Tertremo en Ekvadoro en 1949

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tertremo en Ekvadoro en 1949
tertremo [+]

LandoEkvadoro
Koordinatoj1° 14′ 13″ S, 78° 18′ 18″ U (mapo)-1.237-78.305Koordinatoj: 1° 14′ 13″ S, 78° 18′ 18″ U (mapo)

Datola 5-an de aŭgusto, 1949

EpicentroTungurahua

Tertremo en Ekvadoro en 1949 (Ekvadoro)
Tertremo en Ekvadoro en 1949 (Ekvadoro)
DEC
Vikimedia Komunejo:  1949 Ambato earthquake [+]
vdr
ruinigita hospitalo en Ambato post la tertremo

La Tertremo en Ekvadoro en 1949, aŭ Tertremo de Ambato, estis la plej forta sisma evento en la okcidenta duonsfero dum pli ol kvin jaroj. Ĝi okazis la 5-an de aŭgusto, 1949, kun epicentro ĉe latitudo -1,5 kaj longitudo -78,2, en la provinco Tungurahua de Ekvadoro. Ĝi frakasis multajn konstruaĵojn kaj mortigis pli ol kvin mil homojn. Ĝia forteco laŭ la skalo de Richter estis 6,8. Ĝi ekokazis ĉe punkto sudoriente de la urbo Ambato kaj ĉ. 40 km sub la tersurfaco. Ĝi tute detruis kvar proksimajn vilaĝojn (Guano, Patate, Pelileo, kaj Pillaro), subsuĉis la urbeton Libertad en terfendon, kaj kaŭzis multe da damaĝoj en Ambato, detruante la katedralon (kun dekoj da knabinoj sin pretigantaj por la unua komunio) kaj la armeajn barakojn kaj entute ruinigante ĉ. trionon de la urbo.