Teto
La litero theta aŭ en plene esperantigita formo teto (greke Θήτα, majusklo Θ, minusklo θ aŭ ) estas la 8-a litero de la greka alfabeto.
En la moderna greka lingvo la litero nomiĝas "thíta" kaj prononciĝas kiel la senvoĉa sono "th" de la angla lingvo.
La litero - kiel multaj el la grekaj literoj - uziĝas en multaj difinoj de la modernaj sciencoj: en fiziko kaj meteorologio, matematiko kaj ekonomiko, fonetiko kaj medicino (ondotipo en elektroencefalogramo).
La granda litero de Θ uzatas kiel simbolo por:
- En matematiko, Θ estas la simbolo uzata por priskribi asimptotan baron por la grandeco de funkcio per la alia, kutime pli simpla, funkcio.