Testamento (Ŝevĉenko)
- Por samtitola artikolo vidu la paĝon Testamento.

Testamento (ukr. Заповіт) estas unu el la plej vaste konataj versaĵoj de ukraina poeto Taras Ŝevĉenko. La versaĵo estis verkita la 25-an de decembro 1845 en Perejaslav-Ĥmelnickij.
"Testamento" havis kaj plu havas grandan influon al la ukraina kulturo. Ĝi estis tradukita al pli ol 150 lingvoj (estas konataj pli ol ok esperantaj) kaj ĝi fariĝis bazo por multaj muzikaĵoj.
Enhavo |
En muziko [redakti]
Plej unue la versaĵo estis muzikigita fare de Mikola Lisenko por vira ĥoro, tenora soloo kaj piano (en 1868).
La plej populara iĝis la melodio, kreita en la 1870-aj jaroj fare de G. Hladkij (poste redaktita de Lisenko) kaj eldonita en Poltavo fare de G. Markeviĉ. La melodio estis ege proksima al la ukrainaj popol-kantoj, kaj tial dum longa tempo estis konsiderata kiel popola.
Por la teksto de "Testamento" estis komponitaj ankaŭ grandformaj muzikaĵoj: kantatoj de V. A. Barvinkskij (1918), S. F. Ludkeviĉ (1934, la dua redakto - 1955), B. N. Latoĉinskij (1939), L. N. Revuckij (1939); simfonia poemo de R. M. Glier (1939). La melodio de Hladkij estis uzita kiel bazo por vokal-simfonia muzikaĵo de D. B. Kabalevskij en la sceno de entombigo de V. N. Boĵenko en la filmo "Ŝĉors" (reĝisorita de Oleksandr Dovĵenko).
Entute ekzistas pli ol 60 muzikaj interpretoj de "Testamento"[1].
La originala teksto kaj la Esperantaj tradukoj [redakti]
| Як умру, то поховайте Мене на могилі, |
Se mi mortos, enterigu Min en la tombo (laŭvorta traduko) |
Kiam mortos mi, amikoj, Mian tombon faru Trad. de L. Novikova[2] |
Kiam ĉesos lasta spiro
en la brusto mia,
enterigu min en vasta
step' Ukrainia,
ke mi vidu kampojn, montojn -
tutan karan landon,
ke mi aŭdu de l' krutaĵo
Dnipran hurl-muĝadon.
Kiam bruaj Dnipraj ondoj
portos de l' kamparo
mavan sangon malamikan
al la blua maro,
tiam mi al dio iros,
forlasinte ĉion,
preĝi pie... Sed ĝis tio
mi ne konas dion.
Enterigu kaj leviĝu.
ŝiru katenerojn
kaj per sango malamika
ŝprucu la liberon.
Kaj en nova familio -
granda kaj libera -
ne forgesu rememori
min per vort' sincera.
Trad. de A. Koroleviĉ[3]
Piednotoj [redakti]
- ↑ Testamento // Ukraina Sovetia Enciklopedio. 2-a eldono. Vol. 4. — Kijivo, 1979., p. 201
- ↑ Testamento de T. Ŝevĉenko ĉe la biblioteko de D. Harlow
- ↑ Cit. laŭ la "Libro pri Esperanto" (Книга об эсперанто, eld. "Naukova dumka", Kievo, 1989, ISBN 5-12-000985-9, p. 196)
Fontoj [redakti]
- La ŝevĉenka vortaro. Vol. 1 / Literatura instituto nomita omaĝe al T. G. Ŝevĉenko (Akademio de Sciencoj de USSR) — Kievo: La ĉefa redakcio de Ukrainia Sovetia Enciklopedio, 1978. — pp. 230—231.