Tervermo
Tervermo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Familioj
| ||||||||||||
Acanthodrilidae | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tervermo estas la komuna nomo por la plej grandaj membroj de la oligoĥetoj (kiu estas aŭ klaso aŭ subklaso laŭ aŭtoro) en la filumo de anelidoj. Tradicie oni klasiĝis en la ordo Opisthopora surbaze de tio ke la masklaj poroj malfermiĝis al la ekstero de la korpo malantaŭ tiu loko kie la inaj poroj malfermiĝas al la ekstero (kvankam la masklaj segmentoj estas antaŭ tiuj de la inoj. Kladistikaj studoj tamen metas ilin en la subordon Lumbricina de la ordo Haplotaxida.
Taksonomio kaj geografia distribuo de tervermaj familioj
Ĉefaj familioj :
- Lumbrikedoj : mildklimataj regionoj de la norda hemisfero, plejparte Eŭrazio
- Hormogastridae : Eŭropo
- Sparganophilidae : Nordameriko
- Almidae : Afriko, Sudameriko
- Megascolecidae : Sudorienta Azio, Aŭstralio kaj Oceanio, okcidenta Nordameriko
- Acanthodrilidae : Afriko, sudorienta Nordameriko, Centra Ameriko, Sudameriko, Aŭstralio kaj Oceanio
- Ocnerodrilidae : Centra Ameriko, Sudameriko, Afriko
- Octochaetidae : Centra Ameriko, Hindio, Nov-Zelando, Aŭstralio
- Exxidae : Centra Ameriko
- Glossoscolecidae : Centra Ameriko kaj norda Sudameriko
- Eudrilidae : Afriko kaj suda Afriko