Tervanga hilofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tervanga hilofilo
Tervanga hilofilo
Tervanga hilofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Specio: 'H. muscicapinus'
Hylophilus muscicapinus
(Sclater & Salvin, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tervanga hilofilo (Hylophilus muscicapinus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, la tri Gujanoj kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Ĝi estas specio de olivverdecaj supraj partoj (dorso kaj flugiloj) kaj grizaj kronoj kaj traokula strio. Estas ruĝecaj superokula strio kaj pli terbruneca vango, kio nomigas la specion. La gorĝareo kaj brusto montras ruĝecan nuancon kaj en brustoflankoj kaj subvosto estas flavecaj partoj. La ventro estas blankeca. La beko estas rozkoloreca kaj la kruroj grizecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]