Tesla, Inc.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tesla)
Tesla, Inc.
Tesla, Inc.
aŭtomobilo-faranta firmao • entrepreno • entrepreno • negoco vd
Dum 1-a de julio 2003 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Martin Eberhard • Marc Tarpenning vd
Ĉefestro(j) Robyn Denholm • Ilon Mask vd
Sidejo Aŭstino
Lando Usono
Estr(ar)o Ilon Mask • Ze'ev Drori • Martin Eberhard
Dungitoj 140 473 (stato: 31-a de decembro 2023)
Agokampo Tesla RoadsterTesla Model 3 • Tesla Model X • Tesla Model S • Tesla Powerwall • Tesla Semi • Tesla Model Y • Tesla Powerpack • Tesla Solar Roof • Tesla Solar Panels • Tesla Supercharger network • Tesla Megapack • elektra aŭtomobilo • electric truck • litia-jona akumulatorosunpanelo
ISIN-kodo US88160R1014
Posedata de Ilon Mask • Baillie Gifford • Capital Ventures International • Capital Group Companies • Lawrence EllisonIlon Mask • Fidelity Investments • Baillie Gifford • T. Rowe Price • Ilon Mask • Fidelity Investments • T. Rowe Price • Ŝtata Pensifonduso vd
filiaj kompanioj SolarCity • Tesla Grohmann Automation vd
Posedataj kompanioj Tesla Gigafactory • Gigafactory Berlin-Brandenburg • Giga Texas • Tesla Factory • Gigafactory Mexico • Giga Shanghai • Giga New York vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Ĉefoficejo en Palo Alto, Kalifornio
Tesla Model S

Tesla, Inc. (Tesla Motors ĝis februaro de 2017) estas usona kompanio, kiu fabrikas elektrajn aŭtomobilojn, fondita de Martin Eberhard kaj Marc Tarpenning kaj estas financita de inter aliaj fondinto de PayPal, Elon Musk, en 2003.

La nomo venas de la fizikisto Nikola Tesla.

En 2006 ĝi prezentis la prototipon de elektra sportaŭto apud la flughaveno de Santa Monica por potencaj klientoj, la Tesla Roadster. La aŭto ne havas konvencian eksplodmotoron.

Pliposte la kompanio anoncis ke la produktado de la planitaj 100 aŭtoj estis tute elĉerpita. La aŭtoj parte estos produktataj ĉe la Lotus-fabriko en Hethel Britio.

Je la 26-a de marto 2009 Tesla Motors inaŭguris la Tesla Model S, prototipo de elektra sportsedano. La starto de la seriproduktado komenciĝis en 2012. Oni prezentis en 2012 la tipon Tesla Model X, kies produktado komenciĝis en 2014. La Tesla Model 3 estis prezentita en 2016.

Ĉar la firmao Tesla Motors grandigis sian produktan paleton kun bateriproduktado (Tesla Gigafactory, Tesla Powerwall), superŝarĝila sistemo (Tesla Supercharger) kaj aĉetis en 2016 la sunĉelproduktan firmaon SolarCity, oni decidis alinomi la firmon al Tesla, Inc. en februaro de 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]