Thích Quảng Ðức

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thích Quảng Ðức
Persona informo
Naskonomo Lâm Văn Tức
Naskiĝo 1-an de januaro 1897 (1897-01-01)
en Hội Khánh, Annamo,  Franca Hindoĉinio
Morto 11-an de junio 1963 (1963-06-11) (66-jaraĝa)
en Ho-Ĉi-Min-urbo,  Vjetnama respubliko
Mortokialo sinbruligo
Ŝtataneco Franca HindoĉinioVjetnamioVjetnama respubliko
Okupo
Okupo bikŝuo
vdr

Thích Quảng Ðức (elparolo: /tʰic wɐːŋ dɨk/), ĝuste Lâm Văn Tức (naskiĝis en 1897, mortis la 11-an de junio 1963 en Sajgono) - budhisma monaĥo de mahajano-skolo, kiu sinbruliĝis en la protesto kontraŭ diktaturo kaj reprezalioj de budhismo en Suda Vjetnamio flanke de katolika prezidento Ngô Đình Diệm.

Sinmortigo[redakti | redakti fonton]

Thích Quảng Ðức loĝis en budhisma monaĥejo en Huế. Por plenumi planitan de si membruliĝon, alveturis al Sajgono. Sian aŭtomobilon parkis, elprenis de bagaĝejo ĵeri-kanistron kun benzino, eksidis meze de strato, surverŝis ĝin kaj bruligis. La tutan okazintaĵon vidis dekojn de homoj, i.a. David Halberstram, ĵurnalisto de The New York Times, kiu ĝin priskribis.

La monaĥo pereis surloke; lia korpo estis kremaciita. Mirige, lia koro restis ne tuŝita eĉ post la kremacio kaj estas ĝis hodiaŭ gardata kiel relikvo. Ĝis hodiaŭ postrestis ankaŭ lia aŭtomobilo, per kiu li venis al Sajgono - blua Austin A95 de 1956, gardata kiel memoraĵo en la monaĥejo en Huế.

Reago[redakti | redakti fonton]

Lin postsekvis multe de aliaj budhanaj monaĥoj, kiuj ankaŭ preferis sinbruligon kiel formon de protesto kontraŭ persekutoj en Suda Vjetnamio. Regopovoj de la ŝtato tute neglektis tion; edzino de Ngô Ðình Nhu, la frato de Ngô Ðình Diệm, estis dironta la frazon: mi manfrapus, kiam mi vidus alian brulantan monaĥon.

La foto de bruliĝanta Thích Quảng Ðức, fartia de Malcolm W. Browne, estis distingita per World Press Photo por la jaro 1963.

En 1992 usona rok-muzika grupo Rage Against the Machine metis la foton de bruliĝanta Thích Quảng Ðức sur kovrilo de sia debuta muzikalbumo. La foto jam pli frue, en 1989 estis metita sur kovrilon de albumo Faces, Forums & Illusions de kanada grupo Delerium.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] – Official Buddhist monastery dedicated to Thích Quảng Đức