Tesaloniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tesaloniko
greke: Θεσσαλονίκη Thessaloniki
urbo
Vido al moderna parto de Tesaloniko de Malnova Urbo
Oficiala nomo: Θεσσαλονίκη
Lando Grekio Grekio
Duoninsulo Balkano
Regiono Meza Makedonio
Provinco Tesaloniko
Historiaj regionoj Antikva Grekio, Helena civilizo
Situo Tesaloniko
 - koordinatoj 40° 38′ 00″ N 22° 57′ 00″ O / 40.63333 °N, 22.95000 °O / 40.63333; 22.95000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 250 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 111,703 km² (11 170,3 ha)
Loĝantaro 786 212 (2005)
Denseco 7 038,41 loĝ./km²
Fondo 315 a.K.
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 53xxx, 54xxx, 55xxx, 56xxx
Telefona antaŭkodo 231-x-xxxxxx
Landokodo GR-54
Aŭtokodoj NAx-xxxx ĝis NXx-xxxx
Situo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Grekio
Vikimedia Komunejo: Thessaloniki
Retpaĝo: www.thessaloniki.gr
Tesalonika Blanka turo
Arko de Galerio en Tesaloniko

Tesaloniko (greke: Θεσσαλονίκη / Thessaloníkê en la malnova greka, Thessaloníki en la nuna greka, slave: Солун, Solun, judhispane: סלוניקה, turke: Selânik) aŭ Saloniko estas greka urbo, situante je la fondo de la golfo de Termaiko. Tesaloniko estas la ĉefurbo de la kultura landoparto Makedonio, de la administra regiono Meza Makedonio kaj de la provinco Tesaloniko.

Dum la jaro 2001 Tesaloniko havis 363.987 loĝantojn. Post Ateno ĝi estas la dua plej granda urbo de Grekio.

Rilatoj al Esperanto

Ekde la komenco de la 20-a jarcento ekzistas esperantistoj en la urbo, parte ortodokse kristanaj grekoj, parte sefardaj judoj, parte ankaŭ makedonoj, bulgaroj kaj turkoj. En somero 1976 la 32-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en la urbo, kaj ankaŭ post la IJK 1993 en Bulgario la urbo spertis ondon da vojaĝantaj junaj esperantistoj, kiuj post la kongreso de norde venis tra Tesaloniko por vidi la urbon kaj pluvojaĝi al pli sudaj partoj de Grekio.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Link FA

Ŝablono:LigoElstara