Teuvo Aura
El Vikipedio
| Teuvo Aura | |
|
ĉefministro de Finnlando
|
|
|
|
|
| Naskiĝo | 28-a de decembro 1912 en Ruskeala (nun ruse Рускеала), Karelio |
|---|---|
| Morto | 11-a de januaro 1999 en Helsinko |
| Nacieco | |
Teuvo Aura (naskiĝis la 28-an de decembro 1912, mortis la 11-an de januaro 1999) estis finna politikisto. Li dufoje komisie estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 14-a de majo 1970 ĝis la 15-a de julio 1970 kaj duafoje de la 29-a de oktobro 1971 ĝis la 23-a de februaro 1972.
Li estis membro de la Liberala Popola Partio de Finnlando kaj de 1968 ĝis 1979 estis ĉefurbestro de Helsinko. Dufoje li komisie gvidis transirajn naciajn registarojn: unuafoje li la 15-an de julio 1970 transdonis la ĉefministran postenon al Ahti Karjalainen, la duan fojon la 23-an de februaro 1972 al Rafael Paasio.