Testerep

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Testerep (popoletimologie transformita al Ter Streep, = en la strio) estis longa insulo laŭlonge de la flandra marbordo. Estis sur la insulo kvar fiŝkaptistaj vilaĝoj: Westende (= la okcidenta fino (de la insulo)), Middelkerke (= la preĝejo en la mezo (de la insulo)) kaj Oostende (= la orienta fino (de la insulo)) kaj Obekinsdijk. Poste, la ternivelo altiĝis kaj la insulo fariĝis konektita al marbordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomon Testereph oni renkontas unue en la jaro 922. Ĝi estis 15 kilometrojn longa terpeco laŭlonge de la flandra marbordo. En la jaro 1214 pro ŝtormo parto de Westende estas detruita, kaj la insulo komencas dispeciĝi. En 1334 denove alta fluso inundas la insulon, kaj la preĝejo de Oostende estas detruita. Oni konstruas ĝin denove sur iom pli alta tereno. Dum la "Fluso de Sankta Vincento" en 1393 duono de Oostende troviĝas en la akvo.[1] Pro tiuj daŭraj atakoj de la maro, la sablo de la norda parto de la insulo iom post iom malaperas. Male, sude de la insulo ekestas terra nova, nova tero. Ĉirkaŭ 1600 Testerepvliet komplete malaperas, kaj Testerep iĝas parto de la kontinento.

La desegnaĵo montras la insulon Testerep en la Mezepoko, kaj klare videblas Testerepvliet (Testerep-fluo), kiun oni povas konsideri flankrivero de Izero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Drs. J. Buisman, A. F. V. van Engelen: Duizend jaar weer, wind en water in de Lage Landen.