Tesliĉ
| Tesliĉ | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Bosnio kaj Hercegovino | |
| Ŝtato | Serba Respubliko | |
| Urbestro | Savo Kasapoviĉ | |
| Poŝtkodo | 74270 | |
| Telefona antaŭkodo | +387-53 | |
| Retpaĝaro | http://www.teslic.rs.ba | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 59.854 (1991) | |
| Geografio | ||
|
|
Koordinatoj: 44°36′24″N 17°51′36″O / 44.60667°N, 17.86°O | |
| Areo | 845 km² | |
Teslić (en Serba lingvo, kirilaj literoj: Теслић) estas urbo kaj komunumo en la Nord-centra Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi estas en la centra parto de Respubliko Serba entiteto. Ĝi lokiĝas ĉirkaŭ kunfluiĝo de la riveroj Mala Usora kaj Velika Usora.
Enhavo |
Historio [redakti]
La urbo estas konstruita en la 19-a jarcento dum la industriigado de Bosnio kaj Hercegovino. La ĉefaj industrioj estas lignaj produktoj kaj ĥemiaj produktoj. Ankoraŭ antaŭ la dua duono de la 20a jarcento la urbo estis inter la plej grandaj industriaj centroj de Bosnio kaj Hercegovino. Hodiaŭ, ties industrio ĉefe bazigĝas je produktado de ligno, lato, vestaĵo, telekomunikado kaj elektro-industrio.
Ĝi estas ankaŭ konata kiel turisma destino, ĉefe por Banja Vrućica banloko por kor-vaskular-sanigado,
Demografio [redakti]
1971 [redakti]
En la cenzo de 1971, la komunumo de Teslić havis populacion de 52,713 loĝantoj, ĉefe:
- 32,756 (62.14%) Serboj
- 10,000 (18.97%) Muzulmanoj
- 9,467 (17.95%) Kroatoj
- 108 (0.20%) Jugoslavoj
- 382 (0.72%) aliaj kaj nekonataj
1981 [redakti]
En la cenzo de 1981, la komunumo de Teslić havis populacion de 60,434 loĝantoj:
- 35,024 (57,95%) Serboj
- 11,148 (18,44%) Muzulmanoj
- 10,744 (17,77%) Kroatoj
- 3,008 (4,97%) Jugoslavoj
- 510 (0,84%) aliaj kaj nekonataj
1991 [redakti]
En la cenzo de 1991, la komunumo de Teslić havis populacion de 59,854 loĝantoj:
- 32,962 (55,07%) Serboj
- 12,802 (21,38%) Muzulmanoj
- 9,525 (15,91%) Kroatoj
- 3,465 (5,78%) Jugoslavoj
- 1,100 (1,83%) aliaj
- Note: Plejpartoj de tiuj kiuj sinkonsideris Muzulmanoj en 1991 hodiaŭ sinkonsideras Bosniakoj.
2006 [redakti]
En 2006, la plejparto de loĝantaro estis etnaj Serboj. Multaj Bosniakoj (ĉirkaŭ 4,000) revenis al iliaj domoj post la civila milito.
