Teufenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Teufenthal AG (stacidomo).
Teufenthal
Blazono de Teufenthal
Preĝejo de Teufenthal
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 19′ 55″ N 8° 7′ 0″ O / 47.33194 °N, 8.11667 °O / 47.33194; 8.11667 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 55″ N 8° 7′ 0″ O / 47.33194 °N, 8.11667 °O / 47.33194; 8.11667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1644
Areo 3,57 km²
Alteco 453 m super marnivelo
Poŝtkodo 5723
Komunumkodo 4145
Mapo de Teufenthal
vdr

Teufenthal estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1644 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Teufenthal situas en flanka valo de la rivero Wyna, kiu formas la okidentan limon de la komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,57 km², de kiuj 1,54 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,61 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 630 m s.m. sur la monteto Bampf, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 438 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wyna ĉe la trilima punkto inter Gränichen, Unterkulm kaj Teufenthal.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Teufenthal limas en nordo al Gränichen, en nordoriento alSeon, en oriento al Dürrenäsch, kaj en sudo al Unterkulm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Teufenthal

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn Wyna-Valo-Fervojo de Araŭo al Menziken. Krome de la stacidomo trafikas buso tra Boniswil, Seengen al Lencburgo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Araŭo tra Beromünster al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento, kiu situas norde en distanco de proksimume 7 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Trostburg, la iama sidejo de la Senjoroj de Trostburg

La unua dokumenta mencio de Teufenthal datiĝas el la jaro 1173 kiel Töfendal.

En mezepoko en Teufenthal unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Trostburg, kiuj konstruis en la 12-a jarcento supre de la vilaĝo la samnoman kastelon, kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Teufenthal fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La senjoreco Trostburg jam en la jaro 1346 transiris al la Senjoroj de Rinach kaj en la jaro 1486 al la Senjoroj de Hallwyl. Ili vendis sian havaĵon en Teufenthal en la jaro 1616 al la urbo Brugg. Ĉar Berno tamen ne toleris la potencokreskon de Brugg, ĝi transprenis la jurisdikcion rekte kaj kreis la tribunaldistrikton Trostburg, kiu estis subvoktejo de la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Teufenthal fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaxu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]