Tetraĥromatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tetraĥromatio estas la kondiĉo posedi kvar sendependajn kanalojn por transmiti informon pri koloroj, aŭ posedi kvar diferencajn tipojn de konusetoj en la okulo. Al la kvar fojnaj koloroj apartenas kvardimensia kolorspaco. Organismoj kun tetraĥromatio estas nomataj tetraĥromatiaj.

Plej parto de birdoj estas tetraĥromatiaj.[1]

Oni supozas ke estas tetraĥromatio ankaŭ inter diversaj specioj de fiŝoj, amfibioj, reptilioj,[2] araneoj[3][4] kaj insektoj.[2]

Grundoj[redakti | redakti fonton]

Pleje la homoj havas tri artoj de konusetojn, do oni nomas la homon trikromatan. La kvara arto de konusetoj de la tetraĥromataj bestoj estas sentema al la flava aŭ la ultraviola lumo. Se ankaŭ la cerbo uzas iliajn informojn separate, ili plivastigas la kolorspektron. Tiel povas la tetraĥromata arto avantaĝon kontraŭ triĥromataj artoj, kaj povas diferencigi kolorojn kiujn la homo vidas same.

Primara tetraĥromatio[redakti | redakti fonton]

Multaj vertebruloj estas tetraĥromataj. Ekzemple la orfiŝo (Carassius auratus auratus) kaj la danio rerio krom la ruĝa, verda kaj blua havas ultraviolan lumon kiel fonan koloron.Tetrachromat La tetraĥromatio estas ofta trajto de la vertebrula okulo. Multa birdarto havas ultraviolan desegnon sur ĝia plumaro.[5]

Iuj insektoj estas tetraĥromataj, kaj povas vidi la plenan spektron reflektitivan de floroj (300 nm - 700 nm).[6][7] La insektoj kaj plantoj koevolvis la reflektadon kaj variadon de floroj kaj la kolorvidadon de polinatoroj. Vidi la plenan spektron helpas kolekti pli mangaĵon, kaj estas avantaĝa ekzemple kontraŭ la mielabeloj, kiuj ne povas vidi ruĝan.[8]

Iuj birdartoj, ekzemple la kastanoto kaj kolombedoj vidas ankaŭ ultraviolan radiadon inter 300 kaj 400 nanometroj, kaj uzas tiun kapablon trovi mangaĵon kaj paron.[9][10] Tipike la birda okulo vidas la lumon inter 300 kaj 700 nanometroj, kiu vibras en 430–1000 THz.

La birdaj konusetoj estas pli kompleksaj ol la homaj. Ili enhavas olean guton antaŭ la pigmentoj, do la lumo filtrigas, antaŭ ol ĝi renkontas la pigmentojn. Ili kaj fiŝoj, amfibioj kaj reptiloj havas ankaŭ konusetoj kun ĉiuj pigmentoj. Alia diferenco de la sekondara tetraĥromatio estas, ke la flava makulo estas strio. Iuj birdoj havas ankaŭ du, aŭ tri flavajn makulojn, do ili povas pli bene vidi la kolorojn, ol la homoj, ankaŭ ol la tetraĥromatuloj. La pigmentoj de birdoj sensas kvar aŭ kvin maksimumon.[11][12]

Kontraŭe multaj artoj de mamuloj estas diĥromataj. Iliaj praoj estis noktaj bestoj, kaj ili malgajnis du pigmentojn. La marsupinuloj malgajnis nur unu pigmenton, kaj estas primaraj triĥromataj. La Catarrhini kun la homo havas novan pigmenton senteman al la ruĝa. Ili gajnis ĝian genon per genduplikado en la X-kromosomo.

Sekondara tetraĥromatio de homoj[redakti | redakti fonton]

La plej pli de homoj estas trikromatuloj. En krepusko ankaŭ la roduloj kontribuas en la kolorvidado. Tiu aldonas maldikan kvaran dimension al la kolorspaco.[13]

Du kolorvidantaj pigmentoj, la ruĝa kaj verda heredigas en la X kromosomo. La heredado de deuteranopio kaj protanopio ebligas, ke iuj virinoj estu retinalaj tetraĥromataj.[14] En la inaj ĉeloj inaktivigas unu de du X kromosomoj. Tiu ebligas ankaŭ, ke la plimulto de inoj de Platirinoj estu triĥromataj.

La kvara tipo de konusetoj havas ĝian maksimumon inter la maksimumo de verdaj kaj ruĝaj konusetoj, kaj oni nomas ĝin flavan.[15] Laŭ diferencaj estimoj 2-3%,[15] 12% aŭ 50%[14] de virinoj estas retinala tetraĥromata. Cetere, la 8% de viroj povas esti retinalaj tetraĥromataj.[14] Ili vidas la kolorojn pli bene, ol la plimulto. La scienco ne konas, kiel la nervosistemo uzas la informojn de la flavaj konusetoj, kaj ankaŭ la nervaj procesoj de la kompleta tetrakromatio estas nekonitaj. Oni uzas genetike enĝirotajn triĥromatajn musojn por esplorado de la nerva plastico,[16] sed tiuj rezultoj estas disputitaj.[17]

La kompleta tetraĥromatio estas pli rara, ĉar la nervosistemo devas sperate uzi la informojn de la flavaj konusetoj. Oni spekuladis pri tio antaŭ ol la una tetraĥromato estas trovita.[18][19] La unua kompleta tetraĥromato estas trovita en 2012. Ŝi povas vidi 100 miliono de kolorojn.[20][21]

La homo ne povas vidi ultraviolan lumon, ĉar la lenso elfiltras la 300-400 nanometran lumon, kaj la korneo la pli mallongan radiadon por defendi la okulon. La receptoroj de la retino povas sensi maldistancan ultraviolan lumon, kaj vidas ĝin hele blue kaj viole, kiun homoj sen okullenso diras. Ĉiuj konusetoj povas detekti tiun radiadon, sed plej pli la bluaj estas senseblaj al ĝi.[22]

Advantaĝoj de tetraĥromatio[redakti | redakti fonton]

Multa frukto reflektas ultraviolan lumon, do povas bestoj ilin pli simple retrovi, se ili vidas ultraviolan. Iuj falkoj trovas ilian predon helpe de ultraviolon, ĉar iliaj markoj el urino kaj koto estas videblaj al la predisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilkie, Susan E.; Vissers, Peter M. A. M.; Das, Debipriya; Degrip, Willem J.; Bowmaker, James K.; Hunt, David M. (1998). "The molecular basis for UV vision in birds: spectral characteristics, cDNA sequence and retinal localization of the UV-sensitive visual pigment of the budgerigar (Melopsittacus undulatus)", gazeto : Biochemical Journal, volumo : 330, paĝoj : 541–47
  2. 2,0 2,1 Ŝablono:Vorlage:BibISBN
  3. M. Stevens (Hrsg.): Sensory Ecology, Behaviour, and Evolution. Oxford, 2013
  4. A. Kelber et al.: Animal colour vision - behavioural tests and physiological concepts. Biological Reviews, 2007 COI:10.1017/S1464793102005985
  5. T. Okano, Y. Fukada, T. Yoshizawa: Molecular basis for tetrachromatic color vision. In: Comp Biochem Physiol B Biochem Mol Biol. 1995 Nov;112(3):405-414. Review. PMID 8529019
  6. (2004) "Black flower coloration in wild lisianthius nigrescens", gazeto : Z Naturforsch C, volumo : 59c, numero : 9-10, paĝoj : 625–630
  7. (1998) "Colour Vision: Perspectives from Different Disciplines", gazeto :, paĝoj : 45–78
  8. Backhaus, W., Kliegl, R., Werner, J.S. (1998). "Color vision: perspective from different disciplines", gazeto :, paĝoj : 163–182
  9. (1996) "Ultraviolet vision and mate choice in zebra finches", gazeto : Nature, volumo : 380, numero : 6573, paĝoj : 433–435. COI:10.1038/380433a0
  10. (2007) "Avian Color Vision and Coloration: Multidisciplinary Evolutionary Biology", gazeto : The American Naturalist, volumo : 169, numero : S1, paĝoj : S1–S6. COI:10.1086/510163
  11. (2000) Advances in the study of behavior. Academic Press, 159. 
  12. (November 1998) "Tetrachromacy, oil droplets and bird plumage colours", gazeto : Journal of Comparative Physiology A, volumo : 183, numero : 5, paĝoj : 2. COI:10.1007/s003590050286. Alirita 9 October.
  13. Hansjochem Autrum and Richard Jung. (1973). Integrative Functions and Comparative Data 7 (3). Springer-Verlag. ISBN 978-0-387-05769-9. 
  14. 14,0 14,1 14,2 Jameson, K. A., Highnote, S. M., & Wasserman, L. M. (2001). "Richer color experience in observers with multiple photopigment opsin genes", gazeto : Psychonomic Bulletin and Review, volumo : 8, numero : 2, paĝoj : 244–261. COI:10.3758/BF03196159 (PDF)
  15. 15,0 15,1 (13 September 2006)Some women may see 100,000,000 colors, thanks to their genes.
  16. Jacobs et al. (23 March 2007). "Emergence of Novel Color Vision in Mice Engineered to Express a Human Cone Photopigment", gazeto : Science, volumo : 315, numero : 5819, paĝoj : 1723–1725. COI:10.1126/science.1138838
  17. Makous, W. (12 October 2007). "Comment on "Emergence of Novel Color Vision in Mice Engineered to Express a Human Cone Photopigment"", gazeto : Science, volumo : 318, numero : 5848. COI:10.1126/science.1146084
  18. K.A. Jameson, S.M. Highnote, L.M. Wasserman: Richer color experience in observers with multiple photopigment opsin genes. In: Psychon Bull Rev. 2001 Jun;8(2):244-261. PMID 11495112
  19. Gabriele Jordan et al.: The dimensionality of color vision in carriers of anomalous trichromacy. In: Journal of Vision 10 (2010), Nr. 8, S. 1–19
  20. Didymus, JohnThomas (Jun 19, 2012), "Scientists find woman who sees 99 million more colors than others", Digital Journal, http://www.digitaljournal.com/article/326976 
  21. PMID 8351822 (PubMed)
    Citation will be completed automatically in a few minutes. Jump the queue or expand by hand
  22. Hambling, , "Let the light shine in, 29 May 2002.