Tetiso (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tetiso
Natura satelito de Saturno (III)
La surfaco de Tetiso fotita de la kosmoesplorilo Cassini.
La surfaco de Tetiso fotita de la kosmoesplorilo Cassini.
Oficiala nomo Saturno III[1]
Historio
Malkovrinto Giovanni Domenico Cassini[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
21-a de marto 1684[1]
Parizo[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 294 619 km
Discentreco 0,0001
Klinangulo 1,12° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo 1,887802 tagoj (malantaŭen)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
1080,8 × 1062,2 × 1055 km
1066,00 ± 1,40 km (averaĝe)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(6,17449±0,00132) × 1020 kg
(0,9735±0,0038) × 103 kg/m3
0,145 m/s2
393 m/s
Rotacia periodo Kaptita
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 86 K
Geometria albedo 1,229 ± 0,005
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 10,2[2]
v  d  r
Information icon.svg

Tetiso estas unu el la ĉefaj naturaj satelitoj de la planedo Saturno.

Ĝia nomo devenas el tiu de Tetiso, titanino kaj mara diino laŭ la helena mitologio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La itala astronomo Giovanni Domenico Cassini, malkovrinte kvar saturnajn satelitojn inter 1671 kaj 1684 (Tetiso, Diono, Reo kaj Japeto), decidis nomi ilin la "ludovikaj ĉielkorpoj", honore al la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Li malkovris Tetison per granda teleskopo de li mem instalita ĉe la Observatorio de Parizo. Tamen, jam ekde la fino de la 17-a jarcento la astronoma komunumo kutimis nomi la tiam kvin konatajn saturnajn satelitojn laŭ ilia numero, ekde Saturno I ĝis Saturno V (Tetiso, Diono, Reo, Titano kaj Japeto). La nombroj paŝon post paŝo plialtiĝis post la malkovro de la sekvaj satelitoj, Mimaso (1789), Encelado (1789) kaj Hiperiono (1848). Nur tiam la ordo definitiviĝis, kaj ne plu ŝanĝiĝis, ĉar la sekvaj satelitoj ĉiam ricevis pli altajn numerojn.

En 1847, John Herschel (filo de William Herschel, la malkovrinto de Mimaso kaj Encelado) unue sugestis la nuntempajn nomojn de la satelitoj. Iom post iom, lia propono akceptiĝis kaj Saturno III ricevis la nomon Tetiso.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Tetiso estas glacia ĉielkorpo, simile al Diono kaj Reo. Ĝia denso estas aparte malalta (970 kg/m³), kio supozigas, ke ĝi preskaŭ entute konsistas el akva glacio.

La tetisa surfaco abundas je krateroj, kaj videblas multaj frakturoj, kaŭzitaj de rompiĝoj de la surfaca glacio. La refleksiveco de Tetiso estas unu el la plej altaj en la tuta sunsistemo: ĝia geometria albedo valoras 1,229.

Rilatoj kun la aliaj satelitoj[redakti | redakti fonton]

La saturnaj lunetoj Telesto kaj Kalipso laŭiras la saman orbiton kiel Tetiso, kaj situas respektive en ties punktoj de Lagrange L4 kaj L5; alivorte, ili situas respektive 60 gradojn antaŭe kaj 60 gradojn malantaŭe al Tetiso.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

La 23-an de septembro 2005 la kosmosondilo Cassini superflugis Tetison je distanco de 1500 kilometroj. Ne estas planataj estontaj, plej proksimaj superflugoj fare de la usona esplorilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)