Tetsubin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana teujo, tetsubin.

Tetsubin estas japana gisa teujo por prepari teon. Ekzistas ĉefe du tipoj, tiuj uzitaj por prepari la teon, kaj tiuj por varmegigi kaj transporti la akvon dum japana teceremonio.

Tetsubin estas ofte ornamitaj per reliefaj desegnaĵoj kaj glazitaj de emajlo ene. Tiaj ecoj kaj ankaŭ la malgrandeco kaj foje nekutimaj formoj iĝis ilin interesaj kolektaĵoj. Tipa tetsubin povas enteni ĉirkaŭ duonan litron da akvo. Kutime oni vendas ĝin kun kribrilo kaj fera subaĵo kun simila reliefa desegnaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]