Tesalio
El Vikipedio
(Alidirektita el Tesalujo)
|
Administra regiono Tesalio Περιφέρεια Θεσσαλίας |
|
|---|---|
![]() |
|
| Bazaj informoj | |
| ŝtato: | Grekio |
| areo: | 14.036 km² |
| nombro de loĝantoj: | 740.115 (2001) |
| loĝdenso: | 52,73 loĝantoj po km² |
| administra centro: | Lariso |
| provincoj (νομοί): | 4 |
| kodo laŭ normo ISO: | GR-E |
| kodo laŭ normo NUTS: | GR14 |
| retpaĝo: | www.thessalia.gr |
Tesalio (greke Θεσσαλία - Tesalía) estas historia pejzaĝo kaj moderna administra regiono de Grekio. Ĝi situas sude de la regiono Makedonio kaj norde de Meza Grekio. Okcidente ĝi limas al la nuna regiono Epiro (greke Ipiros).
Geografio [redakti]
La administra regiono havas areon de 14.036 km² kaj dum la jaro 2005 havis 760.714 enloĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo Lariso ("Larisa"), kiu dum la jaro 2004 havis 128.758 enloĝantojn.
La regiono dividiĝas en kvar provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):
- Lariso (administra centro Lariso)
- Magnisio (administra centro Volos, dum la jaro 2004 84.425 enloĝantoj)
- Trikalo (administra centro Trikalo, dum la jaro 1991 44.232 enloĝantoj)
- Kardico (administra centro Kardico, dum la jaro 1991 30.067 enloĝantoj)
Eksteraj ligiloj [redakti]
oficialaj paĝoj de la regiono (en la greka kaj angla)
pliaj informoplenaj paĝoj germanlingvaj pri Tesalio
Koordinatoj: 39°30' norde, 22°0' oriente
|
||||||
