Tetuano (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto Tetuano dividita en ses kvartaloj

Tetuano hispane Tetuán estas unu el la 21 distriktoj de la municipo Madrido, Hispanio kaj administre organizata en ses kvartaloj: Belaj Vidoj, Vojkruciĝo, Kastiljeĥo, Almenaro, Valdeacedero kaj Berugeto.

La distrikto Tetuano estas tre diversa, kaj arkitekture kaj socie. En ĝi troveblas ekde modernaj nubskrapuloj, en la komplekso AZCA, financa centro de Madrido, ĝis malgrandaj domoj simile al la kamparanaj, heredo de la kvartalo en ĝiaj originoj, en la okcidenta zono de la distrikto.

La nomo Tetuano rememoras pri la pasinteca koloniismo de Hispanio en norda Maroko kies plej ĉefa urbo estas Tetuano (Vidu sube artikolon prie).

La distrikto Tetuano enhavas la jenajn kvartalojn: Belaj Vidoj, Vojkruciĝo, Kastiljeĥo, Almenaro, Valdeacedero, Berugeto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]