:

La geosciencoj (derivita de la greka Γεω geo de „tero“; tersciencoj) ampleksas la sciencojn, kiuj okupiĝas pri la tero kaj do apartenas al la natursciencoj. Al la natursciencoj oni alkalkulas interalie la fakojn geologio, geografio, geoinformadiko, paleontologio, mineralogio, petrografio, kristalografio, geofiziko, geodezio, glaciologio, kartografio, fotogramometrio, meteorologio kaj grundoscienco.

La geosciencoj uzas la sciojn kaj metodojn de la bazosciencoj fiziko, matematiko, astronomio, kemio kaj biologio.

Ĉar la geosciencoj estas tre interdisciplinaj kaj fakkombinantaj, ekzistas multaj specifaj disciplinoj, kiuj forte koncernas la medion, ekzemple la aplikata geologio larĝasence, la inĝeniergeologio, hidrogeologio, hidrologio, geokemio (specife la mikrobiologia geokemio), geoekologio, meteorologio, klimatologio, geotermio.

La geosciencoj ludas ĉefan rolon por la provizo je energio kaj je krudmaterialoj en la mondo. Geosciencistoj projektas kaj realigas la esploradon je trinkakvo, karbonoksidoj (nafto, tergaso, karbo), metaloj kaj nemetaloj (ŝtonaĵoj kaj teraĵoj), kiel ekzemple gravelo, konstrusablo, tegol-argilo, kalko, cemento ktp., sed ankaŭ nukleenergiaj krudmaterialoj (urano) kaj tervarmo. Sed la ekstraktado de tiuj krudmaterialoj apartenas prefere al la tereno de la inĝeniersciencoj, precipe de la minado. La aplikataj geosciencoj estas bezonataj ĉe multaj konstruprojektoj (fundamentado) de konstruaĵoj, terkonstruado, fundkonstruado kaj tunelkonstruado). La spacoplanado, la mediprotektado ĝis la rubekonomio (deponejoj) bezonas geosciencajn sciojn.

La difino de la nocio "geosciencoj" ne estas tute klara. La fako geografio estas bona ekzemplo por tio. La supre nomitaj "malmolaj" temoj estas ankaŭ eroj de la "fiziogeografio". Aliflanke ekzistas la branĉo "antropogeografio" kun multnombraj rilatoj al la ja spacorilataj, sed ne senpere "ter"-rilataj temoj. Menciendaj estas ekzemple ekonomigeografio, socigeografio kaj multaj aliaj. Sed ankaŭ tiu supozita kontraŭdiro perdas sian gravecon per la kreskantaj intervenoj de la homo en la sistemon de la geosfero.

La unuopaj sciencobranĉoj[redakti | redakti fonton]

astrogeodezio
grundoscienco
distanca esploro
fotogramometrio
geokemio
kosmokemio
geodezio
geografio
geoinformadiko
geologio
geofiziko
geomorfologio
geotekniko
geotermio
hidrologio
inĝeniergeologio
kartografio
kristalografio
limnologio
meteorologio
mineralogio
oceanografio
paleoklimatologio
paleontologio
petrologio kaj petrografio
petrofiziko
stratigrafio
tektoniko
vulkanologio
ekonomigeologio

Konataj geosciencistoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]